Sekalo (1) (Secale) estas genro en la familio de poacoj (Poaceae). Ekzistas nur ĉirkaŭ 6 specioj, kiuj kreskas en Mediteraneo kaj Afriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sekalo

Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Subdomanio: verda lineo Archaeplastida
Regno: Plantoj Plantae
Subregno: Tracheobionta
Filumo: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonoj Liliopsida
Subklaso: Commelinidae
Ordo: Poaloj Poales
Familio: Poacoj Poaceae
Subfamilio: Pooideae
Tribo: Tritikeoj Triticeae
Genro: Secale
L., 1753
specioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Sekalo en la ĉiutaga parolo (2) (Secale cereale, kiel specio sekalo (1)) estas la plej disvastiĝinta grenspecio. Ĝi ne estas klasika genro de la antikva epoko. Oni supozas ties originon en Anatolio (Malgranda Azio) antaŭ 2000–3000 jaroj kiel trudherbo de tritikkampoj. Unuafoje menciis ĝin Plinio.

Ĝi estas membro de la tritika tribo (Triticeae) kaj estas tre proksime rilata al la hordeo (Hordeum) kaj al la tritiko (Triticum). La greno el sekalo estas uzata por produkti farunon, sekalan panon, sekalan bieron, kukopanon, kelkajn viskiojn, kelkajn vodkojn, kaj animalan furaĝon. Ĝi povas ankaŭ esti manĝata tute, ĉu boligita kiel sekalberoj, aŭ grenigitaj, simile al avenflokoj.

Specioj redakti

  • Secale africanum Stapf – Kablando en Sudafriko
  • Secale anatolicum Boiss. – Grekio, Bulgario, Turkio, Kaŭkazo, Irako, Irano
  • Secale cereale L. – Turkio; amplekse kultivata kaj naturigita en multaj lokoj
  • Secale ciliatiglume (Boiss.) Grossh. – Turkio, Irako, Irano
  • Secale iranicum Kobyl. – Irano
  • Secale montanum Guss. – el Hispanio + Maroko ĝis Pakistano
  • Secale segetale (Zhuk.) Roshev. – Centra Azio, Kaŝmiro, Pakistano, Afganio, Irano, Irako, Kaŭkazo
  • Secale sylvestre Host – Balkanio, Hungario, Ukrainio, Eŭropa Rusio, Kaŭkazo, Centra Azio
  • Secale vavilovii Grossh. – Turkio, Kaŭkazo, Irako, Irano

Priskribo redakti

 
spiketo1-glumo, 2-ekstera paleo, 3-aristo, 4-interna paleo, 6-Stameno
 
Secale cereale - MHNT

Ĝi estas unujara (travintruma) graminaco kun dufloraj spiketoj, ĉirkaŭitaj de du akre pintaj glumoj. Laŭ la regulo THAS klarigita en artikolo cerealo, sekalo dum herba stadio rekoneblas per havi nek ligulon, nek oreletojn flanke de la foliobazo. Ĝi estas fremde polenita. Se dum polenado la vetero estas malkonvena, fekundiĝo okazas nekompleta. Nefekonditaj floroj povas esti facile parazitataj de ergoto.

Sekalo bone toleras monokulturon, malkonvenajn agrojn, ĉefe tiujn kun alta pH, kaj malvarmetan klimaton.

Sekalo pli bone alkutimiĝis al malvarmeta kaj seka klimato ol tritiko. La moderna krucigo de tritiko kaj sekalo, nome la tritikalo unuigas la bonajn ecojn de ambaŭ specioj.

Historio redakti

 
Sekalaj granoj.

Sekalo estas unu el nombraj specioj kiuj kreskis nature en centra kaj orienta Turkio, kaj en apudaj areoj. Elnaturigo de sekalo okazis en malgrandaj kvantoj en nombraj lokoj de Neolitiko en (Malgranda Azio) Turkio, kiel ĉe PPNB Can Hasan III, sed aliloke malesta el la arkeologiaj registroj ĝis la Bronzepoko de centra Eŭropo, antaŭ ĉ. 1800–1500 a.K.[1] Eble sekalo veturis okcidenten el (Malgranda Azio) Turkio kiel neatentata aldonaĵo de tritiko (eble kiel rezulto de Vavilovia kamuflimito), kaj estis nur poste kultivata je si mem. Kvankam arkeologia pruvaro de tiu greno troviĝis en romiaj etosoj laŭlonge de la riveroj Rejno, Danubo, kaj en la Brita Insularo, Plinio la Maljuna malaprezis sekalon, verkinte ke ĝi "estas tre malriĉa manĝo kaj utilas nur por eviti malsategon"[2] kaj spelto miksiĝas kun ĝi "por malpliigi ties amaran guston, kaj eĉ tiam ĝi estas plej malagrabla al la stomako".[3]

Ekde la Mezepoko oni kultivis sekalon amplekse en Centra kaj Orienta Eŭropo. Ĝi utilas kiel ĉefa pano-cerealo en plej areoj oriente de la limo inter Francio kaj Germanio kaj norde de Hungario. En Suda Eŭropo, ĝi estis kultivata en marĝenaj teroj.

Postuloj pri multe pli frua kultivado de sekalo, ĉe la loko de Epipaleolitiko nome Tell Abu Hurejra en la valo de Eŭfrato ĉe norda Sirio restas polemikaj. Kritikoj indikas nefidindecon de la datoj laŭ Karbono-14, kaj la identigoj baziĝis sole sur greno, pli ol sur glumo.

Produktado redakti

 
Mapo de Eksporto de Sekalo (2012) el Harvard Atlas of Economic Complexity
Plejaj Produktantoj de Sekalo — 2005
(milionoj da tunoj)
  Rusio 3.6
  Pollando 3.4
  Germanio 2.8
  Belorusio 1.2
  Ukrainio 1.1
  Ĉinio 0.6
  Kanado 0.4
  Turkio 0.3
  Usono 0.2
  Aŭstrio 0.2
Monda totalo 13.3
kvanto de EU 2008 inkludas Pollandon, Germanion
kaj Aŭstrion.
Fondo: FAO [4]

Sekalo estas precipe eŭropa cerealo kultivata ĉefe en Orienta, Centra kaj Norda Eŭropo. Ĉirkaŭ 75% de produktado kreskas en zono etenda el norda Germanio tra Pollando, Belorusio, Latvio, Litovio kaj Ukrainio al centra kaj norda Rusio. Sekalo estas kultivata ankaŭ en Nordameriko (Kanado kaj Usono), en Sudameriko (Argentino, Brazilo), en Turkio, en Kazaĥio kaj en norda Ĉinio.

La niveloj de produktado de sekalo falis en plej el la produktaj landoj, ĉe 2005. Ekzemple, produktado de sekalo en Rusio falis el 13.9 milionoj da tunoj (Mt) en 1992 al 3.4 Mt en 2005. Korespondaj kvantoj ĉe aliaj landoj estas la jenaj: Pollando – falante el 5.9 Mt en 1992 al 3.4 Mt en 2005; Germanio – 3.3 Mt al 2.8 Mt; Belarusio – 3.1 Mt al 1.2 Mt; Ĉinio – 1.7 Mt al 0.6 Mt; Kazaĥio – 0.6 Mt al 0.02 Mt.[4] Plej sekalo estas konsumita surloke aŭ eksportita nur al najbaraj landoj, pli ol enŝipigita tutmonden.

Uzado redakti

Sekalo estas kultivita precipe en Mez- kaj Orienta Eŭropo kiel panogreno. La bak-proprecoj de sekalo subas tiujn de tritiko pro la malgranda gluten-enteno.

Ĝi estas ofte uzata por produkto de miks-pano, aŭ de brunaj panoj ege ŝatataj en kelkaj landoj, ekzemple en Germanio, ankaŭ bazo por elfaro de mielkuko. Sekalpano estas tipo de pano farita el la faruno de sekalo, kiu post bakado montras pli malhelan paninternon ol la tritikpano. En la aktualo ĝi estas kutime komercita kun mikso de aliaj farunoj cele al plibonigo de ties gustoproprecoj.

Pro la kompareble alta lisin-enhavo, sekalo iĝas grava ero de la ekvilibra nutrado.

Sekalo uzatas en la alkoholproduktado. Ekzemple la bonaj vodko-tipoj produktiĝas el sekalo. Uzatas ankaŭ kiel furaĝo.

Parazitaj fungoj redakti

 
Sekalo kun ergoto

Ekzemple Rhynchosporium secalis, Claviceps purpurea, Puccinia recondita, Puccinia graminis f.sp. secalis kaj Fusarium sp parazitas sekalon.


Komponantoj redakti

Komponantoj
akvo 10,95 %
proteino 14,76 %
graso 2,5 %
karbonhidrato 69,76 %
balasto 14,6 %
mineraloj 2 %

Indikoj je 100 g

brulvaloro 1400 kJ
*Mineraloj
kalcio 33 mg
fero 2,67 mg
magnezio 121 mg
fosforo 374 mg
kalio 264 mg
natrio 6 mg
zinko 3,73 mg
kupro 0,450 mg
mangano 2,680 mg
seleno 0,035 mg
Vitaminoj
tiamino 0,316 mg
riboflavino 0,251 mg
niacino 4,270 mg
pantotenacido 1,456 mg
Vitamino B6 0,294 mg
Folacido 0,060 mg
Vitamino E 1,870 mg
Alfa-Tokoferolo 1,280 mg
Aminoacidoj
Triptofano 154 mg
Treonino 532 mg
Izoleŭcino 549 mg
Leŭcino 980 mg
Lisino 605 mg
Metionino 248 mg
Cistino 329 mg
Fenilalanino 674 mg
Tirosino 339 mg
Aminoacidoj
Valino 747 mg
Arginino 813 mg
Histidino 367 mg
Alanino 711 mg
Aspartino 1177 mg
Glutamino 3661 mg
Glicino 701 mg
Prolino 1491 mg
Serino 681 mg

Bildaro redakti



Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Daniel Zohary kaj Maria Hopf, Domestication of plants in the Old World, tria eldono (Oxford: University Press, 2000), p. 75
  2. Wheat Science - Today and Tomorrow. Cambridge University Press. ISBN 9780521237932.
  3. Plinio la Maljuna kun John Bostock kaj H.T. Riley, trad., The Natural History (London, England: Taylor and Francis, 1855), Libro 18, Ĉapitro 40.
  4. 4,0 4,1 Major Food And Agricultural Commodities And Producers - Countries By Commodity. Fao.org. Alirita 2010-09-17.

Literaturo redakti

  • Rolf Schlegel (2006). "Rye (Secale cereale L.) - a younger crop plant with bright future". En R. J. Sing kaj P. Jauhar. Genetic Resources, Chromosome Engineering, and Crop Improvement: Vol. II Cereals. CRC Press, Boca Raton. pp. 365–394. ISBN 0-8493-1430-5.
  • Gordon Hillman (Julio 2001). "New evidence of Lateglacial cereal cultivation at Abu Hureyra on the Euphrates". The Holocene vol. 11 no. 4: p. 383–393. [1]

Eksteraj ligiloj redakti