Malfermi la ĉefan menuon

Nikolaus Dietrich Giseke


Nikolaus Dietrich GISEKE (naskiĝis la 2-an de aprilo 1724 en Nemescsó apud Kőszeg, mortis la 23-an de februaro 1765 en Sondershausen) estis germana teologo kaj verkisto.

Nikolaus Dietrich Giseke
NikolausGiseke.jpg
Persona informo
Naskiĝo 2-an de aprilo 1724 (1724-04-02)
en Nemescsó
Morto 23-an de februaro 1765 (1765-02-23) (40-jara)
en Sondershausen
Lingvoj germana lingvo
Ŝtataneco Germanio
Profesio
Profesio verkisto • poeto • teologo
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Post la frua morto de la patro (paroĥestro) la patrino reiris Hamburgon kie Giseke frekventis la lernejon Johanneum kune kun Johann Arnold Ebert kaj Johann Bernhard Basedow. La unua sprono je poetado faritis de Brockes kaj Hagedorn. En 1745 Giseke iris Lepsikon por studi teologion kie li tuj iĝis membro de la rondoj ĉirkaŭ la gazeto Bremer Beiträge. De Gärtner li transprenis en 1747 la radaktadon. Samtempe li eldonis kun Johann Andreas Cramer kaj Johann Arnold Ebert la moralan semajngazeton "Der Jüngling" (eldonoj libraj en Leipzig 1764, 1775). En 1748 Giseke estis privata instruisto en Hannover, poste en danke al perado de abato Johann Friedrich Wilhelm Jerusalem.

Dum tiu tempo la karaktero de liaj poezaĵoj ŝanĝiĝis laŭ la tiutempa tipa sinteno. Atesto de poeta proksimeco al Gärtner, Ebert kaj Zachariae en Braunschweig estas la kolekto Sammlung vermischter Schriften, von den Verfassern der bremischen neuen Beiträge (3 volumoj, Leipzig 1748–57).

Kariero ekleziaRedakti

En 1753 Giseke iĝis paroĥestro en Trautenstein, kaj en 1754 kiel posteulo de Cramer Supera kortega predikisto en Quedlinburg. Princo Christian Günther vokis lin kiel superintendanton en 1760 al Sondershausen, kie li estis ankaŭ lernejestro.

Giseke estis bona amiko de Klopstock, kiu dediĉis al li ĉe la foriro el Lepsiko (1746) la adiaŭan odon An Giseke. En la printempo de 1751 Klopstock renkontis danke al Giseke Meta Moller. Ĉe la sekva leterinterŝanĝado Giseke tre partoprenis.

Giseke skribis didaktikajn poemojn pri estetikaj, moralaj kaj religiaj demandoj, fablojn kaj versajn rakontojn, edifajn kantojn, kantatojn kaj odojn amikajn/amajn. Kaj proze kaj neproze li elstaris en la ĝenro de epistolo. La elegia tono de la komenco de la 1750-aj jaroj pliheliĝis poste al idilieco delikata. La poetika forto de Giseke ne estis eminentega; tamen ĉe li bone sekveblas la kontinuon disde klerismo al la epoko de sensiveco (Empfindsamkeit).

Eksteraj ligilojRedakti