Tiu ĉi artikolo la organo de plantoj. Pri la ina organo de bestoj kaj homoj, vidu l'artikolon Ovario.

Ovario[1] estas la malsupra parto de karpelo, kiu estas malplena kavo enhavanta la ovolo(j)n ĉe la angiospermoj. El tiu ĉi parto evoluas la frukto post la fekundiĝo de la floro.

Floreroj: 1. stiluso, 2. ovario, 3. florbazo, 4. stameno, 5. petalo, 6. stigmo, 7. karpelaro, 8. sepalo, 9. flortigo
I- Ovario supra, II- Ovarioo meza, III- Ovario suba.

La situo de la ovario al alia florparto estas karakteriza:

  • Ovario supra: se la floro havas malgrandan, malaltan florbazo, tiel ke la sepaloj, pateloj kaj stamenoj kreskas malsupre de la libere formiĝanta ovario. Tiel la ovario staras libere, meze de la floro, la aliaj florpartoj kreskas sub ĝi: papavo, luzerno, pizoj, tulipo, brasikacoj, ktp.
  • Ovario meza: ĉe kelkaj specioj, la florbazo larĝiĝas kruĉforme ĉirkaŭ la ovario, tiel la aliaj florpartoj kreskas super ĝi. Tamen, la ovario ne kunkreskas kun la florbazo, kaj fakte ĝi estas "supra", aŭ "ŝajnsuba": tipe ĉe la rozacoj.
  • Ovario suba: se la rando de la florbazo etendiĝas kaj kunkreskas kun la ovario la aliaj florpoartoj kreskas kvazaŭ sur ties pinto, ni parolas: kukurbo, asteracoj, apiacoj, ktp.

Referencoj redakti

  1. Plena Ilustrita vortaro 2002, p.826