Ginko
![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Troveblo de fosilioj: ginko-fosilioj trovita Ĵuraso - Plioceno (vidu la suban foton) | ||||||||||||
![]() Ginkgo-folioj
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La ginko[4] (latine Ginkgo) estas planta genro el la familio ginkacoj (Ginkgoaceae).
Ginko aperis en la permio. Tiam, pluraj specioj konsistigis tiun genron, sed nun pluvivas nur unu: la duloba ginko[5] (Ginkgo biloba)[2].
Tiu specio estas alta, decidua (falfolia), monoklina arbo. Ĝiaj folioj havas du lobojn (= biloba) kaj similas al mana ventumilo.
Ĝi estas endemia planto en Ĉinio, el kiu ĝi estis portita al Japanio kiel ornamplanto. Ĝi nature vivas nur en Ĉinio kie ĝi estas minacata specio. Tio signifas, ke ĝi estas en danĝero de malapero en la naturaj, endemiaj regionoj.
La polenaj floroj (viraj) aspektas amente (vidu la galerion). La stamenaj floroj (inaj) kun du prosemoj sidas sur pedunklo. La semoj havas neagrablan rancan odoron. La ekstera ŝelo estas suka, la interna kerno estas malmola.
En pluraj lokoj ginkoj estis plantitaj fare de E-o kluboj (ekzemple en Bersée), kiel "Esperanto-arbo", konjekteble ĉar onidire tiu estis la unua arbo, kiu reekkreskis en Hiroŝimo post ties neniigo.
Beletre, jen japana poemo de Yosano Akiko (1878-1942) pri ginko:
- Super monteto
- Pendas luno sinka
- En lumo flirtas
- Kvazaŭ birdeto ora
- Folia fluo ginka
GalerioRedakti
Folioj kaj viraj floroj (aspektas amente)
Ginko (Ginkgo biloba) - la sekco de la arbotrunko, Muzeo de Tuluzo
Ginko dum aŭtuno en Radziejowice, Pollando
Florenco - ginko aŭtune en la parko la Cascine
Ginko kiel bonsajo
Ginko (Ginkgo biloba) en la Ĝardeno de la Plantoj (Parizo) plantita en la jaro 1811
Ginko kiel bonsajo
Vidu ankaŭRedakti
- Kuracplanto, la medikamentoj el ginko estas utilaj en kuracado de la demenco kaj la Alzeimer-malsano (Alchajmero)
- Naturkuracado, ginko estas uzata en la naturkuracado
- Gimnospermoj (nudsemplantoj), ginko estas el la divizio: ginkofitoj kaj familio: ginkoacoj
- Arbo - la ligno el la ginko estas malpeza kaj mola, rezista je putrado kaj fajro, ĝi estas alte taksata, uzata en skulptad-arto kaj produktado de mebloj kaj la ligno estas uzata ankaŭ por prodktado de ujoj por sakeo.
- Ginkodenta baleno
Eksteraj ligilojRedakti
ReferencojRedakti
- ↑ A new classification and linear sequence of extant gymnosperms
- ↑ 2,0 2,1 Ginkgo ĉe World Flora Online
- ↑ Sun (1998). Ginkgo biloba. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 May 2006. Listigita kiel (EN B1+2c v2.3)
- ↑ ginko en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets