Demenco

longdaŭra malpliigo de la funkcio de cerbo kaŭzanta deficitojn en kognaj, emociaj kaj sociaj kapabloj

Demenco (el la latina dementia "sen menso") estas deficito en kognaj, emociaj kaj sociaj kapabloj, kio kondukas al limigo de la socia, profesia agado. Ĝi estas malfacile diagnozebla Alchajmer-tipa malsano. Ĝi komenciĝas per la falo de mallongdaŭra memoro, sed ankaŭ la daŭra memoro, la movigado kaj la lingvo malfortiĝas, kion oni nur poste rimarkas. La mensa kapablo malkreskas, aperas kondutaj perturboj, ekz. malamika sinteno.

Medicine, demenco estas tiu malsaniĝo de la cerbo, dum kiu la orientiĝa kaj parola kapabloj grave malboniĝas. Aperas kurt-tempa forgesemo, oni forgesas situon de aĵoj, serĉas ofte vortojn, en fina stadio ne rekonas la konatojn kaj parencojn.

Ĝi estas nekuracebla, sed mildigebla simptomo. La demenco ekigita per malsanoj komencas ĉe maljunuloj, sed ĝi povas ekigi ankaŭ per lezioj de cerbo. Pleje ĝi apartenas al la maljunulaj psikiatriaj perturboj.

Difinoj redakti

La difinoj enhavas la faladon de la intelektaj, sentimaj kaj socialaj kapabloj, kaj malhelpon de la socia vivo kaj de la plenumado de taskoj. Pleje la perturbo de memoro karakterizas ĝin. Ĝi komenciĝas per la falo de maldaŭra memoro, ankaŭ la memorado kaj la memorigado estas koncernitaj. Poste ankaŭ el la daŭra memoro falas memoroj, do la malsanuloj forgesas pli kaj pli kapablecon kaj pretecon.

Laŭ ICD 10 redakti

La demenco estas sindromo, kiun ekigas kronika aŭ pliseveranta malsano de cerbo. Ĝi damaĝas la altajn kognitivajn funkciojn, do memoro, pensado, orientiĝo, kalkulado, inteligado, lernado, lingvo, opiniado, kaj decidado estas damaĝitaj kun plena konscio. La sensaj organoj laboras kiel frue. Tiujn simptomojn akompanas emociaj perturboj, kaj sanĝiĝado de kontrolo de emocioj, la motivado, kaj la sociala vivo. Tiuj povas esti komence pli fortaj ol la centralaj simptomoj. Pro rekonado de demenco la simptomoj devas resti minimume duonjare. Ili povas ekigi per sindromo de Alzheimer, per malsano de cerbaj arterioj kaj venoj, aŭ per aliaj malsanoj aŭ lezioj, kiuj damaĝas pere aŭ senpere la nervajn ĉelojn.

Laŭ DSM-IV redakti

La kognitiva manko ekas rekoneblan damaĝon de sociala vivo kaj en la laboro, kaj rezultas pli malbonan efektivecon. Tiuj ne povas esti pravigita per deliro aŭ per eka perturbo de konscio. Al la perturbo de memoro devas aliĝi unu aŭ pli el tiuj:

Ofteco redakti

Laŭ ekzameno de maljunuloj en Berlin troviĝis tiujn oftecojn:

Aĝo Raciono de
malsanuloj je
demenco
65-69 1,2 %
70-74 2,8 %
75-79 6,0 %
80-84 13,3 %
85-89 23,9 %
pli ol 90 jara 34,6 %

La hipotezo de scientistoj estis, ke la duono de demencaj malsanuloj ne estas diagnozitaj.[1]

Riskoj kaj antaŭmalhelpo redakti

La plej grava risko estas la maljuneco. La pli granda proporcio de virinoj kompare kun viroj estas sekvo de la pli alta aĝo. Ankaŭ la depresio estas grava; ofte ĝi ekigas en la komenco de demenco, kaj la demenco helpas depresion. Aldone la psiĥiatriaj malsanoj estas ofte malrekte rekoniktaj per manka scio. El tiu povas ekigi, ke la malgranda testo de mentala stato montras plibonigadon.

Aliaj faktoroj estas la alta sangopremo, la alta nivelo de homocisteino, la rena nesufiĉo, la trodikiĝo, kaj la diabeto.[2][3][4][5][6] Tiuj damaĝas la arteriojn kaj venojn, kaj kun la diabeto venas la perturbo de konstruado, malkonstruado kaj la signifikanta rolo de insulino, kaj ĝi okazas perturbon de transformigado de glukozo en la cerbo.[7]

La nunaj kuracmetodoj povas nur malmulte plibonigi, tial gravas la antaŭmalhelpado. Do la kontrolado de vaskulara sistemo, la kunordigado de movo kaj edado, la sociala vivo, la kuracado de depresio kaj diabeto havas sian rolon.[8][9] Laŭ relative nova artikolo la regulara movado, la ĉiŭtaga frukto kaj legomo, la modera trinkado de alkoĥolaĵoj kaj nefumado povas antaŭmalhelpi demencon. Laŭ tiu artikolo la gravo de la korpo mem ne havas rolon en tiu.[10]

Longa esplorado kun Japanaj maljunuloj montris, ke ankaŭ la stato de dentoj havas rolon en la demenco. Ĝi sekvis 4425, komence 65 jarajn Japanojn. El ili malsanigis je demenco 220. La malesto de minimume 13 dentoj multiplikis per 1,85 la rizikon de demenco, se la dentoj ne estas anstataŭigitaj.[11]

Kialoj kaj tipoj redakti

La demenco estas klasifikita en la germana lingvejo laŭ ĝiaj kaŭzoj, en la USA laŭ la loko de difekto.

Laŭ la Germana Neŭrologa Socio redakti

Laŭ ĝia ekigado la demenco povas esti vaskulara, degenera kaj miksa.[12]

  • Vaskulara demenco (VAD))[13]
    • Pliinfarkta sindromo: grandaj, unu aŭ pli iskemiaj aŭ hemorhagiaj eventoj, kiuj mapliigas la kritikan kvanton de la nervosistemo (100 ml).
    • Strategiaj lezioj: malgrandaj lezioj, kiuj havas grandan efikon, ĉar gravaj centroj estas mortigitaj
    • Mikroangiopatiaj difektoj
    • Multilakunara sindromo
    • Subkortikala vaskulara enkefalopatio, SVE
    • Difektoj de tre malgrandaj vaskuloj
    • Malgajno de kapilaroj
    • Perturboj de cerba baro de sango
    • Genetikaj bazaj malsanoj:
    • CADASIL-malsano
    • HERNS-sindromo
    • angla familiara demenco, HCHWA-D nederlanda, HCHWA-I izlanda tipo

Laŭ la ICD-10 redakti

  • Demenco per malsano de Alzheimer[16]
  • Vaskulara demenco:
    • Akute komenciganta demenco: post pliaj malgrandaj apopleksioj pli granda infarkto pro trombozo, embolio aŭ sangado en la cerbo
    • Multiinfarkta demenco: ĉefe kortikala demenco, generala komenco per pliaj malgrandaj infarktoj
    • Subkortikala demenco: alta sangopreso, iskemioj en la blanka substanco de la hemisferoj kun simptomoj similaj je Alzheimera malsano
    • Mikse subkortikala kaj kortikala demenco
    • Nedifinita vaskulara demenco
  • Sekundara demenco:

Aliaj sistemoj redakti

En la USA oni diferencigas la kortikalan kaj subkortikalan demencon.[17][18] Tiuj havas malsamajn simptomojn. La malsano de Alzheimer estas klasika formo de kortikala demenco. Konitaj subkortikalaj demencoj estas la subkortikala arterosklerota enkefalopatio, kaj la demenco, kiu aligas al malsano de Parkinson, normalprema akvokapo, malsano de Wilson kaj malsano de Huntington.

Oni sugestas rilaton de demenco kaj la kronika nefra insuficienco.[19][20]

Okazoj redakti

La plej plie ofta formo estas la malsano de Alzheimer, kaj la dua plej ofta estas la vaskulara demenco.

Laŭ la neŭropatologaj ekzamenoj la abnormoj komenciĝas en la juneco, kaj progresas dum la tempo. La simptomoj de demencoj ekigas, kiam granda parto de la ĉeloj de cerbo estas mortintaj. Tamen oni povis trovi nur en la triono de kazoj neurodegenerativan malsanon.[21]

La ĉefaj kaŭzoj de demenco(estimoj de aŭgusto de 2005)
Malsano de Alzheimer ca. 50–60 %
Vaskulara demenco ca. 20 %
Miksa ca. 15 %
Sekondaraj demencoj (estimoj de aŭgusto de 2005)
Malsano de korpuskuloj de Lewy kaj sindromo de Parkinson ca. 10–20 %
Frontotemporala demenco ca. 5–10 %
Alia < 5 %

La nombroj ne estas akurataj, ĉar estas malfacile diferencigi inter la tipoj, kaj la miksaj formoj oftas.

Rekonado redakti

Laŭ la simptomoj oni faras antaŭe diagnoso, kaj elektas bilduman ilon por pruvi sian hipotezon. Ankaŭ la ĉirkaŭaĵo de malsanulo povas doni multan informojn. La malsanulo mem ne rekonas sian forgesemon, li povas bene memori datumojn. Alie, se li suferas je depresio, li pligrandas lian forgesemon. Per helpo de magneta rezonancia ekzameno, komputertomografio kaj elektroenkefalografio oni povas diferencigi la demencon de aliaj cerbaj malsanoj.

Oni ankaŭ ekzamenas la sangon. Ankaŭ estas mezuritaj la nivelo de sukero, la nivelo de vitamino B12, kaj la molekuloj pri funkcionado de hepato kaj nefro. Ankaŭ estas ekzamenitaj la elektrolitoj, la tiroidaj hormonoj, kaj CRP. Oni faras psiĥajmetriaj ekzamenoj kun la malsanuloj: horloĝan teston, MMSE-n, aŭ DemTecton. Poste oni mezuras per tiuj testoj la kapablon de malsanulo, kaj testas la metodojn.

La moderna teĥniko povas rekoni ankaŭ la plej pli fruan demencon. El la plej fruaj simptomoj estas atrofio de media tempia lobo, la nivelo de τ- kaj β-amiloidoj, kaj la krusta perturbo de metabolo. La bildigaj procesoj povas vidi la amiloidojn per PET-ligandoj.[22] El tiuj signoj oni povas antaŭdiri la plian evolvon de demenco.[23] Tiu subtenas la esperon, ke oni povas antaŭmalhelpi la simptomojn per pli movoj kaj malpli kalorioj.[24] La germanaj scientistoj faris sistemon, per kiu la kuracistoj ankaŭ sen teĥnikaj iloj povas rekoni la malsanon de Alzheimer. La puktuuma sistemo povas antaŭdiri la malsanon per 80%-a probableco.[25]

Oni povas per pozitronemisia tomografio uzanta fluordezoxiglukozo disigi demencon de aliaj malsanoj.[26] Do oni povas frue rekoni ĉiujn regionojn, en kiuj la metabolo de glukozo malrapidis. Per tiu ankaŭ malsano de Alzheimer kaj frontotemporala demenco estas rekoneblaj. Demencoj akompantaj depresion havas alian desegnaĵon.

Demenco kun ekstrapiramidala perturbo de movado estas rekonebla per scintigrafio (J123 beta-CIT aŭ DAT-skennelo, J123-IBZM scintigrafio kaj PET kun levodopo). Per tiu estas apartigeblaj malsano de Parkinson, multisistema atrofio, progresiva supranukleara paralizo kaj tremoro.

Similaj malsanoj redakti

Multaj psikaj kaj neŭrologaj perturboj estas facile intermiksigeblaj kun demenco:

Simptomoj redakti

Ĝi komenciĝas per psikaj simptomoj. Tiuj similas al depresio: perdo de humoro, intereso, volonteco de inicitato kaj respondo, kaj la malsanulo estas troŝarĝita.

Kognitivaj redakti

Ĉefaj simptomoj estas kognitivaj. Komence estas plej severa la perturbo de maldaŭra memoro kun normala forgesemo. Tiu estas rare rekonebla, ĉar la malsanulo povas tiun kaŝi per liaj kutimoj. Kiuj havas multan konatojn, tiuj povas antŝataŭiĝi bone la enhavon.

Poste la malsano iras pli profunde. Komencas pli severaj perturboj, kiel serĉado de vortoj, perturbo de kalkulado, percepto de spaco kaj forta lacigado. Tiel la malsanuloj ofte ne trovas vojon kondukantan hejme, precipe, se oni konstruis multan en la konita ĉirkaŭaĵo.

Fine ili ne rekonas siajn familianojn. Ili iĝas apatiaj, kaj ne povas ellitiĝi.

Demenco kurtigas la vivon. Mortokaŭzo tamen plej ofte ne estas la demenco mem, sed aliaj postsekvaj malsanoj kiel pneŭmonio pro la glutperturbo, dehidratiĝo, vundoj kaŭzata per la malmoviĝo (t.n. dekubito).

Moviĝado redakti

En iuj demencoj komenciĝas perturboj de moviĝado frue, en aliaj poste. Ili komenciĝas plej frue en malsano de Parkinsono. Moviĝado rigidas, la malsanuloj iras per malgrandaj paŝoj kaj diskrure. Ili facile perdas ekvilibron, kaj falas facile, precipe se ankaŭ reflejksoj estas perturbitaj.

Konduto redakti

Oni resumas la kondutajn simptomojn kiel BPSD (Behavioural and Psychological Symptoms of Dementia).[27] Al tiu apartenas afazio (76%), vago (64,5%), perturboj de manĝado (manĝado de nemanĝeblaj substancoj 63,7%), incitiĝemo kaj malstabila humoro (63%), perturbita dormo (53,8%), deprimado (54,3%), timoj (50,2%), misimagoj (49,5%), seninhibicio (29,5%), halucinoj (27,8%), eŭforo (16,6%). La nombroj montras la oftecon en malsano de Alzheimero.[28]

Psiĥiatraj simptomoj povas aperi en ĉiuj demencoj. En malsano de Parkinson estas videblaj halucinoj karakteraj. Komence en krepusko malsanuloj vidas homojn, kiuj forestas. La malsanuloj scias, ke ili ne estas tie, sed ili komencas paroli al ili. Poste ili vidas bestojn, rakontajn figurojn, aŭ desegnaĵojn sur muro. Poste ili vidas groteskajn kaj timindajn figurojn, eventojn, kaj ili scias ne plu, ke tiuj ne estas realaj; do ili priskribas esti forrabitaj per ufonaŭtoj. Ofte ankaŭ iliaj familio kaj la prizorgantoj enigas la mispensojn, do la malsanuloj iĝas agresivaj.

Pli poste ili perdas sendependecon. Ne povas iniciati; neglektas iliajn hobiojn, lavadon kaj purigadon de ilia loĝejo. Fine ili ne povas nutri sin; ne sentas malsaton, forgesas maĉi kaj gluti la manĝopecon. Ili perdas ankaŭ vivritmon, kaj tiu faras prizorgon pli malfacila.

Rilatoj redakti

Pli facilas la komunikado kun la demenca malsanulo, se ni imagas esti en lia situo.

Por ili estas la mondo estas stranga kaj nekomprenebla loko, ĉar ili perdis la kapablon de orientado. Ili ne povas enigi personojn, objektojn kaj situoj en pli granda sistemo. Ili provas uzi iliajn memorojn, sed perdis koherencon, kaj ne povas inteligi pli kompleksajn situojn. Ofte ankaŭ perdis diferenco inter nuntempo kaj pasinto, realeco, imago kaj somno. Oftas halucinoj, kaj la prizorgantoj ne povas igi la malsanuloj inteligi, ke la halucinoj ne estas veraj.

Se la malsanulo rekonas, ke li malbone reagis, li povas maltrankvili kaj esti anksia.

Ili reagas kaj agas malrapide. Fine ili ne povas nutri sin; ne sentas malsaton, forgesas maĉi kaj gluti la manĝopecon, kaj la pacienco de prizorgantoj elĉerpiĝas.

Ili ofte sentas, ke neniu inteligas ilin, ordonas al ili kaj estas apogataj, ĉar ili ne inteligas, kial volas tiun la prizorgantoj. Plie ili povas esprimi ilian volon.[29] Ankaŭ rimarkas, se ili enuigas aliulojn. Malfrue ankaŭ komunikado de emocioj perdas, kiu estas ankaŭ malfacila por la prizorgantoj.

Ili igas nervozaj, se oni parolas pri iu afero, kiun ili forgesis fari. Tiu rememoras, ke ili estas forgesemaj, kaj ili faris eraron.

La depresio estas grava problemo. Ĝi povas komenciĝi pli frue ol la demenco, aŭ en la frua demenco, kiam la malsanulo sentas, ke li ne agas tial bona, kiel pli frue. Superflue oni povas konfuzi la du malsanon. La emocioj igas pli kaj pli malriĉaj. La malsanulo povas malpli kaj malpli ĝoji aŭ malĝoji.

La prizorgado devas kutimigi al la sentoj de malsanulo. Tiuj estas utilaj: zorgado pri memoro, validigado, basala stimulado kaj terapio de sinteno.

Terapio redakti

Per medikamentoj redakti

Oni havas multan medikamenton por demenco. Cholinergicumoj agas centrale. Al tiuj apartenmas Donepezil, Galantamin kaj Rivastigmin. Alia medikamento estas Memantin. Laŭ la germana Institut für Qualität und Wirtschaftlichkeit im Gesundheitswesen la Memantin ne uzas kontraŭ malsano de Alzheimer.[30] Laŭ klinikaj spertoj la medikamentoj ne povas helpi al ĉiu malsanuloj. Tiuj ne povas resanigi la malsanulojn, aŭ defendi kontraŭ simptomoj. Komencite frue tiuj povas doni unu aŭ du jaron.

Estas medikamentoj, kiuj estas uzeblaj per plastroj, kaj la malsanulo ne devas ĝin gluti. Oni povas tiujn pli precize dozi, kaj povas uzi pli grandajn dozojn.

Efiko de pli naturaj medikamentoj estas diskutitaj. Al tiuj apartenas Piracetam, ginkgo biloba kaj ajlo. Laŭ la menciita germana instituto estas la efika dozo de EGb 761 240 mg ĉiŭtage.[31] Alian trovis la US-Amerikana Ginkgo Evaluation of Memory, kiu sekvis ĝiajn subjektojn 6 jare, kaj trovis ĝin neefektiva por antaŭmalhelpi la malsanon de Alzheimer,[32] kaj por reteni kapablojn de inteligenco.[33] Sed ili faris metodajn erarojn, kiujn ili skribis en iliaj artikoloj.

La rezultojn de US-Amerikanoj subtenas ankaŭ la rezultoj de Cochrane Collaboration.[34] La sedativoj kaj iloj por regulado de vivritmo malbonigas intelektajn kapablojn. Ankŭ narkoleptikoj kaj anticholinerg estas tiaj. Kontraŭ la kapilara demenco estas efektivaj kaj sanigiloj por kapilaraj malsanoj kaj medikamentoj de demenco. Al tiuj apartenas Memantin kaj acetilkolinesterazmalhelpiloj.

Per aliaj metodoj redakti

Oni ellaboris tiujn jenojn por reteni la kapablojn, mildigi simptomojn kaj por bonfarto:

La trejnado de memorio estas regula ekzercado de mensaj kapabloj. Ekzemple oni ekzercas orientadon en la ĉirkaŭaĵo kaj rekonadon de homoj per fotografioj. La metodo estas uzebla nur komence, kaj adaptigite al la kondiĉo de malsanulo, ĉar li ne povas vidi evolvon.

La prilaborado de biografio helpas al la prizorgantoj pli bone koni la malsanulon. Se sinjoro M ne volas dormi, tiu povas esti, ĉar li ne trinkis sian drinkon, aŭ mankas lian edzinon. Je pli detala la analizo, desto pli bone povas helpi la metodo. Ĝi pretendas detalan dokumentadon kaj kunlaboradon de prizorgantoj.[35] La metodo de Sigrid Hofmaier komencas per tiuj demandoj, kiujn demandas novaj amikoj, ekzemple favoraj manĝaĵoj, muzikoj kaj hobioj. Do la prizorgantoj ekscias tiujn, kaj tiu helpas ankoraŭ post kiam la malsanulo perdis sian parolkapablon.[36]

La ĉeesta tematika akompano estas priparolado kun malsanulo pri temoj, analizo kaj uzado de lia stilo kaj kutimoj kaj scioj, ekzemple langoscio. Tiuj restas ankaŭ post kiam li forgesis la konkretan eventon.[37][38] Tiu estas laŭ teorio de Hans Thomae kaj ekzameno de Andreas Kruse, kiuj rekonis, ke la amikantaj rilatoj nutras la favorajn temojn.[39]

La validado bazas sur Carl Rogers klientcentra interparolado. Naomi Feil volis uzi ĝin por nefinitaj laboroj, sed nun la kapabloj kaj kondiĉo estas centralaj.

La MAKS-terapio estas ellaborita por demencaj malsanuloj. Ĝi havas kvar komponentojn: movado, rutinoj, kognitivaj kapabloj kaj spiritualaj kapabloj. En Bavario oni ekzamenis 98 loĝantojn en 5 hejmo de diakonio de Neuendettelsau dum 12 monatoj.[40] Kiuj uzis la MAKS-terapiojn, tiuj konservis iliajn kapablojn, kaj aliuloj ne. La anoj de grupoj ĝuas la terapion, ilia humoro plibonigas, kaj iliaj kapabloj restas. Ĝi estis pli bona ol la kutimaj medikamentoj kontraŭ malsano de Alzheimero.

La nomo de ZiL-programo estas germana mallongigo, kaj signifikas reen en la vivo. Ĝi estas por la malsanulo kaj liaj familianoj. En la komenco de 21. jarcento Steffen Pekruhl ekzamenis la demencon kaj malsanuloj, kaj skribis libron pri testoj de demenco kaj direktivoj. Tiu programo estas unueca, sed povas akomodi al la malsanuloj. Ankaŭ la malsanuloj kaj ilia ĉirkaŭaĵo povas bene uzi ĝin.

Konduto de prizorgantoj redakti

La prizorgantoj devas esti tre paciencaj. Per malpacienco oni komunikas, ke la malsanulo faris ion malbone, kiu okazas malpacon kaj malĝojon.

Ili devas ankaŭ konsideri, ke la memoro de la malsanulo plimalboniĝas, kaj per tiu ankaŭ la kapablo de lernado plimalboniĝas. Se oni diras ion al la malsanulo, li forgesas tuj iajn fragmentojn. Sed la kondiĉionado ne malboniĝas. Se oni ĉiam gvidas lin al lia loko ĉe tabulo, kaj diras, ke tiu estas lia seĝo, li kutimiĝos al tiu, kaj li mem sidos sur tiu seĝo. Li povas ankaŭ diri, ke tiu estas lia loko. Estas iuj iloj, kiuj malhelpas, ke la malsanulo iru el la hejmo sengarde. Per tiu oni povas malhelpi, ke la malsanulo endanĝerigas mem; kaj se li eliras, la prizorgantoj povas sekvi lin.

Laŭ Stella Braam, kiu estas filino de mensa malsanulo, la malsanuloj sentas, ke oni decidas pri ili sen ili, se uzas tiujn ilojn, aŭ ili devas fari ion, kion ili ne volas, aŭ se devas suferi grandan aŭ laŭtan homamason.[41]

Paradokso de demenco redakti

Jens Bruder parolas pri paradokso de demenco. Tio signifas, ke ju pli severa estas la malsano, des malpli rimarkas la malsanulo sian staton. Li malpli sentas la severon de malsano, kaj malpli komprenas la malpliboniĝadon de sia inteligento, kaj malpli konscias pri aliaj sekvoj.

Komunikado redakti

Oni devas paroli al la malsanulo per simplaj vortoj. La frazoj devas esti mallongaj, kaj enhavi nur unu informon. Anstataŭ "Staru kaj surmetu vian mantelon" oni diru komence "Staru" kaj poste la alian. Ili inteligas pli la proverbojn kaj idiomojn, ol la abstraktajn esprimojn. Povas helpi, se la prizorgantoj skribas, kiu estis inteligita. Oni devas eviti la diskuton, kiu lasas malbonan senton, kaj la malsanulo alfrontus, ke li forgesis gravan scion. Li vivas nur en la presento.

Se li malbone aŭ ne inteligas la parolon, oni devas eviti la izoladon, kaj trovi ekvilibron de sensoj. Ekzemple li ĝojas pri malnovaj popolsongoj kaj kanzonoj.

Ideale la prizorgantoj povas sin imagi en la situo de malsanulo.

La ĉirkaŭaĵo devas aligi al la malsanulo. Imagu, se iu vekiĝas en fremda loko sen liaj personaj objektoj, kaj iu komencas lin lavi, vesti kaj manĝiĝi lin, kiel tiu estus memkomprenebla. Tiu oftas post enlokiĝo de hejmo de maljunuloj. La prizorganto devas sin imagi en la situo de malsanulo, kaj komenti ĉiun farojn kaj ankaŭ paroli pri la sekvonta ago. Oni devas poni la personajn objektojn ĉe la malsanulo, ĉar ili konitaj, kaj donas sekuron. Ankaŭ la lumigo estas grava, ĉar per la plimalgrandigo de spacvidado la malsanulo estas malsekurigita per ombroj. Ankaŭ la variado de la planko estas rigarditaj kiel ondoj. La malsanulo devas senti sin sekura, kaj scii, kiu okazas, kontraŭe li ne kontribuos.

Erwin Böhm kontrentiĝas sin al la infanaj kaj junulaj sentimoj. Li sugestas, ke oni faru sociogramon pri tiu vivepoko, kaj skribu en tiu, kiu ĝojiĝis la maslsanulon. Per tiuj oni povas reviviĝi la malnovajun memorojn; la malsanulo ĝojiĝas, kaj gajnas novan vivienergion.

Situo de prizorgantoj redakti

La 90% demencaj malsanuloj estas prizorgitaj per siaj familianoj, kiuj 80% estas virinoj. La prizorgantoj oferas ilian vivon por la malsanulo, kiun ili subtaksas. Ili izoligas sin, ĉar ili oferas ankaŭ iliajn rilatojn, kaj ne povas bone komuniki kun la malsanulo. Ili ofte mallaŭdas sin por la kolero de malsanulo, kiu celas ne ilin, sed estas la kontraŭ la malsano, kiu okazas koleron, kaj ĉagrenon. Ili estante parencoj de malsanulo timas ankaŭ, ankaŭ ili demencigos. Al tiu venas la malriĉeco, ke ofte ili devas fordoni la laboron, kaj la stato pagas neniun aŭ tre malmulten, ĉar la prizorgado de malsanulo hejme ne estas laboro. Povas esti, ke pro tiu la familio devas translokiĝi. Tiuj povas eligi deprimadon, aŭ psiĥosomatikan malsanon, ofte post la morto de la malsanulo, kiam la prizorgantoj volas reiri en la normala vivo. La funebraj grupoj helpas prilabori tiun.

La prizorgantoj iĝas ŝildo de malsanulo. Ili prenas ĉiun atakon kontraŭ la malsanulo, kiel estus kontraŭ ili. Se la konduto de malsanulo ne havas sencon, ili supozas malicon. Pro tio devas la familio peti helpon ĉe psiĥiatristo, en grupo de familioj kun demenco, ĉe konsilo de demenco, aŭ pli bone dividi la taskojn, kiu estas probable la pli malfacila.

Bona estas, ke la familio seĉas novan loĝejon pensante al la lasta stato. La malsanulo devas povi bonvenigi la vizinantojn, kaj pretendos multan prizorgojn en la malfrua fazo. Multa hejmoj de maljunuloj ne povas prizorgi demenculojn, kaj kiuj povas, tiuj havas longan tempon por varti.

Situo de adoleskantoj redakti

La unuaj simptomoj de demenco komenciĝas ofte ĉirkaŭ la 55-a vivjaro. La longa malsano povas fari la adloeskantojn malsinceran kaj malican. Tiu povas influi la paroeligadon, do oni proponas sinhelpantajn grupojn.

Situo de ĉirkaŭo redakti

Nur malmultaj amikoj, kunlaborantoj kaj aliuloj povas bene kompreni la situon. Iuj rekonas, ke ili povas helpi neniun, kaj faras tiun tabuo, sed aliaj diras rekte, kiun ili pensas. Tiu helpas ankaŭ neniun, ĉar ili prenas ne nur la malsanulon, sed ankaŭ la prizorgantojn kiel infano. Ili demandas kaj advisas sendemande pri kostoj, kaj eŭtanasio, kiu estas ankaŭ maltaŭga kaj malbona.

En la akuta fazo la familianoj ne volas paroli pri tio, sed finigas la rilatojn. Ofte la nedemanitaj proponistoj ankaŭ post la morto de malsanulo proponas novan vivon, aŭ proponas literaturon aŭ grupojn pri demenco, ankaŭ se ili ne volas tiun. La memhelpantaj grupoj povas helpi, kaj finigi tiujn rilatojn.

Ekonomio redakti

En 2004 la germana registaro taksis la elspezoj kontraŭ demjenco je 26 milliardo euroj. La prizorgantaj familianoj de malsanuloj elspezis 30% de tio. La tiamaj taksoj vartis, ke tiuj elsezoj kreskas, kaj por 2010 oni taksis 36,3 milliardo eurojn. Tiu povas pligrandigi, ĉar la familioj malgranigas.

Historio redakti

Ĝis la 18a jarcento la demenco signifikis intelektajn perturbojn ankaŭ en la juneco. En 1827 Jean-Étienne Esquirol difinis la denaskan kaj la akiritan malpligrandigon de intelekto, kaj nomis nur la akiritan per la vorto démence. En la germana fakliteraturo ĝi signifikis nur la malfruan demencon. Eugen Bleuler en 1916 priskiriobis ĝin kiel nespecifika cerborganaĵa pŝiĥosindromo kun kognitivaj kaj emociaj perturboj, kaj kun la sanĝiĝado de personeco, kiu estas psiĥopatologika sekvo de kronikaj cerbaj malsanoj. Lia filio, Manfred Bleuler en 1951 difinis la psiĥosindromon lokalizitan en la cerbo, kaj montris ĝian similecon kun la endokrinaj psikaj perturboj. La modernaj klasifikantaj sistemoj (ICD-10 kaj DSM-IV) multe pligrandigis la definicion de demenco. Hodiaŭ la demenco sinifikas ne nur kognitivajn perturbojn, sed ankaŭ kompleksan perturbon de altaj psikaj funkcioj. Tiuj povas esti reverzeblaj aŭ ne reverzeblaj, sed oni ne povas ilin klarigi per perturbo de konscio, kaj ili venas kun la perturboj de pensado kaj la ĉiutaga vivo.

Traduko redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Demencia en la hungara Vikipedio.

Literaturo redakti

  1. Boustani M et al 2003, Ann Intern Med
  2. (2010-10) “Cognitive impairment in CKD: no longer an occult burden”, American Journal of Kidney Diseases 56 (4), p. 615–618. doi:10.1053/j.ajkd.2010.08.003. Alirita 2011-09-10.. 
  3. Elias, M. F. et al. (2005). “Obesity, diabetes and cognitive deficit: The Framingham Heart Study”, Neurobiol Aging. 26 (1), p. 11–16. 
  4. Wolf P. A. et al. (2007). “Relation of obesity to cognitive function: importance of central obesity and synergistic influence of concomitant hypertension. The Framingham Heart Study”, Curr Alzheimer Res. 4 (2), p. 111–116. 
  5. Irie F. et al. (2008). “Enhanced risk for Alzheimer disease in persons with type 2 diabetes and APOE epsilon4: the Cardiovascular Health Study Cognition Study”, Arch Neurol 65 (1), p. 83–89. 
  6. Xu W. L. et al. (2009). “Uncontrolled diabetes increases the risk of Alzheimer's disease: a population-based cohort study”, Diabetologia. 52 (6), p. 1031–1039. 
  7. Naderali, E. K. et al. (2009). “Obesity and Alzheimer's Disease: A Link Between Body Weight and Cognitive Function in Old Age”, Am J Alzheimers Dis Other Demen. Epub ahead of print. 
  8. Middleton, L. E. et Yaffe, K. (2009). “Promising strategies for the prevention of dementia”, Arch Neurol. 66 (10), p. 1210–1215. 
  9. Kirshner, H. S. (2009). “Vascular dementia: a review of recent evidence for prevention and treatment”, Curr Neurol Neurosci Rep. 9 (6), p. 437–442. 
  10. Peter Elwood, Julieta Galante, Janet Pickering, Stephen Palmer, Antony Bayer, Yoav Ben-Shlomo, Marcus Longley, John Gallacher, Krish Sathian: Healthy Lifestyles Reduce the Incidence of Chronic Diseases and Dementia: Evidence from the Caerphilly Cohort Study. In: PLoS ONE. 8, 2013, S. e81877, COI:10.1371/journal.pone.0081877.
  11. Yamamoto, T. et al. (2012). “Association between self-reported dental health status and onset of dementia: a 4-year prospective cohort study of older Japanese adults from the Aichi Gerontological Evaluation Study (AGES) Project”, Psychosom. Med. 74 (3), p. 241–248. 
  12. Leitlinien für Diagnostik und Therapie in der Neurologie; Deutsche Gesellschaft für Neurologie; 4. überarbeitete Auflage, ISBN 978-3-13-132414-6; Georg Thieme Verlag Stuttgart
  13. Leitlinien für Diagnostik und Therapie in der Neurologie - Diagnostik vaskulärer Demenzen Arkivigite je 2004-12-05 per la retarkivo Wayback Machine - Stufe 1; Deutsche Gesellschaft für Neurologie; 4. überarbeitete Auflage, ISBN 978-3-13-132414-6; Georg Thieme Verlag Stuttgart
  14. Leitlinien für Diagnostik und Therapie in der Neurologie - Diagnostik degenerativer Demenzen Arkivigite je 2007-12-15 per la retarkivo Wayback Machine - Stufe 1; Deutsche Gesellschaft für Neurologie; 4. überarbeitete Auflage, ISBN 978-3-13-132414-6; Georg Thieme Verlag Stuttgart
  15. Leitlinien für Diagnostik und Therapie in der Neurologie - Therapie neurodegenerativer Demenzen Arkivigite je 2006-09-22 per la retarkivo Wayback Machine - Stufe 1; Deutsche Gesellschaft für Neurologie; 4. überarbeitete Auflage, ISBN 978-3-13-132414-6; Georg Thieme Verlag Stuttgart
  16. DMIDI/WHO (2005) Organische, einschließlich symptomatischer psychischer Störungen (F00-F09) (deutsch). Arkivita el la originalo je 2010-03-06. Alirita 2009-09-16. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-03-06. Alirita 2015-12-23.
  17. In: Cummings JL, ed. Subcortical dementia. New York: Oxford University Press, 1990
  18. Albert ML. Subcortical dementia: historical review and personal view. Neurocase 2005;11(4):243-5.
  19. (2008-08) “Albuminuria and dementia in the elderly: a community study”, American Journal of Kidney Diseases: The Official Journal of the National Kidney Foundation 52 (2), p. 216–26. doi:10.1053/j.ajkd.2007.12.044. Alirita 2008-11-08..  .
  20. (2008-08) “Kidney function and cognitive impairment in US adults: the Reasons for Geographic and Racial Differences in Stroke (REGARDS) Study”, American Journal of Kidney Diseases: The Official Journal of the National Kidney Foundation 52 (2), p. 227–34. doi:10.1053/j.ajkd.2008.05.004. Alirita 2008-11-08.. 
  21. Patricia A. Boyle, Robert S. Wilson u. a.: Much of late life cognitive decline is not due to common neurodegenerative pathologies. In: Annals of Neurology. 2013, S. n/a–n/a, COI:10.1002/ana.23964.
  22. H.-J. Gertz und A. Kurz: Diagnose ohne Therapie Frühdiagnostik der Alzheimer-Krankheit im Stadium der leichten kognitiven Beeinträchtigung. Der Nervenarzt. 2011, DOI: 10.1007/s00115-010-3213-3 [1][rompita ligilo]
  23. Frank Jessen u. a.: Prediction of Dementia by Subjective Memory Impairment. Arch Gen Psychiatry 2010. 67; 414–422
  24. Kirk-. I. Erickson u. a.: Exercise training increases sizie of hippocampus and improves memory. PNAS January 31.2011.1, 2011, doi: 10.1073/pnas.1015950108. [2] Arkivigite je 2012-02-29 per la retarkivo Wayback Machine
  25. Frank Jessen et.al.: Prediction of dementia in Primary Care Patients. PLoS ONE: Research Article, published 18 Feb 2011/10.1371/journal.pone.0016852
  26. 18F-FDG PET Studies in Patients with Extratemporal and Temporal Epilepsy: Evaluation of an Observer-Independent Analysis
  27. Cummings JL. The Neuropsychiatry of AD and Related Dementias. Taylor & Francis, London, 2003
  28. Mirakhur A, Craig D, Hart DJ, McLlroy SP, Passmore AP. Behavioural and psychological syndromes in Alzheimer's disease. Int J Geriatr Psychiatry. 2004 Nov;19(11):1035-9.
  29. Maren Niebuhr (Hrsg.): Interviews mit Demenzkranken. Wünsche, Bedürfnisse und Erwartungen aus Sicht der Betroffenen. Eine qualitative Untersuchung zur subjektiven Lebensqualität von Demenzkranken. Kuratorium Deutsche Altershilfe, Köln, 2004. 205 Seiten. ISBN 978-3-935299-65-7.
  30. Institut für Qualität und Wirtschaftlichkeit im Gesundheitswesen: Abschlussbericht zu Memantin bei Alzheimer Demenz. [3] Arkivigite je 2014-08-08 per la retarkivo Wayback Machine
  31. Institut für Qualität und Wirtschaftlichkeit im Gesundheitswesen: Abschlussbericht zu ginkgohaltigen Präparaten bei Alzheimer-Demenz. 2008. [4] Arkivigite je 2015-02-14 per la retarkivo Wayback Machine
  32. Steven T. DeKosky u. a.: Ginkgo biloba for Prevention of Dementia. JAMA. 2008;300(19):2253-2262. [5][rompita ligilo]
  33. Beth E. Snitz u. a.: Ginkgo biloba for Preventing Cognitive Decline in Older Adults. JAMA. 2008;300(19):2253-2262. [6][rompita ligilo]
  34. J. Birks u. a.: Ginkgo biloba for cognitive impairment and dementia. Cochrane Database of Systematic Reviews 2009, Issue 1. Art. No.: CD003120. DOI:1002/14651858.CD003120.pub3 [7] Arkivigite je 2011-09-10 per la retarkivo Wayback Machine
  35. Thiemes Altenpflege (Herausgegeben von Ilka Köther), Auflage von 2005
  36. Hilfe für Demenzkranke Der Ich-Pass für den Notfall http://www.taz.de/!37705/
  37. Sonja Ehret: Die Daseinsthemen - der Stoff, aus dem die Persönlichkeit ist Arkivigite je 2013-12-03 per la retarkivo Wayback Machine
  38. Sonja Ehret: Daseinsthemen und Daseinsthematische Begleitung bei Demenz. In: A. Kruse (Hrsg.): Lebensqualität bei Demenz? Zur Auseinandersetzung des Menschen mit Grenzsituationen. Akademische Verlagsgesellschaft, Heidelberg 2010.
  39. Sonja Ehret, Andreas Kruse: Die daseinsthematische Methode als Grundlage für die Stärkung der Beziehung zwischen dem demenzkranken Menschen und seinen Angehörigen. Arkivigite je 2013-12-03 per la retarkivo Wayback Machine (PDF; 2,5 MB) Institut für Gerontologie, Universität Heidelberg 2008.
  40. Diakonie Neuendettelsau
  41. Stella Braam: Ich habe Alzheimer. Wie die Krankheit sich anfühlt. Weinheim, Beltz, 2007 (Niederländisch 2005). 192 Seiten. ISBN 3-407-85763-2