Alzheimer-malsano

neŭrodegenera malsano
(Alidirektita el Malsano de Alzheimer)

Alzheimer-malsano (esperantigebla al AlchajmeroAlchejmero; vidu sube) estas neŭrodegenera malsano, nome difuza cerba atrofio, kutime manifestata kiel kogna kadukiĝo kaj malordo de konduto, okazanta kune kun demenco, normale dum la senileco.

memortabulo omaĝe al Alois Alzheimer, kiu troviĝas ĉe la muro de vilao de Alois Alzheimer - tiama direktoro de psikiatria kliniko ĉe la strato de Odo Bujwid n-ro 42 en nuna Vroclavo
La tombo de Alois Alzheimer

Ĝi estas la ĉefa kaŭzo de demenco ĉe la maljunuloj. Nune, ĝi trafas ĉirkaŭ 26 milionojn da homoj en la mondo (kaj eble kvaroblo en ĉirkaŭ 2050)[1].

Alchajmeron karakterizas grada perdo de la ĵusa memoro kaj de aliaj mensaj kapabloj, des pli grave ju pli da neŭronaj ĉeloj mortas kaj diversaj cerbaj zonoj atrofias. La malsano kutimas daŭri ĉ. 10 jarojn ekde la diagnozo,[2] post kiuj la detruiĝo de la cerbo atingas vivoneprajn zonojn, kio rezultigas morton. Kvankam tio povas varii en rekta proporcio kun la akreco de la malsano en la momento de la diagnozo. Oni ankoraŭ ne eltrovis plene la kaŭzojn de alchajmero, kvankam oni identigis kvar genojn kun rilato al alchajmeremo. Nuntempe ne ekzistas kuraco por ĉi tiu malsano.

La malsano de Alzheimer estas la formo plej ofta de frenezo, estas nekuracebla kaj finigebla, kaj aperas plej ofte en personoj pli aĝaj ol 65 jaroj.[3]​ Kvankam en raraj okazoj ankaŭ povas esti disvolvigita el la 40 jaroj. La simptomoj de la malsano kiel gnozologia afero difinita estis identigitaj de Emil Kraepelin,[4]​ dum la neŭropatologio karaktera estis observita por la unua fojo de Alois Alzheimer en 1906.[5][6][7]​ Tiele, la malkovro de la malsano estis verko de ambaŭ psikiatroj, kiuj laboris en la sama laboratorio. Tamen, pro la granda gravo kiun Kraepelin atribuis al la trovo de la neŭropatologia bazo de la malordoj psikiatriaj, oni decidis nomumi la malsanon Alzheimer honore al sia kompano.

Ĝenerale, la dekomenca simptomo estas la malkapablo akiri novajn memorojn, sed kutime ĝi estas konfuzata kun agado rilata kun la maljunuleco aŭ la streso.[8] Antaŭ la supozo de Alzheimer, la diagnozo fariĝas per pritaksado de kogna konduto, same kiel de neŭrobildoj, se ili estas disponeblaj.[9] Dum progresas la malsano, aperas mensa konfuzo, iriteblo kaj agresemo, ŝanĝoj de humoro, malordo de la lingvaĵo, perdo de la ĵusa memoro kaj antaŭdispono al izoleco dum malpliiĝo de la sentoj de la pacienco.[8][10] Laŭgrade oni perdas la biologiajn funkciojn, kio finfine portas la pacienton al la morto.[11] La prognozo por ĉiu individuo estas malfacile determinebla. La ĝenerala averaĝo estas de 7 jaroj,[12] malpli ol 3% de la pacientoj vivas malpli ol 14 jarojn post la diagnozo.[13]

La kaŭzo de la malsano de Alzheimer restas nekonata, kvankam la lastaj esploroj ŝajne indikas ke ĝi rilatas al procezoj de priona tipo.[14]​ La esploroj kutime asociigas la malsanon al la apero de senilaj platoj kaj neŭrofibraj fadenaroj.[15] La nuntempa traktado havigas moderajn simptomajn profitojn, sed ne estas traktado kiu klare prokrastu aŭ haltigu la progreson de la malsano.[16] Tamen, kelkaj kazoj de asociigo de demenco pro Alzheimer kun la celiakio montris la plibonigon pere de la plenumo de dieto sen gluteno.[17]

Por eviti Alzheimer, oni sugestis varian nombron de kondutaj modeloj, sed ne estas publikitaj pruvaroj kiuj elstarigu la profitojn de tiuj rekomendoj, inklude la mensan stimuladon kaj la ekvilibran dieton.[18] La rolo ludata de la zorganto de la paciento de Alzheimer estas ŝlosila,[19] sed la premo kaj la fizika postulo de tiuj zorgoj povas iĝi granda persona ŝarĝo.[20][21][22]

Pri la nomo redakti

La nomo de la malsano devenas de la germana medicinisto Alois Alzheimer, profesoro de Universitato en Breslau (nun Vroclavo), kiu priskribis la simptomojn. La esperantigo de la nomo ne estas stabila, kaj oni proponis diversajn variaĵojn. Vidu la diskutpaĝon.

En la Esperanta Retradio, oni uzas ambaŭ Alchajmero-n[23] kaj Alchejmero-n.[24][25] La nova PIV de 2020 daŭre ne mencias la malsanon, nek la formon „Alchejmero”[26] nek la formon „Alchejmero”.[27]

La uzanto de H-sistemo devas scii, ke oni ne elparolu tion kiel "Alĉajmero".

Epidemiologio redakti

La Alzheimer-malsano estas la plej ofta el la degeneraj demencoj. El ĉiuj demencoj ĝi kovras elcentaĵon de proksimume 60%. Ĝi trafas precipe maljunulojn, tamen malofte la malsano aperas en junaj plenkreskuloj. La plej juna paciento de Alzheimer-malsano mortis 33jara.[28]

Kvankam la ofteco iomete varias laŭ etno kaj sekso, oni povas diri, ke ĝenerale de la aĝo de 65 jaroj la prevalenco de Alzheimer-malsano duobliĝas pli-malpli ĉiujn 5 jarojn. Tio signifas, ke el la homoj en la aĝo inter 65-74 jaroj 2,5-6% suferas de Alzheimer-malsano, en la grupo de vivaĝo inter 75-84 jaroj estas 7,5-14%. En la aĝo de 85 jaroj aŭ pli jam ĉe 12,5-25% de la homoj detekteblas la malsano.[29]

En la jaro 2012 oni taksis, ke en la tuta mondo ekzistas proksimume 35,6 milionoj de Alzheimer-malsanuloj. Pro la pliaĝiĝo de la populacio la kvanto de malsanuloj kreskos en la estonteco, tiel ke WHO kalkulas, ke la kvanto de malsanuloj duobliĝos ĝis la jaro 2030 kaj triobliĝas ĝis la jaro 2050. Sekve estos proksimume 106 milionoj da Alzheimer-pacientoj en la jaro 2050.[30]

Simptomoj kaj gradoj redakti

Jam multaj jaroj antaŭ ol oni rimarkas simptomojn de Alzheimer-malsano en la konduto de la paciento, oni povus montri per laboratoriaj ekzamenoj la aperon de specifaj markiloj (beta-amiloido kaj taŭ-proteino) en la cerbospina likvo. Kaj proksimume ok jarojn antaŭ ol oni povas „klinike verŝajne“ diagnozi la malsanon laŭ la oficialaj kriterioj, rimarkeblas unuaj malpliboniĝoj en la neŭropsikologiaj testoj. Tiun periodon oni nomas la antaŭ-klinikan stadion; oni ankaŭ trovis la nomon „mild cognitive impairment“ (milda kogna damaĝo) por tiu etapo, kiu ofte estas transira periodo inter la normala aĝiĝo kaj la komenco de Alzheimer-malsano.

Milda Alzheimer-malsano redakti

Malpliboniĝo de lernado kaj memoro estas la simptomoj, kiuj unue kondukas al diagnozo. Tipe por la malsano estas la malsamgrada efiko sur diversaj kampoj de la memorkapablo: Unue aperas malfacilaĵoj lerni novajn aferojn; la epizoda memoro (scioj pri la propra biografio kaj antaŭaj jaroj de sia vivo) kaj la implicita memoro (la scio pri sinsekvo de ĉiutagaj procedoj kiel laĉi ŝuojn ktp.) en tiu frua stadio kutime bone funkcias, kvankam malfunkcio povas jam apereti.

Ankaŭ aliaj neŭropsikologiaj deficitoj kiel malatentemo, problemoj en planado aŭ perceptado povas jam akompani la memorperdon, sed ne estas la ĉefa simptomo kaj nur diskrete rimarkeblas.

En tiu stadio ofte la paciento kaj eĉ parencoj ankoraŭ ne rimarkas, ke temas pri malsano; deficitoj estas atribuitaj al la aĝo, al streĉo kaj aliaj vivcirkonstancoj[31]. Tipaj simptomoj en tiu stadio:

  • Forgesi epizodojn de forgesemo
  • Forgesi nomojn de amikoj, najbaroj aŭ aliaj konatoj
  • La ŝanĝiĝon eksteruloj rimarkas pli ol la paciento
  • La paciento sentas streĉon, se situacioj estas ne tiom konataj aŭ kutimaj

Mez-grada Alzheimer-malsano redakti

Kiam la malsano progresas, la deficitoj iĝas pli evidentaj. Ŝanĝiĝo de personeco kaj miskonduto iĝas gravaj defioj por la flegantoj. Ofte pacientoj akuzas aliajn personojn pri priŝtelado, kiam ili ne plu retrovas siajn aĵojn. Ankaŭ senbaza ĵaluzo, agresemo kaj ŝanĝiĝemo de emocioj aperas. La pacientoj nun bezonas helpon ĉe ĉiutagaj aferoj; kvankam ili povas ankoraŭ mem plenumi multajn farendaĵojn, ili bezonas la observadon, memorigadon aŭ instrukcion de aliaj. La malsano montras la tipajn simptomojn de kortika demenco:

  • Pli gravaj problemoj kun lernado de novaj informoj
  • Pacientoj ofte estas konfuzitaj
  • Problemo dormi (ŝanĝita tagnokta-ritmo kun nokta aktivemo)
  • Loka malorientiĝo: paciento ne scias, kie li estas aŭ kiel li povas reveni hejmen
  • Unuaj problemoj trovi la ĝustajn vortojn kaj konkrete nomi ĉiutagajn aĵojn

Severa Alzheimer-malsano redakti

Dum la fina stadio la paciento bezonas daŭran helpon[32].

Tipaj simptomoj en tiu stadio[33]:

  • Ripetado de sama konversacio
  • Problemoj kun parolo (stereotipa ripetiĝo de vortoj au frazoj,
  • Timo, paranojo
  • pliiĝantaj problemoj kun moviĝo (altiĝanta muskola tonuso, nenormala sintenado, stereotipaj au sensencaj movoj)

Fine pacientoj ne plu povas piediri, havas problemojn kun manĝado, la lingva kapablo estas limigita al facilaj kaj mallongaj frazoj, kelkfoje paciento eĉ ne plu povas paroli. Agresemo povas okazi, ĉar la pacientoj ofte ne plu komprenas la cirkonstancoj aŭ la celoj de siaj helpantoj aŭ flegistoj; ankaŭ apatio kaj elĉerpiĝo videblas.

Kaŭzoj redakti

 

Oni supozas, ke Alzheimer-malsano okazas kiam neormalaj kvantoj de amiloida beta (Aβ), eksterĉela akumulado kiel amiloidaj plakoj kaj taŭ proteinoj, aŭ enĉele kiel neŭrofibraj fadenaroj, formiĝas en la cerbo, tuŝante neŭronan funkciadon kaj konektivon, rezulte en iompostioma perdo de cerbofunkciado.[34][35] Tiu ŝanĝita kapablo por proteinklarigado estas aĝ-rilata, regulata de cerba ĥolesterolo,[36] kaj asocia kun aliaj neŭrodegeneraj malsanoj.[37][38]

La kaŭzo de plimulto de kazoj de Alzheimer-malsano estas ankoraŭ plej grandparte nekonata,[39] escepte ĉe 1–2% de kazoj en kiuj oni identigis determinitajn genetikajn diferencojn.[40] Kelkaj konkurencaj hipotezoj klopodas klarigi la subkuŝan kaŭzon; el kiuj la plej hegemonia hipotezo estas la hipotezo pri amiloida beta (Aβ).[39]

La plej antikva hipotezo, sur kiu baziĝis plimulto de drogterapioj, estas la ĥolinergia hipotezo, kiu proponas, ke Alzheimer-malsanon okazigas reduktita sintezo de neŭrotransmisiila acetilĥolino.[39] La perdo de ĥolinergiaj neŭronoj notita en la limba sistemo kaj cerba kortekso, estas ŝlosila trajto en la progreso de Alzheimer-malsano.[41] La amiloida hipotezo de 1991 postulis, ke eksterĉelaj stokejoj de amiloidaj beta (Aβ) estas la fundamenta kaŭzo de la malsano.[42][43] Subteno de tiu postulo venas el la loko de la geno por la amiloida antaŭ-proteino (amyloid precursor protein (APP)) en la kromosomo 21, kun la fakto ke la personoj kun la trisomio 21 (Down-sindromo) kiu havas kroman genkopion preskaŭ universale aperitan almenaŭ en la plej fruaj simptomoj de la Alzheimer-malsano je ĉirkaŭ 40 jaroj de aĝo.[44] Specifa izoformo de apolipoproteino (APOE4), estas grava genetika riskofaktoro de la Alzheimer-malsano.[45] Kvankam apolipoproteinoj helpas la aperon de beta amiloido, kelkaj izoformoj ne estas tre efektivaj en tiu tasko (kiel ĉe APOE4), konduke al troa pliigo de amiloido en la cerbo.[46]

Genetiko redakti

Malfrua apero redakti

Malfrua apero de la Alzheimer-malsano estas ĉirkaŭ 70% heredebla.[47][48] Genetikaj modeloj en 2020 antaŭavertis la Alzheimer-malsanon per 90% de akurateco.[49] Plimulto de kazoj de la Alzheimer-malsano ne estas familidevenaj, kaj tial ili estas termigitaj kiel sporada Alzheimer-malsano. Plimulto de kazoj de la sporada Alzheimer-malsano estas malfruaj, kaj disvolviĝas post la aĝo de 65 jaroj.[50]

La plej forta genetika riskofaktoro por sporada Alzheimer-malsano estas la apolipoproteino Eε4 (APOEε4).[51] APOEε4 estas unu el la kvar aleloj de la apolipoproteino E (APOE). APOE ludas gravan rolon en lipid-ligantaj proteinoj en lipoproteinaj partikloj kaj la alelo ε4 disrompas tiun funkcion.[52] Inter 40 kaj 80% de personoj kun la Alzheimer-malsano posedas almenaŭ unu alelon APOEε4.[53] La alelo APOEε4 pliigas la riskon de la malsano trifoje en heterozigotoj kaj ĉirkaŭ 15 fojojn en homozigotoj.[54] Kiel ĉe multaj aliaj homaj malsanoj, mediaj efektoj kaj genetikaj modifiloj rezultas en nekompleta penetreco. Por ekzemplo, Niĝeriaj Joruboj ne montras la rilaton inter dozo de APOEε4 kaj influo de malfrua aĝo por la Alzheimer-malsano vidita en aliaj homaj popoloj.[55][56]

Frua apero redakti

Nur 1–2% de Alzheimer-kazoj estas hereda pro memsomaj dominantaj efektoj, ĉar Alzheimer-malsano estas tre poligenia. Kiam la malsano estas okazigita per memsomaj dominantaj variantoj, ĝi estas konata kiel Fruaperinta Alzheimer-malsano, kiu estas multe pli rara kaj havas pli rapidan proporcion de progreso.[40] Malpli ol 5% de sporada Alzheimer-malsano havas pli fruan aperon,[40] kaj fruaperinta Alzheimer-malsano estas ĉirkaŭ 90% heredebla.[47][48] Tiu kazaro ĝenerale suferigas multajn personojn en unu aŭ pliajn generaciojn.[57]

Fruaperinta familia Alzheimer-malsano povas esti atribuata al mutacioj en unu el tri genoj: tiuj kodigitaj en amiloida antaŭ-proteino (amyloid precursor protein (APP)) kaj presenilinoj PSEN1 kaj PSEN2.[58] Plimulto de mutacioj en la APP kaj presenilingenoj pliigas la produktadon de malgranda proteino nomita amiloido beta (Aβ)42, kiu estas la ĉefa komponanto de amiloidaj plakoj.[59] Kelkaj el la mutacio simple ŝanĝas la proporcion inter Aβ42 kaj la aliaj ĉefaj formoj — ĉefe ĉe la Aβ40 — ne pliigante la nivelojn de Aβ42 en la cerbo.[60] Du aliaj genoj asociaj kun memsoma dominanta Alzheimer-malsano estas ABCA7 kaj SORL1.[61]

Aleloj en la geno TREM2 estis asociataj kun tri ĝis kvin fojojn pli alta risko disvolvi la Alzheimer-malsanon.[62]

Oni trovis, ke japana stirpo de familia Alzheimer-malsano estas asocia kun forviŝmutacion de kodono 693 de APP.[63] Tiu mutacio kaj ĝia asocio kun la Alzheimer-malsano estis por la unua fojo registrita en 2008,[64] kaj estas konata kiel la Osaka mutacio. Nur homozigotoj kun tiu mutacio havas pliigitan riskon disvolvi Alzheimer-malsanon. Tiu mutacio akcelas Aβ oligomerigon sed la proteinoj ne formas la amiloidajn fibretojn kiuj agregiĝas en amiloidaj plakoj, sugestante, ke estas la Aβ oligomerigo anstataŭ la fibretoj kiuj povas esti la kaŭzo de tiu malsano. Musoj havantaj tiun mutacion havas ĉiuj la kutimajn patologiojn de la Alzheimer-malsano.[65]

Hipotezoj redakti

Amiloid-beta kaj tau proteino redakti

 
En Alzheimer-malsano, ŝanĝoj en tau proteino kondukas al disintegrado de mikrotubetoj en cerbaj ĉeloj.

La tau hipotezo proponas, ke nenormalaĵoj de la tau proteino startigas la senkatenigon de la malsano.[43] Laŭ tiu modelo, hiperfosforiligita tau ekpariĝas kun aliaj fadenoj de tau kiel parigitaj helikoformaj fadenetoj. Finfine, ili formas neŭrofibretajn fadenarojn ene de nervoĉeloj.[66] Kiam tio okazas, la mikrotubetoj disintegriĝas, detruante la strukturon de la ĉela citoskeleton kii kolapsigas la transportan sistemon de la neŭronoj.[67]

Nombraj studoj konektas la misreduktitajn amiloid-beta kaj tau proteinojn asocie kun la patologio de la Alzheimer-malsano, ĉar ili okazigas oksidigan streson kiu kondukas al kronika inflamado.[68] Subtenuta inflamado (neŭroinflamado) estas trajto ankaŭ de aliaj neŭrodegeneraj malsanoj kiel Parkinsona malsano, kaj ALS.[69] Ankaŭ infekton ĉe spiroketoj oni ligis al demenco.[39] Damaĝoj nature okazantaj en DNA akumuliĝas en cerboj kun Alzheimer-malsano; oksigenreakciaj specioj povus esti la ĉefa fonto de tiu damaĝo al DNA.[70]

Dormo redakti

Misdormon oni konsideras ebla riskofaktoro por inflamado en Alzheimer-malsano. Dormoproblemojn oni rigardis kiel konsekvenco de la Alzheimer-malsano sed ĵusaj studoj sugestas, ke male ili povus esti anstataŭe kaŭza faktoro. Oni supozas, ke dormoproblemoj estas ligitaj al konstanta inflamado.[71]

Metala tokseco, fumado, neŭroinflamado kaj aerpoluado redakti

La ĉela homeostazo de biometaloj kiel jona kupro, fero, kaj zinko ludas gravan rolon en la Alzheimer-malsano, kvankam restas neklara ĉu tio estas produktita de aŭ male okazigas la ŝanĝojn en proteinoj.[39][72] Fumado estas grava riskofaktoro de Alzheimer-malsano.[73] Sistemaj inflammarkiloj de la denaska imunsistemo estas riskofaktoroj por Malfrua apero de Alzheimer-malsano.[74] Ekspono la aerpoluado povas esti kontribuanta faktoro al la disvolviĝo de la Alzheimer-malsano.[39]

Aliaj hipotezoj redakti

Retrogenezo estas medicina hipotezo ke ĝuste kiam la feto trairas procezon de neŭrodisvolviĝo dekomence per neŭrotubigo kaj fine per mjelinigo, la cerboj de personoj kun Alzheimer-malsano trairas reversan neŭrodegeneradon starte per demjelinigo kaj morto de aksonoj (blanka materialo) kaj fine per la morto de griza materialo.[75] Krome la hipotezo estas, ke same kiel infanoj trairas stadiojn de kogna disvolvigo, personoj kun Alzheimer-malsano trairas la reversan procezon de progresiva kogna malpliiĝo.[76]

La asociigo kun celiakio ne estas klara, kaj studo de 2019 ne trovis pliigon en ĝenerala demenco en la personoj kun celiakio, kvankam revizio de 2018 trovis asocion kin ĝeneralaj tipoj de demenco inter kiuj Alzheimer-malsano.[77][78]

Laŭ unu teorio, misfunkcio de oligodendrocitoj kaj ilia asocia mjelino laŭlonge de la aĝo kontribuas al aksondamaĝo, kiu siavice generas amiloidan produktadon kaj tau hiper-fosforiligon.[79][80]

Studoj montris eblan ligilon inter infekcio kun kelkaj virusoj kaj dosvolviĝo de Alzheimer-malsano poste en la vivo.[81] Notinde, grandskala studado farita ĉe 6 245 282 pacientoj montris pliiĝantan riskon de disvolvigado de Alzheimer-malsano sekve de infekto pro KOVIM-19 en kogne normalaj individualoj de pli ol 65 jaroj.[82]

Prognozo redakti

Ankoraŭ ne ekzistas kuracilo por komplete haltigi la malsanon; pro tio la malsano ĉiam finiĝas fatale[33]. Tamen ĝi havas subformojn kaj progresas en malsama rapideco ĉe diversaj homoj, tiel ke preciza prognozo malfacilas. Post diagnozado paciento averaĝe vivas ankoraŭ inter 7 kaj 10 jaroj; sed oni konas pacientojn, kiuj vivis ankoraŭ ĝis 20 jarojn post diagnozado, kaj aliajn, kiuj mortis jam malmultajn jarojn poste. Kaŭzo de morto ĉiam estas kroma malsano kiel pneŭmonio aŭ infekticiita dekubito ekestanta pro la malmoviĝebleco en la fina stadio.

Famuloj, kiuj ricevis Alzheimer-malsanon redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Global prevalence of dementia: a Delphi consensus study (Tutmonda prevalenco de demenco: konsentostudo "Delphi"). Cleusa P Ferri, Martin Prince, Carol Brayne kaj aliaj. Ĵurnalo The Lancet, volumo 366, eldono 9503, 17-a de decembro 2005 ĝis 6-a de januaro 2006, paĝoj 2112-2117 COI:10.1016/S0140-6736(05)67889-0 artikolo Amalgam vermehrt Alzheimer in Indien und China (Amalgamo pliigas Alzheimer-malsanon en Barato kaj Ĉinio) pri la studo en formato PDF kadre de la retejo toxcenter.de (germane)
  2. Oni informis ke, averaĝe, Alchejmero havas survivon post la diagnozo inter:
    • 10 jaroj: MUNOZ CHACON, Yalile. Demencia, el reto del presente siglo ("Demenco, la defio de ĉi tiu jarcento"). Acta méd. costarric. [rete]. jun. 2003, vol. 45, no.2 [konsultita la 2-an de januaro 2010], p.42-42. ISSN 0001-6002.
    • 8-10 jaroj: La enfermedad de Alzheimer en el año 2000 ("Alzheimer-malsano en 2000"). Rev Panam Salud Publica [rete]. 2001, vol. 10, n.4 [konsultita la 3-an de januaro 2010], paĝoj 268-276. ISSN 1020-4989. doi: 10.1590/S1020-49892001001000012.
    • 7-9 jaroj: DONOSO S, Archibaldo y BEHRENS P, María Isabel. Variabilidad y variantes de la enfermedad de Alzheimer ("Variebleco kaj variaĵoj de Alzheimer-malsano"). Rev. méd. Chile [rete]. 2005, vol.133, n.4 [Konsultita la 2an de januaro 2010], paĝoj 477-482. ISSN 0034-9887. doi: 10.4067/S0034-98872005000400013.
    • 7-8 jaroj: DONOSO S, Archibaldo. La enfermedad de Alzheimer. Rev. chil. neuro-psiquiatr. v. 41 supl. 2 Santiago de Ĉilio nov. 2003. Lasta aliro 2a de januaro 2010. ISSN 0717-9227. doi: 10.4067/S0717-92272003041200003.
  3. Brookmeyer R., Gray S., Kawas C. (septembro 1998). «Projections of Alzheimer's disease in the United States and the public health impact of delaying disease onset» ("Projekcioj de Alzheimer-malsano en Usono kaj la efiko al publika sano en prokrasto de malsaniĝo"), en American Journal of Public Health ("Usona ĵurnalo de publika sano") 88 (9): 1337-42. PMC 1509089. PMID 9736873. doi:10.2105/AJPH.88.9.1337. [1] Alirita la 21an de Marto 2018.
  4. Emil Kraepelin (d). Psychiatrie: Ein Lehrbuch für Studierende und Ärzte ("Psikiatrio: lernolibro por studentoj kaj kuracistoj"). II. Band / dua volumo (eldonejo Barth, Leipzig, 1910)
  5. A. Alzheimer. Allgemeine Zeitschrift für Psychiatrie 64,146 (1907)
  6. A. Alzheimer. Zeitschrift für die gesamte Neurologie und Psychiatrie 4, 356 (1911)
  7. Berchtold NC, Cotman CW (1998). «Evolution in the conceptualization of dementia and Alzheimer's disease: Greco-Roman period to the 1960s» ("Evolucio en la konceptigo de demenco kaj Alzheimer-malsano: de la greko-romia periodo ĝis la 1960-aj jaroj), en la ĵurnalo Neurobiological Aging ("Neŭrobiologia maljuniĝo") 19 (3): 173-89. PMID 9661992. doi:10.1016/S0197-4580(98)00052-9.
  8. 8,0 8,1 Waldemar G, Dubois B, Emre M kaj aliaj (januaro 2007). «Recommendations for the diagnosis and management of Alzheimer's disease and other disorders associated with dementia: EFNS guideline» ("Rekomendoj por la diagnozo kaj administrado de Alzheimer-malsano kaj aliaj malordoj asociitaj kun demenco: EFNS-gvidlinio"), en European Journal of Neurology (Eŭropa ĵurnalo de neŭrologio) 14 (1): e1-26. PMID 17222085. doi:10.1111/j.1468-1331.2006.01605.x.
  9. «Alzheimer's diagnosis of AD». Alzheimer's Research Trust, arkivita el la originalo la 22-an de oktobro 2007, [2] konsultita la 21-an de marto 2018.
  10. Tabert MH, Liu X, Doty RL kaj aliaj (2005). «A 10-item smell identification scale related to risk for Alzheimer's disease». Ann. Neurol. 58 (1): 155-160. PMID 15984022. doi:10.1002/ana.20533.
  11. «Understanding stages and symptoms of Alzheimer's disease». National Institute on Aging. 26a de oktobro 2007. Arkvita el la originalo en la 16a de majo 2008. [3] Konsultita la 21an de marto 2018.
  12. Mölsä PK, Marttila RJ, Rinne UK (aŭgusto 1986). «Survival and cause of death in Alzheimer's disease and multi-infarct dementia». Acta Neurol Scand 74 (2): 103-7. PMID 3776457. doi:10.1111/j.1600-0404.1986.tb04634.x.
  13. Mölsä PK, Marttila RJ, Rinne UK (marzo de 1995). «Long-term survival and predictors of mortality in Alzheimer's disease and multi-infarct dementia». ActaNeurol Scand 91 (3): 159-64. PMID 7793228.
  14. Prion, Prion protein and Alzheimer disease. [4] Konsultita la 21an de marto 2018.
  15. Tiraboschi P, Hansen LA, Thal LJ, Corey-Bloom J (junio de 2004). «The importance of neuritic plaques and tangles to the development and evolution of AD». Neurology 62 (11): 1984-9. PMID 15184601.
  16. «Alzheimer's Disease Clinical Trials». US National Institutes of Health. [5] Konsultita la 21an de marto 2018.
  17. Makhlouf S, Messelmani M, Zaouali J, Mrissa R (15a de decembro 2017). «Cognitive impairment in celiac disease and non-celiac gluten sensitivity: review of literature on the main cognitive impairments, the imaging and the effect of gluten free diet». Acta Neurol Belg (Revisión). PMID 29247390. doi:10.1007/s13760-017-0870-z.
  18. «Can Alzheimer's disease be prevented» (pdf). National Institute on Aging. 29a de aŭgusto 2006. Arkivita el la originalo en la 27a de februaro 2008. [6] Konsultita la 21an de marto 2018.
  19. «The MetLife study of Alzheimer's disease: The caregiving experience» (PDF). MetLife Mature Market Institute. aŭgusto 2006. Arkivita el la originalo en la 25a de junio 2001. [7] Konsultita la 21an de marto 2018.
  20. Thompson CA, Spilsbury K, Hall J, Birks Y, Barnes C, Adamson J (2007). «Systematic review of information and support interventions for caregivers of people with dementia». BMC Geriatr 7: 18. PMC 1951962. PMID 17662119. doi:10.1186/1471-2318-7-18. [8] Konsultita la 21an de marto 2018.
  21. Schneider J, Murray J, Banerjee S, Mann A (agosto de 1999). «EUROCARE: a cross-national study of co-resident spouse carers for people with Alzheimer's disease: I—Factors associated with carer burden». International Journal of Geriatric Psychiatry 14 (8): 651-661. PMID 10489656. doi:10.1002/(SICI)1099-1166(199908)14:8<651::AID-GPS992>3.0.CO;2-B.
  22. Murray J, Schneider J, Banerjee S, Mann A (agosto de 1999). «EUROCARE: a cross-national study of co-resident spouse carers for people with Alzheimer's disease: II—A qualitative analysis of the experience of caregiving». International Journal of Geriatric Psychiatry 14 (8): 662-667. PMID 10489657. doi:10.1002/(SICI)1099-1166(199908)14:8<662::AID-GPS993>3.0.CO;2-4.
  23. Ĉu 'rusto en la kapo' vekas Alchajmeron?
  24. Komputiloj malhelpas lernadon
  25. Aktiva vivostilo tenas la cerbon freŝa
  26. neniu trafo por formo „Alchajmero” en PIV, eldono de 2020, reta versio
  27. same neniu trafo por formo „Alchejmero” en PIV, eldono de 2020, reta versio
  28. Skript der Sendung Quarks & Co zum Thema Alzheimer (Memento vom 21. September 2008 im Internet Archive) (PDF; 612 kB)
  29. http://www.who.int/medicines/areas/priority_medicines/BP6_11Alzheimer.pdf p.11, elŝutita la 20an de februaro 2018
  30. http://www.who.int/medicines/areas/priority_medicines/BP6_11Alzheimer.pdf p.11, elŝutita la 20an de februaro 2018
  31. Waldemar G., Dubois, B. Emre M., Georges J., McKeith I.G., Rossor M., Scheltens P., Tariska P., Winblad B. (2007) "Recommendations for the diagnosis and management of Alzeheimer's disease and other disorders associatted with dementia: EFNS Guideline". European Journal of Neurology (14)1: e1-26. doi:10.1111/j.1468-1331.2006.01605.x. PMID 17222085
  32. Förstl, H. Kurz. A. (1999) "Clinical features of Alzheimer's disease". European Archives of Psychiatry and Clinical Neuroscience. 249 (6): 288-290. doi: 10.1007/s004060050101. PMID 10653284
  33. 33,0 33,1 Poeck, K.& Hacke, W. (2006) Ĉapitro 25 "Demencoj". Neurologie. Springer-Medizin-Verlag, Heidelberg, ISBN 9783540299974
  34. Alzheimer's disease – Causes (24 April 2023). Arkivita el la originalo je 29a de Septembro 2020. Alirita 10a de Julio 2023.
  35. (2020) “Familial Alzheimer's disease mutations at position 22 of the amyloid β-peptide sequence differentially affect synaptic loss, tau phosphorylation and neuronal cell death in an ex vivo system”, PLOS ONE 15 (9), p. e0239584. doi:10.1371/journal.pone.0239584. 
  36. (August 2021) “Regulation of beta-amyloid production in neurons by astrocyte-derived cholesterol”, Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America 118 (33), p. e2102191118. doi:10.1073/pnas.2102191118. 
  37. (December 2014) “The role of protein clearance mechanisms in organismal ageing and age-related diseases”, Nature Communications 5, p. 5659. doi:10.1038/ncomms6659. 
  38. (2002) Apoptosis. Oxford, OX: Oxford University Press. ISBN 0199638497.
  39. 39,0 39,1 39,2 39,3 39,4 39,5 (December 2020) “Comprehensive Review on Alzheimer's Disease: Causes and Treatment”, Molecules 25 (24), p. 5789. doi:10.3390/molecules25245789. 
  40. 40,0 40,1 40,2 (October 2019) “Alzheimer Disease: An Update on Pathobiology and Treatment Strategies”, Cell 179 (2), p. 312–339. doi:10.1016/j.cell.2019.09.001. 
  41. Petersen RC, Lopez O, Armstrong MJ, Getchius TS, Ganguli M, Gloss D, et al. (Januaro 2018). "Practice guideline update summary: Mild cognitive impairment: Report of the Guideline Development, Dissemination, and Implementation Subcommittee of the American Academy of Neurology". Neurology. 90 (3): 126–135. doi:10.1212/WNL.0000000000004826. PMC 5772157. PMID 29282327.
  42. (Oktobro 1991) “Amyloid deposition as the central event in the aetiology of Alzheimer's disease”, Trends in Pharmacological Sciences 12 (10), p. 383–388. doi:10.1016/0165-6147(91)90609-V. 
  43. 43,0 43,1 (Januaro 2002) “Alzheimer's disease-do tauists and baptists finally shake hands?”, Trends in Neurosciences 25 (1), p. 22–26. doi:10.1016/S0166-2236(00)02031-2. 
  44. Lott IT, Head E (Marto 2019). "Dementia in Down syndrome: unique insights for Alzheimer disease research". Nat Rev Neurol. 15 (3): 135–147. doi:10.1038/s41582-018-0132-6. PMC 8061428. PMID 30733618.
  45. Simon RP, Greenberg DA, Aminoff MJ (2018). Clinical neurology (deka eld.). [New York]: McGraw Hill. p. 111. ISBN 978-1-259-86173-4. OCLC 1012400314.
  46. (November 1995) “Apolipoprotein E, dementia, and cortical deposition of beta-amyloid protein”, The New England Journal of Medicine 333 (19), p. 1242–1247. doi:10.1056/NEJM199511093331902. 
  47. 47,0 47,1 (Aprilo 2023) “The complex genetic architecture of Alzheimer's disease: novel insights and future directions”, eBioMedicine 90, p. 104511. doi:10.1016/j.ebiom.2023.104511. 
  48. 48,0 48,1 (Aprilo 2021) “Alzheimer's disease”, Lancet 397 (10284), p. 1577–1590. doi:10.1016/S0140-6736(20)32205-4. 
  49. (Marto 2020) “The multiplex model of the genetics of Alzheimer's disease”, Nat Neurosci 23 (3), p. 311–322. doi:10.1038/s41593-020-0599-5. 
  50. (Januaro 2013) “Genetics of familial and sporadic Alzheimer's disease”, Front Biosci (Elite Ed) 5 (1), p. 167–177. doi:10.2741/e605. 
  51. "Study reveals how APOE4 gene may increase risk for dementia". National Institute on Aging. 16a de Marto 2021. Arkivita el la originalo la 17an de Marto 2021. Alirita la 17an de Marto 2021.
  52. (October 2020) “Microglia in Alzheimer's Disease in the Context of Tau Pathology”, Biomolecules 10 (10), p. 1439. doi:10.3390/biom10101439. 
  53. (April 2006) “Apolipoprotein E4: a causative factor and therapeutic target in neuropathology, including Alzheimer's disease”, Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America 103 (15), p. 5644–5651. doi:10.1073/pnas.0600549103. 
  54. (Julio 2006) “Alzheimer's disease”, Lancet 368 (9533), p. 387–403. doi:10.1016/S0140-6736(06)69113-7. 
  55. (Januaro 2006) “Cholesterol, APOE genotype, and Alzheimer disease: an epidemiologic study of Nigerian Yoruba”, Neurology 66 (2), p. 223–227. doi:10.1212/01.wnl.0000194507.39504.17. 
  56. (Januaro 2006) “APOE epsilon4 is not associated with Alzheimer's disease in elderly Nigerians”, Annals of Neurology 59 (1), p. 182–185. doi:10.1002/ana.20694. 
  57. (2013) “Genetics of familial and sporadic Alzheimer s disease”, Frontiers in Bioscience E5 (1), p. 167–177. doi:10.2741/E605. 
  58. Atri A (Marto 2019). "The Alzheimer's Disease Clinical Spectrum: Diagnosis and Management". The Medical Clinics of North America (Review). 103 (2): 263–293. doi:10.1016/j.mcna.2018.10.009. PMID 30704681. S2CID 73432842.
  59. (Junio 1999) “Translating cell biology into therapeutic advances in Alzheimer's disease”, Nature 399 (6738 Suppl), p. A23–A31. doi:10.1038/19866. 
  60. (Novembro 1996) “Familial Alzheimer's disease-linked presenilin 1 variants elevate Abeta1-42/1-40 ratio in vitro and in vivo”, Neuron 17 (5), p. 1005–1013. doi:10.1016/S0896-6273(00)80230-5. 
  61. (Decembro 2018) “Genetics of Alzheimer's Disease”, Dementia and Neurocognitive Disorders 17 (4), p. 131–136. doi:10.12779/dnd.2018.17.4.131. 
  62. (Aŭgusto 2018) “The role of TREM2 in Alzheimer's disease and other neurodegenerative disorders”, Lancet Neurol 17 (8), p. 721–730. doi:10.1016/S1474-4422(18)30232-1. Alirita 21a de Februaro 2022.. 
  63. (Julio 2010) “[Involvement of beta-amyloid in the etiology of Alzheimer's disease]”, Brain and Nerve = Shinkei Kenkyu No Shinpo 62 (7), p. 691–699. 
  64. (March 2008) “A new amyloid beta variant favoring oligomerization in Alzheimer's-type dementia”, Annals of Neurology 63 (3), p. 377–387. doi:10.1002/ana.21321. 
  65. (February 2020) “APP Osaka Mutation in Familial Alzheimer's Disease-Its Discovery, Phenotypes, and Mechanism of Recessive Inheritance”, International Journal of Molecular Sciences 21 (4), p. 1413. doi:10.3390/ijms21041413. 
  66. (July 1991) “Tau proteins and neurofibrillary degeneration”, Brain Pathology 1 (4), p. 279–286. doi:10.1111/j.1750-3639.1991.tb00671.x. 
  67. (January 2005) “Tau pathology in Alzheimer disease and other tauopathies”, Biochimica et Biophysica Acta (BBA) - Molecular Basis of Disease 1739 (2–3), p. 198–210. doi:10.1016/j.bbadis.2004.09.008. 
  68. (Junio 2020) “Alzheimer's Disease, Inflammation, and the Role of Antioxidants”, Journal of Alzheimer's Disease Reports 4 (1), p. 175–183. doi:10.3233/ADR-200171. 
  69. (2018) “Inflammation as a central mechanism in Alzheimer's disease”, Alzheimer's & Dementia 4, p. 575–590. doi:10.1016/j.trci.2018.06.014. 
  70. (February 2020) “Contributions of DNA Damage to Alzheimer's Disease”, Int J Mol Sci 21 (5), p. 1666. doi:10.3390/ijms21051666. 
  71. (March 2019) “Implications of sleep disturbance and inflammation for Alzheimer's disease dementia”, The Lancet. Neurology 18 (3), p. 296–306. doi:10.1016/S1474-4422(18)30450-2. 
  72. (Aprilo 2019) “Metal Toxicity Links to Alzheimer's Disease and Neuroinflammation”, J Mol Biol 431 (9), p. 1843–1868. doi:10.1016/j.jmb.2019.01.018. 
  73. (Majo 2021) “Alzheimer disease”, Nature Reviews Disease Primers 7 (1), p. 33. doi:10.1038/s41572-021-00269-y. 
  74. (2010) “Neuroinflammation – an early event in both the history and pathogenesis of Alzheimer's disease”, Neuro-Degenerative Diseases 7 (1–3), p. 38–41. doi:10.1159/000283480. 
  75. (2015) “Integrating retrogenesis theory to Alzheimer's disease pathology: insight from DTI-TBSS investigation of the white matter microstructural integrity”, BioMed Research International 2015, p. 291658. doi:10.1155/2015/291658. 
  76. (1999) “Retrogenesis: clinical, physiologic, and pathologic mechanisms in brain aging, Alzheimer's and other dementing processes”, European Archives of Psychiatry and Clinical Neuroscience 249 (3), p. 28–36. doi:10.1007/pl00014170. 
  77. (Februaro 2019) “Treatment of Neurological Manifestations of Gluten Sensitivity and Coeliac Disease”, Current Treatment Options in Neurology 21 (3), p. 10. doi:10.1007/s11940-019-0552-7. 
  78. (March 2018) “Cognitive impairment in celiac disease and non-celiac gluten sensitivity: review of literature on the main cognitive impairments, the imaging and the effect of gluten free diet”, Acta Neurologica Belgica 118 (1), p. 21–27. doi:10.1007/s13760-017-0870-z. 
  79. (Aŭgusto 2011) “Alzheimer's disease as homeostatic responses to age-related myelin breakdown”, Neurobiology of Aging 32 (8), p. 1341–1371. doi:10.1016/j.neurobiolaging.2009.08.007. 
  80. (2016) “Oligodendrocytes and Alzheimer's disease”, The International Journal of Neuroscience 126 (2), p. 97–104. doi:10.3109/00207454.2015.1025778. 
  81. (2013-05-31) “Viruses and neurodegeneration”, Virology Journal 10 (1), p. 172. doi:10.1186/1743-422X-10-172. 
  82. (2023-09-01) “Cognitive Aspects of COVID-19”, Current Neurology and Neuroscience Reports (en) 23 (9), p. 531–538. doi:10.1007/s11910-023-01286-y. 

Eksteraj ligiloj redakti