Traktato de Chaguamaras

La Traktato de Chaguaramas - angle Treaty of Chaguaramas - subskribiĝis la 4-an de julio 1973, unue pere de la ŝtatoj Barbado, Jamajko, Gujano kaj Trinidado kaj Tobago. Ekestis la Karibia Komunumo (angle plennome Caribbean Community and Common Market, CARICOM). La interŝtatan ligon antaŭis la "Karibia Liberkomerca Areo" (angle Caribbean Free Trade Area, CARIFTA).

Per la fondiĝo de la Karibia Komunumo komenciĝis la ŝanĝo de interŝtata kunlaboro de liberkomerca zono al interŝtata komunumo ne nur alstrebanta ekonomian kunlaboron - modelo estis kaj estas la Eŭropa Unio. En 2001 la registarestroj de la membroŝtatoj subskribis novan, reviziitan Traktaton de Chaguaramas, kiu plu respegulas tiun evoluon.

Chaguaramas estas urbo sur la karibia insulo Trinidado.