Gujano
Gujano (angle Guyana /ɡaɪˈɑːnə/ or /ɡaɪˈænə/),[1][2] oficiale Gujana Kooperativa Respubliko (angle Co‑operative Republic of Guyana),[3] estas lando ĉe la nordo de Sudameriko kun ĉefurbo Georgurbo. Ĝi estas la plej okcidenta el la Gujanoj. La landlimoj de Gujano estas norde Atlantiko, sude kaj sudokciente Brazilo, okcidente Venezuelo kaj oriente Surinamo. Kun 215 000 kvadrataj kilometroj (83 000 kvadrataj mejloj), Gujano estas la tria plej malgranda suverena ŝtato laŭ areo en Sudameriko post Urugvajo kaj Surinamo; ĝi estas ankaŭ la suverena ŝtato kun la dua malpli granda loĝataro en Sudaameriko post Surinamo.
Gujana Kooperativa Respubliko | |
Co-operative Republic of Guyana | |
Detaloj | Detaloj |
Nacia himno: Dear Land of Guyana, of Rivers and Plains (Kara Lando Gujano, de Riveroj kaj Ebenaĵoj) | |
Nacia devizo: One people, one nation, one destiny (Unu popolo, unu nacio, unu destino) | |
![]() | |
Bazaj informoj | |
---|---|
Ĉefurbo | Georgurbo |
Oficiala(j) lingvo(j) | angla |
Uzata(j) lingvo(j) | akaŭaja hindia araŭakaj kariba |
Plej ofta(j) religio(j) | protestantismo (49,3%) hindio (28,4%) katolikismo (8,1%) islamo (7,2%) |
Areo | 214 970 km² |
- % de akvo | 8,4 % |
Loĝantaro | 751 000 (2008) |
Loĝdenso | 3,5 loĝ./km² |
Horzono | -4 |
Interreta domajno | gy |
Landokodo | GY |
Telefona kodo | 592 |
Plej alta punkto | Monto Rorajmo |
Plej malalta punkto | Atlantiko |
Politiko | |
Politika sistemo | Kooperativa respubliko |
Ŝtatestro | Irfaan Ali |
Ĉefministro | Mark Phillips |
Nacia tago | 23-a de februaro |
Sendependiĝo disde Britio | 26-a de majo 1966 |
Ekonomio | |
Valuto | Gujana dolaro (GYD) |
MEP | laŭ 2005 |
– suma | $1 378 miliardoj |
– pokapa | $ 4.612 |
La regiono Gujanoj inkluzivas la terenon norde de la rivero Amazono kaj oriente de la rivero Orinoko, konatan kiel la "lando de multaj akvoj". Naŭ indiĝenaj triboj loĝas en Gujano: Wai-Wai, Macushi, Patamona, Lokono, Kalina, Wapishana, Pemon, Akawaio kaj Warao. Historie dominite de la triboj Lokono kaj Kalina, Gujano koloniiĝis unue de Nederlando kaj post de Britio dum la fina parto de la 1700aj jaroj kun la nomo Brita Gujano (angle British Guiana). Ĝi sendependiĝis en 1966 kaj oficiale fariĝis respubliko ene de la Komunumo de Nacioj en 1970. La loĝantaro inkluzivas etnojn baratajn, afrikajn, indiĝenajn, ĉinajn, portugalajn kaj aliajn. En 2017, 41% de la loĝantaro estis malriĉaj.[4]
Gujano estas la sola Sudamerika lando, en kiu la angla estas la oficiala lingvo. La loĝantaro tamen plej multe parolas kiel denaskan lingvon la gujanan kreolon, kiu estas angladevena kreola lingvo.[5] Gujano estas parto de la anglalingva karibio, kun fortaj kulturaj, historiaj kaj politikaj ligoj kun aliaj karibiaj landoj kaj enhavas la sidejon de la Karibia Komunumo. En 2008, la lando aliĝis al la Unio de Sudamerikaj Landoj kiel fonda membro.
NomoRedakti
La angla nomo Guyana devenas de Guiana, la nomo kiu antaŭe inkluzivis ankaŭ Surinamon (Nederlanda Gujano), Francan Gujanon kaj partojn de Kolombio, Venezuelo kaj Brazilo. Laŭ la Oxforda Angla Vortaro (Oxford English Dictionary), "Guyana" devenas de indiĝena lingvo kaj signifas "landon de multaj akvoj".[6][7] "La kooperativa respubliko" en la oficiala nomo indikas kooperativan socialismon.
LoĝantaroRedakti
Proksimume 90% de la 744 000 loĝantoj de Gujano loĝas en maldika marborda regiono, kiu varias de 16 ĝis 64 kilometroj enlanden kaj kiu inkluzivas nur 10% de la entuta areo de la lando.[8]
La nuna loĝantaro de Gujano estas rase kaj etne diversa, kun etnoj el Barato, Afriko, Eŭropo kaj Ĉinujo kaj ankaŭ indiĝenaj popoloj. Malgraŭ la diversaj etnoj, ili kunhavas du komunajn lingvojn: la anglan kaj kreolon.
La plej granda etno estas barataj gujananoj, la idoj de laborantoj el Barato, kiuj estas 43,5% de la loĝantaro laŭ censo de 2002. Dua estas la afrikaj gujananoj, la idoj de sklavoj el Afriko, kiuj estas 30,2%. Gujananoj de pli ol unu deveno estas 16,7% kaj indiĝenaj homoj estas 9,1%. Inter la indiĝenaj popoloj estas Arawak, Wai-Wai, the Kariboj, Akawaio, Arecuna, Patamona, Wapixana, Macushi kaj Warao.[9]
La barataj gujananoj devenas plejparte de laborantoj, kiuj migris de norda Barato, precipe de la regionoj Boĝpur kaj Aŭad en la nuntempaj ŝtatoj Utar-Pradeŝo, Biharo kaj Ĝarkhando.[10] Iom venis el sudaj barataj ŝtatoj Tamilnado kaj Andra-Pradeŝo kaj tiuj estas la plej granda etno en la regiono East Berbice-Corentyne.[11]
ReligioRedakti
En 2012 la loĝantaro estis 63% kristanoj, 25% hinduoj kaj 7% islamanoj.
Religio estas grava parto de gujana identeco kaj montras variajn eksterajn influojn de koloniismo kaj enmigrado. Kristanismo estis konsiderata la eminenta religio transdonante eŭropan kulturon kaj reprezentante riĉiĝeblon en la kolonia socio. Misiistoj kaj preĝejoj konstruis lernejojn kaj ĝis naciigo en la 1970aj jaroj, preskaŭ ĉiuj lernejoj estas religiaj. Kiam oni venigis baratajn laborantojn en la landon, hinduismo kaj islamo kreskis, sed dum jardekoj la lando ne agnoskis ilin pri laŭleĝa geedziĝo.[12]
Iuj tradiciaj afrikaj kaj indiĝenaj kredoj restas apud la dominaj religioj.
Plej grandaj urbojRedakti
Rango | Nomo | Regiono | Loĝantaro |
---|---|---|---|
1 | Georgurbo | Demerara-Mahaica | 118 363[13] |
2 | Linden | Upper Demerara-Berbice | 27 277[13] |
3 | New Amsterdam | East Berbice-Corentyne | 17 329[13] |
4 | Corriverton | East Berbice-Corentyne | 11 386[13] |
5 | Bartica | Cuyuni-Mazaruni | 8 004[14] |
6 | Mahaica | Demerara-Mahaica | 4 867[14] |
7 | Rose Hall | East Berbice-Corentyne | 4 413[14] |
8 | Parika | Essequibo Islands-West Demerara | 4 385[14] |
9 | Triumph | Demerara-Mahaica | 3 788[14] |
10 | Uitvlugt | Essequibo Islands-West Demerara | 2 980[14] |
Regionoj kaj Najbarecaj KonsiliojRedakti
Gujano havas 10 regionojn:[15][16]
N-ro | Regiono | Areo km2 | Loĝantaro
(Censo 2012) |
Loĝdenso
laŭ km2 |
---|---|---|---|---|
1 | Barima-Waini | 20 339 | 26 941 | 1,320 |
2 | Pomeroon-Supenaam | 6 195 | 46 810 | 7,560 |
3 | Essequibo Islands-West Demerara | 3 755 | 107 416 | 28,609 |
4 | Demerara-Mahaica | 2 232 | 313 429 | 140,430 |
5 | Mahaica-Berbice | 4 190 | 49 723 | 11,869 |
6 | East Berbice-Corentyne | 36 234 | 109 431 | 3,020 |
7 | Cuyuni-Mazaruni | 47 213 | 20 280 | 0,430 |
8 | Potaro-Siparuni | 20 051 | 10 190 | 0,510 |
9 | Upper Takutu-Upper Essequibo | 57 750 | 24 212 | 0,420 |
10 | Upper Demerara-Berbice | 17 040 | 39 452 | 2,320 |
Total | 214 999 | 747 884 | 3,480 |
La regionoj dividiĝas je 27 najbarecaj konsilioj.[17]
EkonomioRedakti
Ekstera politikoRedakti
Gujano apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifiko.
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Oficiala retejo de la prezidento.
- Aktualaĵoj kaj Informoj.
- Oficiala retejo de la Gujana Turisma Aŭtoritato.
- Oficiala Retejo de la Gujana Oficejo por Investo.
ReferencojRedakti
- ↑ Wells, John C.. (1990) Longman pronunciation dictionary. Harlow, England: Longman. ISBN 978-0-582-05383-0. entry "Guyana"
- ↑ Guyana – Dictionary definition and pronunciation – Yahoo! Education. Education.yahoo.com. Arkivita el la originalo je 29 October 2013. Alirita 30 marto 2014. Arkivigite je 2013-10-29 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Independent States in the World. state.gov.
- ↑ " Guyana no recuerda a Walter Rodney " - Le Monde diplomatique en español.
- ↑ Damoiseau, Robert (2003) Eléments de grammaire comparée français-créole guyanais Ibis rouge, Guyana, (ISBN 2-84450-192-3)
- ↑ Guyana. Oxford Dictionaries. Alirita 9 majo 2015. Arkivigite je 2015-07-07 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Guyana. Oxford Dictionaries. Arkivita el la originalo je 7 July 2015. Alirita 9 May 2015. Arkivigite je 2015-07-07 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Guyana General Information. Geographia.com. Arkivita el la originalo je 11 aprilo 2010. Alirita 2 May 2010.
- ↑ The World Factbook: Guyana. CIA. Alirita 6 januaro 2014.
- ↑ Helen Myers. (1999) Music of Hindu Trinidad. University of Chicago Press. ISBN 9780226554532.
- ↑ Indian Diaspora. Arkivigite je 2011-04-30 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Williams, Brackette F.. (1991-04-12) Stains on My Name, War in My Veins: Guyana and the Politics of Cultural Struggle (angle). Duke University Press. ISBN 978-0-8223-1119-5.
- ↑ 13,0 13,1 13,2 13,3 Ŝablono:Cite report
- ↑ 14,0 14,1 14,2 14,3 14,4 14,5 2012 Population by Village. Alirita 16 aŭgusto 2020.
- ↑ Bureau of Statistics – Guyana Arkivigite je 2019-10-19 per la retarkivo Wayback Machine, CHAPTER III: POPULATION REDISTRIBUTION AND INTERNAL MIGRATION, Table 3.4: Population Density, Guyana: 1980–2002
- ↑ Guyana – Government Information Agency, National Profile. gina.gov.gy Arkivigite je 2012-02-26 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Government of Guyana, Statistics. Arkivita el la originalo je 13 novembro 2009. Alirita 2 majo 2010. Arkivigite je 2009-11-13 per la retarkivo Wayback Machine
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Guyana en la angla Vikipedio.