Florbazo
Florbazo (aŭ receptaklo [1], ankaŭ toruso) estas la pinto de la flortigo, pli-malpli vastiĝa, kaj platiĝa. Sur la florbazo, estas floreroj, tio estas ĉe plena floro, el ekstero al centro: la sepalaro (sepaloj), la petalaro (petaloj), la stamenaro (stamenoj) kaj la karpelaro (karpeloj).
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/9d/Flor.png/220px-Flor.png)
Kelkfoje oni parolas pri florbazo por la bazo de floraro, ĉefe por la kapituloj, kie la floraro similas simplan floron. Tiu florarbazo povas esti manĝebla: tio okazas ekzemple ĉe la artiŝoko. Krome, ĝi povas dikiĝi post la fekundiĝo, tiel ekzemple ĉe la frago.
Referencoj
redakti- ↑ Plena Ilustrita Vortaro (2002), p. 956