Foliklo (latine folliculus) estas fendfrukto, unuvalva, unuĉambra kapsulo, malfermiĝanta nur en la ventra suturo.

Ligniĝintaj fruktoj de Illicium verum estas folikloj
Foliklo de Banksia grandis

Foliklo estiĝas el unu suprestaranta, el sola karpelo konsistanta ovarion.

Foliklojn havas ekzemple specioj de ranunkulacoj, peoniacoj, Crossosomataceae, Limnocharitaceae, Petrosaviaceae, la subfamilio de Spiraeoideae ĉe la rozacoj, genro de magnolioj (Magnolia), ktp.

Se el unu floro estiĝas ne nur unu foliklo, sed multaj, oni parolas pri foliklaro.

Pli ĝenerale, foliklo estas nomo de diversaj saketformaj organoj: hara foliklo (folliculus pili).