Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri aro da malsanoj. Por informoj pri la akvoŝatanta planto, vidu la artikolon Tifao.

Tifo estas genra nomo de diversaj kontaĝaj kaj epidemiaj malsanoj, karakterizitaj per febro, stuporo kaj malvigleco (ekz. ekzantema febro, flava febro, kosmopolita rekuranta febro, tifoida febro, paratifoj kaj aliaj)

Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10)
A01.0 abdomena tifo
vdr

Ekzantema tifo redakti

Ekzantema tifo estas speco de tifo, karakterizita per ĝenerale erupcio kun tendenco al hemoragioj, kaŭzata de iu rikecio (Rickettsia provazeki, vidu artikolon Stanislaus von Prowazek) transdonanta de la pulaj kaj pedifaj fekoj al la homa haŭto, de kie per la sinskrapado kaj tra la haŭtaj difektoj venas en la sangocirkulon. La malsana inkubacio estas 10-15 tagoj. La malsano komenciĝas abrupte kaj daŭras 2-3 semajnojn kun alta febro, kapdoloro, ĝenerale erupcioj sur la tuta korpo.

 
bakterioj de la specio "Salmonella typhi" invadas homan ĉelon.

Ventra (abdomena) tifo redakti

Ventra (abdomena) tifo estas kontaĝa malsano kun apero de daŭra alta febro, erupcioj, grandiĝo de lieno, malvigleco, malpliiĝo de leŭkocitoj, pliiĝo de la limfocitoj. Ĝin kaŭzas plej ofte la Salmonella typhi kaj al Salmonella paratyphi A kaj B. La malsano disvastiĝas per la feko de la malsanulo aŭ sensimptoma malsanulo. Ĝi plej ofte aperas fine de somero kaj aŭtune. Inkubacio estas 10-14 tagoj. La bakterioj setlas en la folikloj de la maldika intesto kaj tie kaŭzas gravan lokan inflamon, formorton, ulceriĝon kaj tiel sangumon, formorton de la intesta muro malsanigebla per kontraŭbakteria traktado (klora amfinekolo).

Tifoida febro redakti

Tifoida (aŭ tifforma) febro estas epidemia malsano, kiu trafas pleje 15- ĝis 30-jarulojn; malpli ofte 1-ĝis 1 5-jarulojn. Post la 30-a jaro ĝi grade maloftiĝas. Post inkubacio aperas invadaj simptomoj: senapetiteco, intensa soifo, muskolaj kaj kapdoloroj, lakso, kelkfoje mallakso, vertiĝoj (kapturnoj), sendormeco, laciĝo ktp. Sekvas kontinua febro (39-40 ), daŭranta 2 aŭ 3 semajnojn. Stuporo, malvigleco, surdeco, kiuj karakterizas la staton de la paciento, dependas pli de la intenseco de la toksiĝo ol de la febro mem. La lakso estas la plej konstanta intesta simptomo, kiu daŭras ofte ĝis la senfebriĝo. Meteorismo (abdomena ŝvelo, kaŭzata de intestaj gasoj), pligrandiĝo de la hepato kaj lieno, bronkito kaj relative malrapida pulso estas aliaj simptomoj de tiu malsano, kiu ordinare evoluas dum 20-30 tagoj. La senfebriĝo ĝenerale okazas grade, kaj la paciento resaniĝas post 3- ĝis 8-semajna konvalesko. La komplikaĵoj ne maloftas, kaj povas trafi iun ajn organon. Akcidentoj kiel interna sangelfluo kaj intesta perforado kun peritoneito, kiuj povas okazi en la kuro de la tifoida febro, estas tre gravaj kaj ofte kondukas al morto. La prognozo dependas de la antaŭa sanstato de la paciento, de ties reagokapablo kaj speciale de la aplikata kuracado.

Vidu ankaŭ redakti