Birsig (en Alzaco ankaŭ nomita Boersegraben) estas rivero en Alzaco (Francio) kaj la kantonoj Bazelo Kampara kaj Bazelo Urba en Svislando. Ĝia fonto situas ĉe la koordinatoj 47° 28′ N 7° 25′ O / 47.467 °N, 7.417 °O / 47.467; 7.417 (mapo)Koordinatoj: 47° 28′ N 7° 25′ O / 47.467 °N, 7.417 °O / 47.467; 7.417 (mapo) en la alzaca komunumo Wolschwiller en Francio. La valo de la rivero Birsig estas konata kiel Valo de Leymen.

Birsig
Birsig en Bazelo antaŭ ĝia malapero en substrata kanalo
rivero
Bazaj informoj
Longeco 21 km
Akvokolekta areo 82 km²
Fluo
- Alteco super marnivelo 470 m
Enfluejo Rejno
- Alteco 256 m
Geografio
Alfluantoj Boersegraben, Binnbach kaj Bieder
Rivero en Eŭropo
vdr

Priskribo redakti

Fonto redakti

La rivero Birsig naskiĝas el du fontriveroj kies ĉefa kun la nomo Boersegraben fontas en la komunumo Wolschwiler en Francio proksime de la svisa landlimo. La alia fontrivero estas la rivereto Bieder, kies fonto situas en la komunumo Burg im Leimental en Svislando. Ĉe la svis-franca landlimo inter la franca komunumo Biederthal kaj la svisa komunumo Rodersdorf la du fontriveroj kuniĝas.

Meza rivero redakti

La rivero nun trafluas la svisan teritorion en Rodersdorf, por poste alflui denove Francion en la komunumo Leymen. En Leymen la rivero estas nomata laŭ ĝia alzaca nomo Boersegraben. Post Leymen la rivero definitive forlasas francan teritorion, denove nomiĝas Birsig kaj fluas nun tra Biel-Benken, kie de sudoriento al Birsig alfluas la rojo Binnbach, kiu fontas en Hofstetten-Flüh kaj trafluas la komunumojn Bättwil kaj Therwil. Tial la nun tute kanaligita rivereto fluas tra la urboj Oberwil, Bottmingen kaj Binningen.

Suba rivero redakti

Finfine la rivero atingas Bazelon, kie la rivero malaperas en substrata kanalo kaj ĝis ĝia alfluejo al Rejno estas kovrita krom en la zoologia ĝardeno, kie ĝi dum kelcent metroj estas videbla.

Historio redakti

Sur la teritorio de la urbo Bazelo la rivero Birsig iam fluis malkovrita. Tamen oni jam frue fortigis ĝian bordojn kaj protektis ilin per muroj, por ke la oftaj inundoj ne plu kaŭzu damaĝon en la urbo. En la suba urboparto la domoj estis konstruitaj rekte ĉe la riverbordo kaj ĝin transiris multnombraj pontoj kaj pontetoj. Oni ĵetis en la riveron la fekaĵojn de la ĉirkaŭaj urbokvartaloj, kial oni nomis ĝin ankaŭ la kloakon de la urbo. Tiu stato ankaŭ kondukis al ĥoleraj kaj tifaj epedemioj.