Vaskula planto

(Alidirektita el Tracheophyta)

La vaskulaj plantoj, science Tracheophyta, estas tiuj plantoj, kiuj havas specialajn ĉelojn por konduki akvon kaj sukon en la histoj, i.a la angiospermoj, koniferoj kaj aliaj gimnospermoj, sed ne apartenas al tiu la muskoj, algoj, kaj aliaj (nevaskulaj plantoj). Ili estas dividitaj dumetode:

  1. Vaskulaj plantoj havas akvo-kondukantajn histojn – nome traĥeidojn, kiuj ebligas por la planto elformi pli grandajn kaj komplikajn strukturojn ol la nevaskulaj plantoj.
  2. En la vaskulaj plantoj, la principa generacia fazo estas la sporofito, kiu estas diploido kun du garnituroj da kromosomoj je ĉelo. En la ne-vaskulaj plantoj, la principa generacia fazo estas ofte la gametofito, kiu estas haploido kun unu garnituro da kromosomo je ĉelo. Vidu generacioŝanĝo.
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Vaskulaj plantoj

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Subregno: Vaskulaj plantoj Tracheophyta
Divizioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Vaskulaj plantoj estas malofte grupigitaj kiel sola divizio (Tracheophyta) aŭ subregno (Tracheobionta), sed tiuj estas ne akceptitaj kaj ambaŭ kaŭzas konflikton kun la aliaj akceptitaj sistemoj.

Kapilara laboro kaj transspirado helpas la sukofluon supren en la ksilemo el la radikoj.

Divizioj redakti

 
Rhynia