Ĵulo

mezurunuo de energio en la Internacia Sistemo

La ĵulo (mallonge J) estas la oficiala mezurunuo de energio kaj laboro laŭ la Sistemo Internacia de Unuoj. Ĝi estis nomita honore al la fizikisto James Prescott Joule (1818 - 1889).

Laŭdifine,

Por eviti konfuzon, parolante pri mezuroj de torda momanto oni ofte uzas la samsignifan nomon neŭtono-metro. En elektra inĝenierarto, oni ankaŭ foje uzas la samsignifan nomon kulombo-volto.

Unu ĵulo estas la laboro necesa por ekzerci forton de unu neŭtono trans distanco de unu metro. Ankaŭ eblas pripensi la ĵulon, ekzemple kiel la laboron necesan por levi mason de 102 gramoj (kiel malgranda pomo) je unu metro, en medio kun la sama gravita forto kiel la tera supraĵo.

Unu ĵulo ankaŭ estas la laboro necesa por produkti povumon de unu vato dum unu sekundo.

Dekoblaj kaj dekonaj unuoj

redakti
Dekoblaj kaj dekonaj unuoj de ĵulo (J) laŭ la Internacia Sistemo
Dekonaj unuoj Dekoblaj unuoj
Valoro Simbolo Nomo Valoro Simbolo Nomo
10–1 J dJ deciĵulo 101 J daJ dekaĵulo
10–2 J cJ centiĵulo 102 J hJ hektoĵulo
10–3 J mJ miliĵulo 103 J kJ kiloĵulo
10–6 J µJ mikroĵulo 106 J MJ megaĵulo
10–9 J nJ nanoĵulo 109 J GJ gigaĵulo
10–12 J pJ pikoĵulo 1012 J TJ teraĵulo
10–15 J fJ femtoĵulo 1015 J PJ petaĵulo
10–18 J aJ atoĵulo 1018 J EJ eksaĵulo
10–21 J zJ zeptoĵulo 1021 J ZJ zetaĵulo
10–24 J yJ joktoĵulo 1024 J YJ jotaĵulo

La mezurunuo ĵulo estas sufiĉe taŭga, kvankam iom malgranda, por priskribi aferojn el la ĉiutaga homa vivo. Ekzemple, tipa elektra lumilo uzas keldek vatojn, kio signifas, ke ĉiun sekundon ĝi konvertas kelkdek ĵulojn da elektro en lumon kaj varmon.

En fiziko ankaŭ bezonatas kaj vaste uzatas dekoblaj kaj dekonaj mezurunuoj de la ĵulo, kies nomojn eblas formi per la oficialaj prefiksoj de SI. Ekzemple, la jenaj dekonaj unuoj estas aparte kutimaj en partikla fiziko:

Male, la jenaj unuoj estas la plej kutimaj inter la dekobloj de la ĵulo:

  • Kiloĵulo (kJ) estas milo da ĵuloj. En kelkaj landoj, oni estas devigata detaligi la enhavon de energio de vendataj manĝaĵoj per kiloĵuloj. Ankaŭ, unu kiloĵulo proksimume egalas la kvanton da suna radiado kiun averaĝe ricevas kvadrata metro da tera supraĵo dum unu sekundo.
  • Megaĵulo (MJ) estas miliono da ĵuloj. Ĝi egalas proksimume la kinetan energion de unu-tonelada veturilo kun rapido 160 km/h.
  • Gigaĵulo (GJ) estas miliardo da ĵuloj. Unu barelo da nafto enhavas pli-malpli ĥemian energion de 6 gigaĵuloj.
  • Teraĵulo (TJ) estas miliono da milionoj da ĵuloj. La nuklea bombo kiu detruis Hiroŝimon dum la dua mondmilito liveris energion de proksimume 60 teraĵuloj.

Aliaj mezurunuoj de energio

redakti

Unu ĵulo egalas al: