Trinidado kaj Tobago

lando, konsistanta el karibaj insuloj, el kiu la du ĉefaj estas insulo Trinidado kaj insulo Tobago

La Respubliko de Trinidado kaj Tobago (angle Republic of Trinidad and Tobago) estas nacio lokita en la suda Kariba Maro, apud la marbordo de Venezuelo. Ĝi estas arkipelaga ŝtato konsista el du ĉefaj insuloj, Trinidado kaj Tobago, kaj 21 pli malgrandaj insuloj, el kiuj la plej gravaj estas Chacachacre, Monos, Huevos, Gaspar Grande (aŭ Gasparee), Malgranda Tobago kaj St. Giles. La plej granda kaj plej loĝata insulo estas Trinidado, dum la insulo Tobago estas pli malgranda (303 kvadrataj kilometroj; proksimume 6 % de la tuta areo) kaj malpli multe loĝata (50 000 loĝantoj; 4 % de la loĝantaro).

Respubliko de Trinidado kaj Tobago
Republic of Trinidad and Tobago

Flago de Trinidado kaj Tobago

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Forged from the Love of Liberty
Forĝita de la amo al libereco
Nacia devizo: Together we aspire, together we achieve
Kune ni aspiras, kune nin atingas
Situo
suverena ŝtatounueca ŝtatoinsula landolando • insulara lando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Portospeno
Oficiala(j) lingvo(j) angla
Uzata(j) lingvo(j) hindia
Plej ofta(j) religio(j) katolikismo (29,4%)
hinduismo (23,8%)
anglikanismo (10,9%)
Areo 5 128 km²
- % de akvo 0 %
Loĝantaro 1 369 125 (2017)
Loĝdenso 207,8 loĝ./km²
Horzono -4
Interreta domajno tt
Landokodo TT
Telefona kodo 1-868
Plej alta punkto El Cerro del Aripo
Plej malalta punkto Kariba Maro
Politiko
Politika sistemo Parlamenta respubliko
Ŝtatestro Christine Kangaloo
Ĉefministro Keith Rowley
Nacia tago 31-a de aŭgusto
Sendependiĝo disde Britio 31-a de aŭgusto 1962
Ekonomio
Valuto dolaro (TTD)
MEP laŭ 2016
– suma $20,96 miliardo
– pokapa $ 15.342

AkvejoKaribio

Koordinatoj10° 40′ 0″ N, 61° 31′ 0″ U (mapo)10.666666666667-61.516666666667
Plej alta punktoEl Cerro del Aripo [+]
Plej malalta punktoKariba Maro [+]
Areo5 128 km² (512 800 ha) [+]
Loĝantaro1 369 125 [+] (2017)
HorzonoUTC-04:00, America/Port_of_Spain [+]

Trinidado kaj Tobago (Trinidado kaj Tobago)
Trinidado kaj Tobago (Trinidado kaj Tobago)
DEC
Map
Trinidado kaj Tobago

Vikimedia Komunejo:  Trinidad and Tobago [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Ĉefurbo Port-of-Spain (Haveno de Hispanio/Portospeno) estas iama kandidato por servi kiel estrejo de la Konstanta Sekretariejo de la Regiono de Libera Komerco de la Amerikoj.

Datumoj redakti

  • Landkodo: TT.
  • E-nomo: Respubliko de Trinidado kaj Tobago.
  • Nacia nomo: Republic of Trinidad and Tobago.
  • Areo: 5.128 kv.km.
  • Politika sistemo: respubliko.
  • Ŝtatestro: prezidento Christine Kangaloo (2023).
  • Ĉefurbo: Portospeno (127 mil).
  • Loĝantaro: 1.305 mil (2005).
  • Ŝtatlingvo: angla.
  • Eksporto: nafto, kemiaĵoj, sukero.
  • Pokapa MEP: 18.300 $ (2007).

Biogeografie la lando troviĝas en la Orinoka ekoprovinco de la Neotropika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ) kaj de la Nacia Geografia Societo. Ĝi ampleksas la Sekajn arbarojn de Trinidado kaj Tobago.

Politiko redakti

Ekstera politiko redakti

Trinidado kaj Tobago apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

Kulturo redakti

Sokao (angle Soca) estas muzikstilo, kiu ekestis komence de la 1970-aj jaroj en Trinidado kaj Tobago el la muzika ĝenro kalipso kaj enfluoj el soŭlo, funko kaj barataj muzikinstrumentoj.

Kalipso estas stilo de afrik-karibia muziko kiu originiĝis en Trinidado kaj Tobago dum la komenco al mezo de la 19a jarcento kaj finfine disvastiĝis al la cetero de la Karibiaj Antiloj kaj Venezuelo meze de la 20a jarcento. Ties ritmoj povas esti datitaj el la Kaiso de Okcidenta Afriko kaj la alveno de francaj plantejistoj kaj iliaj sklavoj el la Francaj Antiloj en la 18a jarcento. Kalipso ricevis afrikajn kaj francajn influojn, kaj iĝis iel voĉo de la popolo. Ĝi estis karakterizita per forta ritmo kaj harmonikaj voĉoj, kaj estis plej ofte kantata en franca kreola kaj kondukita de kantorakontisto

Famuloj naskitaj en Trinidado kaj Tobago redakti

Eksteraj ligiloj redakti

ILGA Arkivigite je 2007-02-05 per la retarkivo Wayback Machine

 
Mapo de la administraj regionoj de Trinidado kaj Tobago.
 
Teamo el Trinidado kaj Tobago dum 2006 unuafoje partoprenas la Futbalan Mondpokalon, okazantan en Germanio