Barelo

cilindra ujo

Barelo estas granda, ronda, cilindroforma (el neligno), ventroforma (el ligno) ujo. Ĝi produktiĝas el ligno, metaloplasto kaj aliaj materialoj. Ĝi servas normalokaze por deponi likvaĵojn de la kvanto kelkaj ĝis plurcent litroj. La barelo havas aŭ 1-2 aperturon por la plenigo- malplenigo de likvaĵoj aŭ ĝi estas unuflanke malfermita kaj fermeblas tie per fundo. Tiu lasta tipo uzatas ankaŭ por deponado de solidaj aŭ pulvaj materialoj.

Oni uzas la barelojn fermenti alkoholaĵon en ĝi. (vidu ekz. mosto)

La lignan barelon oni produktas el lignaj kurbaj tabuletoj (daŭboj), kunfirmigitaj per feraj aŭ lignaj ringoj, kun du plataj fundoj. La homo, kiu faras la lignan barelon nomiĝas barelfaristo aŭ barelisto.

La ligna barelo havas la konveksan formon, tiel oni povas ĝin bone ruligi, movi.

Historio redakti

En la antikva epoko en Eŭropo, oni deponis, liveris la likvaĵojn (oleon kaj vinon) per potoj, ekz. en amforo, fermita per pinaca rezino. La romianoj komencis uzi la barelojn en la 3-a jarcento a.K. post la komercaj kaj militaj kontaktoj kun la gaŭloj, kiuj faris barelojn jam jarcentojn antaŭe.

Dum ĉ. 2,000 jaroj, la bareloj estis la plej konvenaj liveraj ujoj, ĉar aliaj pakaĵoj, skatoloj estis malfacile moveblaj per mano ĉe la sama maso. La bareloj perdis la signifon en la 20-a jarcento, kun la enkonduko de paleto-bazita logistiko kaj la kontenera livero, disvastiĝo de grumaŝinoj en la havenoj.

La barelo devas elteni grandan premon, allasi oksigenon (ĉe vina, biera fermentado). La lignaj bareloj ofte donas iometan guston al alkoholaĵoj (kverka barelo).

Likvaĵoj aŭ materialoj, deponitaj plej ofte en la bareloj redakti

Bareltipoj redakti

  • lignobarelo
    • kverka barelo
    • robinia barelo
  • metala barelo
    • malpezmetala barelo
    • ŝtalbarelo
  • plasta barelo: plej ofte produktita el PE-HD (HDPE), plej ofta tipo estas la 208-litra tipo = 55 usona gal
    • unuŝtopila barelo: la barela korpo estas fermebla ĉe unu fino per plata ŝtopilo.
    • duŝtopila barelo: kun du fermeblaj finoj
  • paperbarelo por kemiaĵoj, pulvoro

pliaj barelnomoj

  • prembarelo
  • pump-barelo
  • pluvakva barelo
  • ĉarbarelo
  • gvatbarelo
  • magazena barelo
  • transportbarelo
  • bierbarelo
  • kukumbarelo
  • likva-feka barelo aŭ sterkakva barelego
  • protekta barelo
    • plej ofte el ŝtalplato (zinkizita) produktita unuŝtopila barelego, kiu povas engluti la normalajn aŭ difektitajn barelojn.
      • subgrupo, specialaj protektaj bareloj por atomenergiaj restaĵoj

Barelfarado redakti

La barelfarado el ligno havas tradician signifon, ĉar la barelojn tradicie manfaras barelfaristoj.

La industria metodo por farado de ringitaj bareloj (en barelejo, barelproduktejo) estas preskaŭ sama kiel la manlaboro de barelfaristoj. En la unua paŝo oni devis fari daŭbojn, tiel oni fendis, aŭ segis tabuletojn kaj konvene frezis ilin (maldikigis la internon por elastigi ĝin). Poste oni mallarĝigis la finojn de la daŭboj kaj oblikvigis la randojn. Samtempe oni faras la fundojn, kies randojn oni pintigas. La prilaboritajn daŭbojn oni vaporumas, per barelbendoj (ringegoj) kuntiras ilin. Poste oni frezas la randojn de la barelo kaj frezas fendon por la barelfundoj ene de barelo. Oni alŝutas la fundojn kaj boras la necejan truojn.

Antaŭ la ekuzo de la barelo oni manipulas ĝin per varmega akvo, vaporumado, kemiaĵoj por depreni la lignan guston. Antaŭ postaj uzoj oni bruligas sulfuraĵon en la barelo.

Produktado de plastaj bareloj laŭ speciala metodo /de

Ŝtala drumo redakti

Oni produktas muzikilojn, drumojn el la naftaj bareloj per kurtigo de la barela mantelo. Oni povas per batoj sonigi 6-8 tonojn.

La origino de la ŝtaldruma muzikiloj iras al Trinidado kaj Tobago, insularo en la Atlantiko antaŭ Venezuelo, de kia la steluloj de la ŝtaldruma muziko venis.

Barelo (mezurunuo) redakti

Barelo estas mezurunuo de volumeno, kiu valoras laŭ malnova franca unuo 220 l por vino, aŭ laŭ angla kaj usona unuo 159 l por nafto.

Diversaĵoj, esprimoj redakti

  • bareleto estas (krom la senco eta barelo) cilindra ujo, en kiu troviĝas la risorto de horloĝo kaj ankaŭ tiel nomiĝas la turniĝa peco de revolvero, entenanta kartoĉojn.
  • bareltabulo = daŭbo
  • elbareligi signifas la fluigon de likvaĵo (biero) el barelo (spili)
  • naĝobarelo = buo signalas danĝeran lokon aŭ direktas ŝipojn
  • Diogeno la Cinika (-413 - -323), fama helena filozofo vivis laŭ mito en barelo
 
Ŝtala bierbotelo
 
Malnova ligna barelo
 
Bareloj da viskio


Vidu ankaŭ redakti

Proverbo redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri barelo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  •  
     Barelo malplena sonas plej laŭte. 
  •  
     Pli allogas kulero da mielo, ol da vinagro barelo. 
  •  
     Pli helpas guto da feliĉo, ol barelo da saĝo. 

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2010-01-28.