Turkoj kaj Kajkoj (angle Turks and Caicos Islands) estas insuloj en la Kariba Maro, do en la geografia regiono Karibio, kies teritorio dependas de Britio,

Turkoj kaj Kajkoj
Turks and Caicos Islands

Detaloj

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: 'God Save the Queen'
Bazaj informoj
Ĉefurbo Cockburn Town
Oficiala(j) lingvo(j) Angla
Uzata(j) lingvo(j) Turks and Caicos Creole, angla lingvo
Areo 616 km²
Loĝantaro 44 542 (2020)[1]
Loĝdenso 51 loĝ./km²
Horzono UTC−5
UTC−4 (marto ĝis novembro)[2]
Interreta domajno .tc
Landokodo TC, TCA, 796
Telefona kodo +1 (649) vidu NANP
Plej alta punkto Blue Hills
Politiko
Politika sistemo Brita transmara teritorio
Ŝtatestro Reĝino Elizabeto la 2-a

reprezentita de
Guberniestro
Ĉefministro Washington Misick
Ekonomio
Valuto Usona dolaro (USD)
MEP laŭ 2018
– suma 1113,2 Mio. USD[3]
– pokapa 26.909 USD
Situo
Situo
Situo

AkvejoAtlantika oceano

Koordinatoj21° 46′ 48″ N, 71° 48′ 0″ U (mapo)21.78-71.8
Plej alta punktoBlue Hills [+]
Areo417 km² (41 700 ha) [+]
Loĝantaro44 542 [+] (2020)
HorzonoUTC-04:00, UTC-05:00, orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+]

Turkoj kaj Kajkoj (Turkoj kaj Kajkoj)
Turkoj kaj Kajkoj (Turkoj kaj Kajkoj)
DEC

Turkoj kaj Kajkoj (Karibio)
Turkoj kaj Kajkoj (Karibio)
DEC
Map
Turkoj kaj Kajkoj

Vikimedia Komunejo:  Turks and Caicos Islands [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Situo

La insuloj havas la surfacon de 430 kv.km kaj ĉirkaŭ 26.000 loĝantojn. La administra centro estas Cockburn Town, en Grand-Turko, la oficiala lingvo estas la angla.

La insuloj Turkoj kaj Kajkoj estas transmara teritorio dependa de Britio kaj ili situas norde de la insulo Haitio, en la Kariba Maro. Ili estis administrataj de Jamajko ĝis 1962, sed kiam ĉi tiu lando sendependiĝis, la insuloj pasis al subrego de la Guberniestro Ĝenerala de Bahamoj. Kiam Bahamoj sendependiĝis en la jaro 1973, Turkoj kaj Kajkoj iĝis aparta teritorio. Kvankam Britio donis al ili la eblon sendependiĝi en 1982, la insularo preferis esti plu regata kiel dependaĵo de Britio.

Ekde la 16-a de decembro 2002 la insulara Guberniestro (asignita de la brita reĝino) estas Richard Tauwhare, kiu agas kiel ŝtatestro kaj kontrolas la agojn de la Leĝa Konsilio, el 19 anoj (el kiuj nur 13 estas elektebraj), en la landa ĉefurbo Cockburn Town. La registarestro, nuntempe Michael Miscik, estas elektebla. La ekonomio de la insularo dependas de la turismo, la fiŝkaptado kaj la sentributaj alilandaj investoj. En Turkoj kaj Kajkoj loĝas 26.288 homoj, 90% el kiuj estas negroj kaj 86% estas protestantaj. La landa valuto estas la usona dolaro kaj ekde la 2-a de julio 1991 la insularo estas asociiĝinta membro de la Karibia Komunumo.

Referencoj redakti

  1. 2012 Population and Housing Census – Preliminary Report (angle) (PDF; 1,69 MB). caribbeanelections.com, p. 26. KnowledgeWalk Institute. Arkivita el la originalo je 2018-12-03. Alirita 2019-10-02.
  2. Zeitzonen Turks- und Caicosinseln. timeanddate.de. Time and Date AS. Alirita 2019-10-20.
  3. Statistics Department: Latest Indicators (angle). gov.tc/stats/. Government of the Turks and Caicos Islands – Statistics Department. Alirita 2020-05-07.

Vidu ankaŭ redakti