Celiakio estas la nomo de malsano konsistanta en netoleremo de gluteno ĉe ies maldika intesto.

Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10)
K90.0 celiakio
vdr

Entenas glutenon (kaj do la netoleratan proteinon gliadino) la sekvaj cerealoj: aveno, hordeo, sekalo kaj tritiko. Male, maizo kaj rizo estas senglutenaj kaj do sendanĝeraj por celiakiuloj.

Celiakiuloj devas sekvi senglutenan dieton kaj do aĉeti ĉiutagajn nutraĵojn kiel farunon, panon, paston, kukojn ktp en specialaj vendejoj.