23-a de februaro
dato
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
februaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 |
februaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | |||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 23-a de februaro estas la 54-a tago de la jaro laŭ la Gregoria kalendaro. 311 tagoj restas (312 en superjaroj).
Je la 23-a de februaro okazis, interalie:
Eventoj
redakti- 303: Persekutado de kristanoj: komenco de ok-jara persekutado de Diokleciano - romia imperiestro Diokleciano ordonis detruon de kristana preĝejo en Nicomedia (ĉefurbo de Bitinio)
- 532: Istanbulo: konstruado de Hagia Sofia komenciĝis - laŭ decido de la imperiestro de Bizanca imperio Justiniano la 1-a
- 632: Lasta prediko de Mohamedo
- 1280: Venko de polaj kavaliroj super rusa-tatara armeo en batalo de Goźlice (proksime al Koprzywnica)
- 1455: Unua Biblio de Gutenberg estas presata
- 1539: Nupto de pola reĝidino Izabela kun hungara reĝo Johano la 1-a
- 1651: Ribelo de Ĥmelnickij kontraŭ la Respubliko de Ambaŭ Nacioj: venko de kronaj trupoj en kvartaga batalo apud Krasne (nun en Vinica provinco)
- 1660: Karolo la 11-a iĝis reĝo de Svedio
- 1668: Viena palaco Hofburg, la sidejo de aŭstriaj regantoj, bruliĝis
- 1766: Post morto de la pola reĝo Stanisław Leszczyński, ĝisvive regata de li Loreno enkorpiĝis al Francio
- 1778: Usona Milito de Sendependeco: prusa oficiro Friedrich Wilhelm von Steuben alvenis kiel volontulo al Kontinenta Armeo
- 1797: Nesukcesa invado de franca armeo kontraŭ Britio
- 1807: Napoleonaj Militoj: pola generalo Jan Henryk Dąbrowski konkeris Tczew
- 1820: Argentino: Traktato de Pilar subskribita i.a. de Manuel de Sarratea
- 1831: Novembra ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: venko de polaj ribelantoj en batalo de Nowogród
- 1836: Respubliko Teksaso: Batalo de la Alamo komenciĝis
- 1846: Kamparana ribelo: post tri tagoj falis ribelo en polaj distrikto Nowy Targ kaj distrikto Tatroj
- 1854: Konvencio de Oranĝa Rivero estis subskribita en Bloemfontein, kun brita konsento pri sendependeco de Oranĝa Libera Ŝtato
- 1863: Januara ribelo kontraŭ Rusia imperio: post du malvenkoj generalo Ludwik Mierosławski forlasis Kongresan Pollandon kaj rezignis pri diktatoreco super la insurekcio
- 1875: Aŭstra astronomo Johann Palisa malkovris asteroidon Adrio
- 1886: Usona inventisto Charles Martin Hall malkovris malmultekostan metodon por produkti aluminion
- 1887: Oni malpermesis importon de ĉina opio al Usono
- 1893: Rudolf Diesel patentigis dizelmotoron
- 1898: Émile Zola estis malliberigita en Francio post publikigo de la artikolo J'accuse, en kiu li defendas Alfred Dreyfus
- 1903: Usono kaj Kubo interkonsentis pri luo de parto de la Golfo de Guantanamo por funkciigi i.a. Usonan Ŝipbazon ĉe la Golfo de Gvantanamo
- 1904: Usono, kontraŭ 10 milionoj da dolaroj, gajnis kontrolon super la Panama kanalo starigante Kanalan Komisionon pri kontrolo de Zono de la Kanalo de Panamo
- 1905: Rotario Internacia fondiĝis
- 1909: En Nov-Skotio ekflugis unua en Kanado aviadilo, kies kunkonstruinto estis Alexander Graham Bell
- Unua mondmilito:
- 1917: Februara revolucio kontraŭ caro Nikolao la 2-a komenciĝis (8-a de marto laŭ la Gregoria kalendaro); Benito Mussolini estis serioze vundita dum bataloj en valo de la rivero Soĉa
- 1918: Imperia Germanio proponis al Rusio packondiĉojn, laŭ kiuj regopovoj de Petrogrado devus agnoski sendependecon de Latvio, Litovio, Estonio, Finnlando kaj Ukrainio, kaj subskribi pactraktaton kun Ukrainio; Laborista-Kamparana Ruĝa Armeo en Rusio ekkreata — la tago iĝos festo kiel la Tago de Defendantoj de Patrujo
- 1919: Benito Mussolini formis Nacifaŝisman Partion de Italio
- 1920: Reprezentantoj de Pollando kaj Belorusa Popola Respubliko subskribis en Rigo interkonsenton pri komuna batalo kontraŭ bolŝevikoj
- 1922: Rusia malsatego: registaro decidis forpreni de la temploj preĝejajn valoraĵojn por la bezonoj de malsatuloj
- 1927: Necerteca principo de Heisenberg estis formulita en letero de Werner Heisenberg al Wolfgang Pauli
- 1930: Dua Pola Respubliko: en Vilno ĉe Universitato al Stefan Batory ekfunkciis Scienc-Esplora Instituto pri Orienta Eŭropo
- 1932: En unu vilaĝo de Moldava Soveta Socialisma Respubliko oni pafmortigis 40 kulakojn
- 1934: Leopoldo la 3-a iĝis reĝo de la Belgoj
- 1935: Paragvajo forlasis Ligon de Nacioj
- 1935: Nikolaj Jeĵov, estonta ĉefo de NKVD, estis nomumita prezidanto de partia kontrolkomisiono ĉe la Komunista Partio de Sovetunio
- 1938: Haveno en Tel-Avivo ekfunkciis
- Dua mondmilito:
- 1940: Post soveta invado en Pollandon sovetaj regopovoj de Belorusa Soveta Socialisma Respubliko, kun aneksitaj polaj teritorioj, enkondukis en agrikulturo devigan redonon de lakto, viando kaj lano; pola ekzila registaro malpermesis al la Asocio de Armita Batalado organizi ribelon en la regiono de Lvovo - NKVD post interŝanĝo de pafoj arestis dekkelkon de ĝiaj aktivuloj (du NKVD-anoj pereis); en Parizo pola Stabo de Supera Komandanto eldonis Specialajn direktivojn post spertoj de la germana invado en Pollandon kaj altrudita totala milito; Batalo de Atlantiko: en la Norda Maro brita destrojero HMS Gurkha sinkigis germanan U-boaton U-52 - 42 maristoj pereis; Dogger-benko: ekspedicio de 6 germanaj destrojeroj, direktita kontraŭ britaj fiŝistaj ŝipoj en la tagoj 22-a ĝis la 23-a de februaro, estis atakita de la propraj bombaviadiloj - poste perdis 2 unuojn sur la britaj minoj; soveta registaro transdonis al Finnlando packondiĉojn: redono de Karelia istmo, norda kaj orienta bordoj de la lago Ladoga kun luo de la duoninsulo Hanko
- 1941: En Poznań fondiĝis konspira Komunista Partio de Pollando; Projekto Manhattan: skipo gvidata de Glenn Theodore Seaborg unuan fojon produktis plutonion; batalo pri konvojo OB-289 komencita (ĝis la 25-a de februaro estis sinkigitaj 3 ŝipoj)
- 1942: De Varsovio al koncentrejo Aŭŝvico foriris transporto kun 68 personoj; Pacifika Fronto: japana submarŝipo bombardis naftorafinejon en Santa Barbara - unua japana atako al kontinenta objekto; sur Nigra Maro sinkis ŝipo "Struma", erare torpedita de soveta submarŝipo - sur ĝia ferdeko estis 769 rumanaj judoj; Filipinoj: ĉefkomandanto de usonaj armeaj fortoj generalo Douglas MacArthur ricevis ordonon foriri al Aŭstralio; en norda Italio estis kreita koncentrejo Gonars
- 1943: Germana teroro en okupata Pollando: Germana polico pafmortigis en Raciborowice 10 polojn, kune kun virino; en Aŭŝvico germanoj per injekto de fenolo murdis 33 polajn knabojn, kaj en distrikto Kostopolski (Volinio) masakris plimulton de poloj en 11 vilaĝoj; komunista Popola Gvardio senarmigis en Broszków policejon, ĵetis grenadojn al kafejo por germanoj en Kielce kaj helpis en Lvovo al 16 vunditaj sovetaj soldatoj fuĝi el malsanulejo; en Provinco Vartlando germanoj malpermesis al poloj paroli pole en oficejoj, lernejoj kaj entreprenejoj
- 1944: Diversaj germanaj policoj pafekzekutis en distrikto Buski dekkelkajn personojn, en distrikto Nowotarski 20, kaj en du aliaj lokoj 13; germanaj regopovoj en Lodzo permesis eduki nur dekonon de polaj infanoj; taĉmentoj de la 27-a Volinia Divizio de Infanterio apud Volodimir devigis germanojn retiriĝi; Pola Enlanda Armeo: taĉmento de subleŭtenanto Bolesław Mucharski eksplodigis hungaran porflegan trajnon sur la fervojlinio Lublin-Łuków, kaj taĉmento de leŭtenanto Józef Czuma (mutobskurulo) elreligis rapidtrajnon en distrikto Miński; kun konsento de germanaj okupaciaj regopovoj estis fondita kunlaborisma armita organizaĵo Belorusa Land-Defendo; Krimo kontraŭ la homaro: komenciĝis deportado de la ĉeĉenoj kaj inguŝoj al Kazaĥa SSR — la deportado daŭris ĝis la 9-a de marto (en 2004 agnoskita de Eŭropa Parlamento kiel genocido de preskaŭ duonmiliono de homoj); nokte Luftwaffe atakis Londonon (185 atakaviadiloj)
- 1945: Ruĝa Armeo kun helpo de polaj volontuloj finis liberigon de Poznań - germana garnizono en citadelo kapitulacis (nokte de la 22-a/23-a de februaro); dua soveta okupado de Pollando: en Distrikto Vilno dum NKVD-traserĉo en la batalo okazis batalo kontraŭ taĉmento de la Pola Enlanda Armeo — pereis 53 poloj, kaj estis murditaj 27 loĝantoj de la vilaĝo Ławże, kunlaborantaj kun la subtera movado, alia taĉmento atakis polan taĉmenton de memdefendo (pereis 50 soldatoj); usonanoj fiksis sian flagon sur la japana insulo Iwo Jima; unua usona aeratako kontraŭ Tokio kun uzo de brulbomboj; neŭtrala ĝis nun Turkio deklaris militon al Tria Regno; germana urbo Pforzheim estis neniigita de 379 britaj bombaviadiloj - pereis 31% de loĝantaro kaj detruiĝis 83% de konstruaĵoj
- 1946: Ruĝa Armeo estas alinomita al la Soveta Armeo
- 1947: Internacia Organizaĵo por Normigado estis fondita
- 1951: Usona premiero de la filmo Quo Vadis?
- 1954: Unuafoje oni donis al infanoj vakcinon kontraŭ poliomjelito, inventitan de Hilary Koprowski
- 1957: Hungara Televido ekfunkciis - oficiale la 1-an de majo
- 1958: Kubaj rebelintoj forkondukis argentinanon Juan Manuel Fangio, piloton de Formulo 1, kiun ili liberigis sekvan tagon
- 1965: Botanika ĝardeno de Universitato Maria Curie-Skłodowska en Lublin estis malfermita
- 1970: Sudameriko: Kooperativa Respubliko Gujano fondita - pli frue Brita Gujano
- 1978: Pollando: en Katowice fondiĝis Komitato de la Liberaj Sindikatoj de Supra Silezio
- 1981: Puĉo en Hispanio: taĉmentoj de Guardia Civil konkeris Kongresejon kaj malliberigis parlamentanojn en Madrido
- 1982: Gronlando: 53% de loĝantoj referendumis pri forlaso de Eŭropa Unio
- 1982: Milita stato en Pollando: en Varsovio oni rekomencis proceson de gvidantoj de la Konfederacio de Sendependa Pollando akuzitaj pri kontraŭŝtata agado
- 1987: Supernovao SN-1987a eksplodis en la Granda Magelana Nubo - videbla nudokule
- 1998: Pola prezidento Aleksander Kwaśniewski en Varsovio kaj papo Johano Paŭlo la 2-a en Vatikano ratifis konkordaton inter Pollando kaj Vatikano
- 1991: Armea puĉo en Tajlando
- 2001: Pola skisaltisto Adam Małysz gajnis oran medalon en konkurso dum la Monda ĉampionado pri nordia skiado en finna urbo Lahti
- 2002: Revolucia grupo FARK kidnapis Íngrid Betancourt, aktivistinon por homaj rajtoj kaj kandidatinon por prezidentino de Kolombio
- 2002: Ĉieldisko de Nebra estis reprenita de la germana polico, haltiganta provon kontraŭleĝe vendi ĝin
- 2007: Fenikso: en flughaveno oni unuafoje uzis radiografiilon por ekzameni vestaĵon de pasaĝeroj helpe de Ikso-radioj
- 2011: Post 19 jaroj oni nuligis en Alĝerio la krizostaton
- 2011: Striko en la tuta Grekio
- 2013: En Stokholmo rusia atletikistino Jelena Isinbajeva akiris kun rezulto 5,01 m subtegmentan mondrekordon pri stanga altsalto
- 2014: En Soĉi finiĝis Vintra Olimpiko
- 2023: Invado de Rusio en Ukrainion:
- 365-a tago de rusa agreso: Olena Zelenska alvokis pri estigo de tribunalo pri krimoj faritaj dum la rusa agreso, substrekante ni havas rajton por ke oni ne mortigu nin en niaj propraj domoj; ukraina stabo: pasinttage oni rebatis 90 atakojn de Rusia armeo; ĉefministro de Hispanio Pedro Sanchez vizitis Kievon, anoncinte transdonon de 10 tankoj; elektitaj lernejoj en Ukrainio estos fermitaj datrevene de la rusa invado; Krimeo: fervoja relo en regiono de Baĥĉisarajo estis eksplodigita; rezulte de rusa atako en Ĥersono estis damaĝita ĉefdukto, kiu varmigis ĉ. 600 konstruaĵojn kun 40 mil loĝantoj; nova ukraina monbileto "Ni memoras! Neniam forpardonos!” aperis
- Mondreago: Nederlando decidis sendi al Ukrainio ankoraŭ du misiojn de spertuloj pri jurmedicino; al Pollando ĝis nun alvenis kiel rifuĝintoj 10 mln de personoj el Ukrainio (la pasintan tagon la landlimon transpaŝis 22,7 mil personoj); membroj de G7 transdonos al Ukrainio 39 mld da dolaroj por ekonomia helpo, kaj la registaro de Italio 360 mln da eŭroj por rifuĝintoj; internacia konferenco: Imperiismo sub la dukapa aglo kaj Ruĝa Stelo. Viktimoj de komunismo kaj rusa imperiismo en la 20-a jarcento, organizita de Instituto pri Nacia Memoro en Pola Sejmo; Sky News: brito, batalanta en Ukrainio pli ol 5 monatoj, rakontis kiel estis torturata dum mallibero ĉe separistoj
Naskiĝoj
redakti- 1417: Paŭlo la 2-a, papo (m. 1471)
- 1417: Ludoviko la 9-a, duko de Bavario-Landshut (m. 1479)
- 1443: Matiaso la 1-a Korvino, reĝo de Hungario (m. 1490)
- 1633: Samuel Pepys, angla oficisto kaj verkisto inventinta sekretan skribon (m. 1703)
- 1649: (bapto) John Blow, angla komponisto kaj orgenisto (m. 1708)
- 1650: Johann Eschenbach, germana kuracisto
- 1664: Georg Dietrich Leyding, germana komponisto, membro de la Nordgermana Orgenskolo (m. 1710)
- 1682: Christian, germana duko de la elektoprinca princlando Saksio-Weißenfels (m. 1736)
- 1685: Georg Friedrich Händel, angla komponisto kaj orgenisto (m. 1759)
- 1705: Johann Friedrich Christoph Ernesti, germana teologo kaj ĉefbibliotekisto (m. 1758)
- 1781: Sophie Schröder, germana aktorino (m. 1868)
- 1800: William Jardine, skota naturhistoriisto, aŭtoro de nomigo de nombraj birdospecioj (m. 1874)
- 1807: Carl Friedrich Keil, germana protestantisma teologo, komentisto de Malnova Testamento kaj Nova Testamento (m. 1888)
- 1840: Carl Menger, aŭstra ekonomikisto, fondinto de la aŭstria skolo de ekonomiko (m. 1921)
- 1849: Karl Buchholz, germana pentristo (m. 1889)
- 1850: Julian Ochorowicz, pola filozofo, psikologo, poeto, publicisto kaj inventisto, esploristo de mediumeco, pioniro de eksperimenta psikologio, hipnotologio, radiofonio, televido kaj parapsikologio (m. 1917)
- 1853: Otto Güthling, germana filologo, tradukisto, kreinto de vortaroj (m. 1931)
- 1855: Maurice Bloomfield, pola judo, usona lingvisto, sanskritologo (m. 1928)
- 1860: Szidor Bátor, hungara komponisto (m. 1929)
- 1860: Margarethe von Bülow, germana verkistino
- 1864: Richard Wiesel, germana kuracisto (m. 1943)
- 1886: W.E.B. DuBois, usona civilrajta gvidanto (m. 1963)
- 1872: Sándor Csukovits, hungara literaturhistoriisto kaj tradukisto (m. 1943)
- 1873: Viktor Wasylkievicz, hungara pastro kaj instruisto (m. 1922)
- 1873: Liang Kiĉao, ĉina ĵurnalisto, filozofo kaj reformisto, apoganto de la konstitucia monarkio (m. 1929)
- 1878: Kazimir Severinoviĉ Maleviĉ, rusa pentristo kaj artteoriulo, fondinto de suprematismo (m. 1935)
- 1883: Karl Jaspers, germana-svisa psikiatro kaj filozofo, kontribuinta al diagnozo de psikozoj, reprezentanto de ekzistadismo, okupiĝinta pri ento (m. 1969)
- 1884: Kazimierz Funk, pola biokemiisto, malkovrinto de tiamino, aŭtoro de la nocio vitamino (m. 1967)
- 1885: Catharina J. Roskes-Dirksen, nederlanda esperantistino, sekretariino de Vegetarana Esperanto-Ligo, premiita ĉe Internaciaj Floraj Ludoj (m. nekonata)
- 1889: Ede Bresztovszky, hungara verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1963)
- 1891: Georgo Deŝkin, rusia oficisto kaj poeto, kunfondinto de Vilna Esperanto-societo, delegito de UEA, aŭtoro de Versaĵoj (m. 1967)
- 1895: György Csanády, hungara poeto, aŭtoro de teksto de sikula himno (m. 1952)
- 1897: Vilma Bákay rumania hungara taglibristino (m. 2001)
- 1899: Erich Kästner, germana verkisto aparteninta al Socia realismo, aŭtoro de libroj por infanoj (m. 1974)
- 1899: Elisabeth Langgässer, germana verkistino apartenanta al Revivigo katolika (m. 1950)
- 1903: Julius Fučík, ĉeĥa ĵurnalisto (m. 1943)
- 1907: Sándor Debreczy, rumania hungara pedagogo, verkisto (m. 1978)
- 1910: Piroska Makkai, rumania hungara pentristino (m. 1988)
- 1911: Yokaanam, brazila kuracisto, inĝeniero kaj aviadisto disvastiganta spiritismon kaj esperanton (m. 1986)
- 1911: Lajos Mráz, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro (m. nekonata)
- 1915: Paul Tibbets, usona militaviadisto de atombomba atako de Hiroŝimo (m. 2007)
- 1915: Janusz Durko, pola historiisto pri Varsovio kaj laborista movado, arkivisto, muzeologo, verkisto, profesoro, justulo inter la popoloj (m. 2017)
- 1917: József Sinka, rumania hungara reformita eklezia verkisto (m.1988)
- 1920: András Domahidy, hungara-aŭstralia verkisto kaj bibliotekisto, laborinta en Radio Libera Eŭropo (m. 2012)
- 1922: György Gera, hungara verkisto kaj tradukisto (m. 1977)
- 1929: Aleksio la 2-a, patriarko de la Rusa Ortodoksa Eklezio (m. 2008)
- 1929: Tihamér Vujicsics, serba-hungara komponisto (m. 1975)
- 1930: Jef Geeraerts, flandra oficisto kaj verkisto vivinta en Belga Kongo (m. 2015)
- 1936: Gusztáv Laczó, hungara aktoro de Oradea (m. 1990)
- 1936: Wilfrid Bach, germana klimatologo
- 1938: Jiří Menzel, ĉeĥa reĝisoro, scenaristo kaj aktoro
- 1939: Gerd-Klaus Kaltenbrunner, aŭstra kulturfilozofo kaj verkisto
- 1940: Peter Fonda, usona aktoro kaj reĝisoro (m. 2019)
- 1942: Miklós Recsenyédi Fekete, rumania hungara/hungara ĵurnalisto, verkisto
- 1949: César Aira, argentina verkisto kaj tradukisto
- 1954: Viktor Juŝĉenko, ĉefministro kaj prezidento de Ukrainio
- 1956: Zsombor Bálint, rumania hungara skulptisto kaj ceramikisto
- 1960: Naruhito, japana imperiestro
- 1965: Helena Suková, ĉeĥa-monaka tenisistino
- 1970: Marie-Josée Croze, kanada aktorino
- 1975: Natalia Verbeke, hispana aktorino
- 1994: Dakota Fanning, usona aktorino
- 2012: Estelle, sveda tronsukcedistino
Mortoj
redakti- 155: Polikarpo, episkopo de Smirno, kristana sanktulo apartenanta al Apostolaj Patroj (n. 69)
- 1011: Willigis, germana episkopo kaj sanktulo
- 1072: Pier Damiani, itala eremito kaj episkopo, doktoro de eklezio, katolika sanktulo (n. 1007)
- 1270: Sankta Izabela de Francio, filino de la franca reĝo Ludoviko la 8-a, beatulino (n. 1225)
- 1447: Eŭgeno la 4-a, papo, konata de Florenca unio kun Ortodoksa Kristana Eklezio (n. 1383)
- 1447: Humphrey, duko de Gloucester, angla duko, patrono de humanistoj (n. 1390)
- 1476: Pietro Mocenigo, doĝo de Venecio, admiralo (n. 1406)
- 1603: Andrea Cesalpino, itala naturisto, botanikisto, kuracisto, filozofo (n. 1519)
- 1603: François Viète, franca matematikisto kaj kriptografo, konata de la formuloj de Viète (n. 1540)
- 1662: Johann Crüger, germana komponisto (n. 1598)
- 1704: Georg Muffat, aŭstra komponisto kaj orgenisto (n. 1653)
- 1765: Nikolaus Dietrich Giseke, germana teologo kaj verkisto (n. 1724)
- 1766: Stanisław Leszczyński, pola reĝo, filozofo kaj verkisto, duko de Loreno (n. 1677)
- 1792: Joshua Reynolds, angla pentristo kaj portretisto (n. 1723)
- 1803: Praskovia Kovaljova, rusa aktorino, grafino Ŝeremeteva (n. 1768)
- 1821: John Keats, angla poeto, reprezentanto de romantikismo, enestanta en Tutmonda sonoro (n. 1795)
- 1830: Jan Piotr Norblin, pola-franca pentristo, desegnisto, grafikisto, patro de la pola ĝenropentraĵo (n. 1745)
- 1834: Karl Ludwig von Knebel, germana verkisto kaj tradukisto de la klasika literaturo (n. 1744)
- 1828: Mihály Fazekas, hungara poeto, botanikisto (n. 1766)
- 1848: John Quincy Adams, prezidento de Usono, por-indiana aganto (n. 1767)
- 1848: Wilhelmine Reichard, germana aerostato-pilotino (n. 1788)
- 1855: Carl Friedrich Gauss, germana matematikisto, fizikisto, astronomo kaj geodeziisto, kontribuinta al nombroteorio, algebro, statistiko, analitiko, diferenciala geometrio, terfiziko, mekaniko, elektrostatiko, matriciko kaj optiko (n. 1777)
- 1858: Maria Barjatinskaja, germana-ruslanda mecenatino kaj filantropino (n. 1792)
- 1859: Zygmunt Krasiński, pola verkisto kaj filozofo (n. 1812)
- 1875: Jean-Baptiste Camille Corot, franca pentristo (n. 1796)
- 1892: József Arenstein, hungara instruisto, matematikisto, meteologo, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1816)
- 1901: Ernst Heinrich Kohl, germana inĝeniero kaj fervoja majstro (n. 1805)
- 1902: Ödön Nemes, hungara verkisto kaj pedagogo (n. 1847)
- 1908: Svatopluk Čech, ĉeĥa poeto kaj satira verkisto (n. 1846)
- 1918: Noman Çelebicihan, krime-tatara politikisto, socia aganto kaj poeto, ĉefministro de Krimea Popola Respubliko, muftio de krimeaj islamanoj, kontraŭkomunisto (n. 1885)
- 1930: Horst Wessel, germana muzikisto kaj nazio, aŭtoro de teksto por Horst Wessel Lied (n. 1907)
- 1932: László Lukács, hungara politikisto, ĉefministro (n. 1850)
- 1934: Edward Elgar, angla komponisto, reprezentanto de malfruromantikismo (n. 1857)
- 1942: Béla Pettkó, hungara historiisto kaj arkivisto esplorinta arkivejon de Vatikano (n. 1863)
- 1944: Leo Baekeland, flandra kemiisto, inventisto de bakelito (n. 1863)
- 1945: Aleksej Nikolajeviĉ Tolstoj, rusia, soveta verkisto (n. 1883)
- 1955: Paul Claudel, franca poeto, dramisto kaj diplomato (n. 1868)
- 1965: Stan Laurel, angla-usona komikulo (n. 1890)
- 1968: Jenő Dálnoki Veress, hungara pastro (n. 1882)
- 1970; Jenő Nádor, hungara ĵurnalisto (n. 1892)
- 1974: George Van Biesbroeck, belga-usona astronomo malkovrinta 16 asteroidojn (n. 1880)
- 1976: L.S. Lowry, brita pentristo (n. 1887)
- 1986: Miklós Asztalos, hungara historiisto, verkisto (n. 1886)
- 1995: James Herriot, angla bestokuracisto, aŭtoro de filmigataj libroj (n. 1916)
- 1999: Géza Gergely, rumania hungara reĝisoro (n. 1929)
- 2000: Ofra Haza, israela kantistino, komponistino kaj aktorino (n. 1957)
- 2002: Kurt Kauter, germana verkisto, kunfondinto de paca movado (n. 1913)
- 2007: Heinz Berggruen, germana-usona artkolektisto (n. 1914)
- 2008: Janez Drnovšek, ĉefministro kaj prezidento de Slovenio (n. 1950)
- 2009: Ádám Anavi, rumania hungara poeto (n. 1909)
- 2010: Orlando Zapata Tamayo, kuba masonisto, tubisto kaj disidento, malliberulo de konscienco (n. 1967)
- 2011: Nirmala Srivastava, barata doktorino pri filozofio kaj medicino, fondintino de sahaĝa jogo (n. 1923)
- 2013: Julien Ries, belga kardinalo, antropologo kaj orientalisto, historiisto pri religioj (n. 1920)
- 2019: Ira Gitler, usona ĵazĵurnalisto, historiisto kaj verkisto (n. 1928)
- 2019: Anke Besser-Güth, germana skulptistino (n. 1940)
Specialaj tagoj kaj festoj
redakti- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Memoro de Sankta Polikarpo, episkopo kaj martiro
- Sankta Izabela de Francio, filino de Ludoviko la 8-a, beatigita
- Nacia tago en Brunejo
- Nacia tago en Gujano, Republic Day
- Rusio: Tago de Defendantoj de Patrujo omaĝe al fondiĝo de la Ruĝa Armeo (feritago)
- Pollando: Tutpollanda Batal-Tago kontraŭ Dupolusa perturbo, de 2001
La 23-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Lundo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Merkredo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Vendredo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Sabato en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097.