Rozacoj

planta familio

La rozacoj[2] (science: Rosaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo rozaloj (Rosales). Ĝi enhavas pli ol 100 genrojn kaj ĉirkaŭ 4800 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas rozo[2].

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rozacoj
agra rozo (Rosa arvensis)
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: rozedoj Rosidae

fabedoj Fabidae

Ordo: rozaloj Rosales
Familio: rozacoj Rosaceae
Juss. [1]
rozo Rosa
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Al ĝi apartenas ekzemple rozo, pomarbo, pirarbo, prunujo, fragujo k.a.

La specioj estas falfoliaj aŭ ĉiamverdaj arboj, arbustoj aŭ plurjaraj herboj.

Karakterizaĵoj redakti

La folioj staras ĉiam dise, kun stipulo. Ili ne havas endospermiojn, nombro de sepaloj kaj petaloj estas same 5. Ĉe tiuj plantoj elformiĝis la kvinronda, kvinnombra (po rondoj) floro. La floroj staras malofte sola, plej ofte grupiĝas en diversaj infloreskoj. La floro estas duseksa, kun aktinomorfa simetrio, kun insekta polenado.

La nombro de stamenoj estas multa aŭ pluroblo de 5. la ovario staras sube, la fruktoj estas foliklo, akeno, drupo aŭ ŝajnfruktoj.

Bildaro redakti

Taksonomio redakti

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (23 maj. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:

*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
**genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti