Malfermi la ĉefan menuon

La Karibia Komunumo (angle Caribbean Community and Common Market, CARICOM, do "Karibia Komunumo kaj Komuna Merkato") estas internacia organizaĵo kun ĉefa sidejo en Ĝorĝtaŭno (Gujano).


Flago de la Karibia Komunumo
LocationCaricom.png
  •  membroŝtatoj
  •  asocie ligitaj ŝtatoj
  •  ŝtatoj de observa statuso
  • ĝenerala sekretario Edwin W. Carrington
    laborlingvo angla
    fondiĝo 4-a de julio 1973
    ĉefa sidejo Ĝorĝtaŭno, Gujano
    retejo www.caricom.org

    HistorioRedakti

    La organizaĵo fondiĝis en 4-an de julio 1973 kiel rezulto de 15-jaraj intertraktadoj, pere de la subskribo de la Traktato de Chaguamaras (Chaguaramas estas urbo sur la karibia insulo Trinidado). La unuaj kvar membroŝtatoj estis Barbado, Jamajko, Gujano kaj Trinidado kaj Tobago. La interŝtatan ligon antaŭis la "Karibia Liberkomerca Areo" (angle Caribbean Free Trade Area, CARIFTA).

    Per la fondiĝo de la Karibia Komunumo komenciĝis la ŝanĝo de interŝtata kunlaboro de liberkomerca zono al interŝtata komunumo ne nur alstrebanta ekonomian kunlaboron - modelo estis kaj estas la Eŭropa Unio. En 2001 la registarestroj de la membroŝtatoj subskribis novan, reviziitan Traktaton de Chaguaramas, kiu plu respegulas tiun evoluon.

    MembrojRedakti

    Plenaj membroŝtatojRedakti

     
    centra oficejo de la Karibia Komunumo
     
  •  membroŝtatoj de la komuna karibia merkato
  •   membroŝtatoj ne partoprenantaj en la komuna karibia merkato
  •  asocie ligitaj ŝtatoj
  •  
  •  membroŝtatoj kies loĝantoj havas pasporton de la Karibia Komunumo
  •  membroŝtatoj kies loĝantoj ne havas pasporton de la Karibia Komunumo
  •  asocie ligitaj ŝtatoj
  • Plenaj membroŝtatoj estas la sekvaj 15 ŝtatoj kaj transmaraj teritorioj de Britio:

    situo ŝtato aliĝo Malneta enlanda produkto (2007)
        Antigvo kaj Barbudo 1974 1 089 milionoj da USD
        Bahamoj 1983 6 586 milionoj da USD
        Barbado 1973 3 739 milionoj da USD
        Belizo 1974 1 274 milionoj da USD
        Dominiko 1974 311 milionoj da USD
        Grenado 1974 590 milionoj da USD
        Gujano 1973 1 039 milionoj da USD
        Haitio 2002 5 435 milionoj da USD
        Jamajko 1973 11 206 milionoj da USD
        Moncerato 1974 mankas informo
        Sankta-Kito kaj Neviso 1974 527 milionoj da USD
        Sankta Lucio 1974 958 milionoj da USD
        Sankta Vincento kaj la Grenadinoj 1974 559 milionoj da USD
        Surinamo 1995 1 345 milionoj da USD
    (2005)
        Trinidado kaj Tobago 1973 20 700 milionoj da USD

    Asocie ligitaj ŝtatojRedakti

    Asocie ligitaj ŝtatoj estas la sekvaj 5 transmaraj teritorioj de Britio:

    situo teritorio aliĝo
        Angvilo 1999
        Bermudo 2003
        Britaj Virgulinsuloj 1991
        Kajmana Insularo 2002
        Turkoj kaj Kajkoj 1991

    Observantaj ŝtatojRedakti

    Observan statuson havas la sekvaj ŝtatoj:

    situo areo
        Arubo
        Domingo
        Meksiko
        Porto-Riko
        Venezuelo


    CelojRedakti

    Ĉefa celo de la Karibia Komunumo estas la kunordigo pri la ekstera politiko de la membroŝtatoj kaj kunlaboro en la temaroj sano kaj sociaj aferoj, eduko, kulturo kaj sporto, scienco kaj tekniko. Cele al pli forta ekonomia integriĝo fondiĝis la Karibia Komuna Merkato (angle Caribbean Common Market, CCM). Ĝi konsistigas doganunion kun unuecaj eksteraj doganoj. Krome inter la membroŝtatoj ekzistas regularoj por evito de duoblaj impostoj kaj funkcias kunlaboro en la temaroj subteno de ekonomia evoluo kaj industriigo. La Karibia Komuna Merkato funkcias ekde la 1-a de januaro 2006. Ĝis la stato de januaro 2010 tamen el la 15 plenaj membroŝtatoj de la Karibia Konumuno nur 6 ŝtatoj partoprenas en la komuna merkato (Barbado, Belizo, Gujano, Jamajko, Surinamo, Trinidado kaj Tobago).

    Krome la Karibia Komunumo penas enkonduki unuecajn komunumajn pasportojn por la loĝantoj de laŭeble multaj (aŭ ĉiuj) membroŝtatoj.

    SignifoRedakti

    En la membroŝtatoj de la Karibia Komunumo vivas proksimume 15 milionoj da homoj. La plej multaj ŝtatoj konsideratas evolulandoj kun malaltaj salajroj.

    Vidu ankaŭRedakti

    LiteraturoRedakti

    • R. A. Abdullah Khan: The Caribbean Court of Justice and Referrals from National Courts: Unavoidable Supremacy?, en: Griffin's View on International and Comparative Law 5.1 (2004) paĝoj 26-31. ligilo.

    Eksteraj ligilojRedakti