Quedlinburg
Quedlinburg estas la administra centro de la distrikto Harco en Germanio. Ĝi situas ĉe la rivereto Bode ĉe la norda rando de la mezalta montaro Harco en la germana federacia lando Saksio-Anhalto. Fine de decembro 2019 la urbo havis 23 798 loĝantojn.
Quedlinburg | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 06484 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 23 341 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 194 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 51° 48′ N, 11° 9′ O (mapo)51.79166666666711.147222222222Koordinatoj: 51° 48′ N, 11° 9′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 123 m [+] | ||
Areo | 120,45 km² (12 045 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Blazono | Mapo |
---|---|
![]() |
![]() |
Bazaj indikoj | |
Federacia lando: | Saksio-Anhalto |
distrikto: | distrikto Harz |
Geografia situo: | 51° 47' N 11° 8' O |
Alteco: | 123,5 ĝis 182,6 m super marnivelo |
Areo: | 78,15 km² |
Loĝantoj: | 23 798 (fine de decembro 2019) |
Loĝdenseco: | 292 loĝantoj/km² |
Poŝtkodo: | 06484 |
Telefonkodo: | 03946 |
Regiona aŭtokodo: | HZ |
Administra kodo: | 15085235 |
Adreso de la urba administracio: | Markt 01/ 06484 Quedlinburg |
Urbestro: | Eberhard Brecht (SPD) |
Aparte vidindaj estas la malnova urbocentro kun 1200 trabfakaj konstruaĵoj el ses jarcentoj, la foirplaco kun la renesanca urbodomo kaj la Rolando, la kastelo, la romanika preĝejo Stiftskirche kun la katedrala trezoro, la romanika Wiperti-preĝejo kaj la Brühl-parko.
Quedlinburg estas laŭ areo la plej granda monumento de Germanio kaj pro tio apartenas al la Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.
Dum pli ol okcent jaroj, grava loka institucio estis la abatinujo Quedlinburg, fondita en 936 sub la Liudolfidoj kaj malfondita en 1802 dum la sekularigo.
Dum la mezepoko, la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso.
VidindaĵojRedakti
MuzeojRedakti
- Ständerbau (Muzeo pri trabfaka konstruado)
- Kastela muzeo
- Katedrala trezoro
- Klopstock-Muzeo
- Feininger-Galerio
- Lignoverma muzeo
- Mezgermana muzeo de modelfervojoj kaj ludiloj
- Muzeo pri vitropentrado kaj metiartoj
PreĝejojRedakti
- Ägidii-preĝejo
- Benedikti-preĝejo (Marktkirche)
- St. Blasii-preĝejo
- St.-Johannis-preĝejo
- St.-Johannis-kapelo
- St.-Mathilde-preĝejo
- Nikolai-preĝejo
- St. Servatii-preĝejo (iama abatinuja preĝejo, Stiftskirche, poste kastela preĝejo)
- Wiperti-preĝejo
KonstruaĵojRedakti
- Romanika fondaĵa preĝejo St. Servatius
- Kastelo
- Ständerbau (trabfaka konstruaĵo el la 14-a jarcento)
- Historia foirplaco
- Urbodomo
- Salfeldt-a palaco
Urbomuro kun urboturoj
- Schreckensturm(= timiga turo) - en ĝi troviĝas torturejo kaj ublieto. Vizitebla kaj por kuraĝuloj loĝebla (du modernaj hotelĉambroj)
- Lindenbein-a turo (Alta turo) - kun galerio
- Schweinehirtenturm (= porkvartista turo)
- Gänsehirtenturm (= anservartista turo)
- Kaiserturm (imperiestra turo
- Turm opp'n Tittenplan (bovinvartista turo)
- Kruschitzkyturm
- Pulverturm
- Mertensturm
- Spiegelsturm
La Rolando antaŭ la urbodomo
Famaj gefiloj de la urboRedakti
- Johann Andreas Quenstedt (1617-1688), reprezentanto de la luterana ortodoksio
- Dorothea Erxleben (1715-1762), la unua germana kuracistino
- Johann Heinrich Rolle (1716-1785) komponisto kaj muzikpedagogo
- Friedrich Gottlieb Klopstock (1724-1803) fondinto de la t.n Erlebnisdichtung (= travivaĵa poezio) kaj de la germana malracionalismo
- Carl Friedrich Cramer (1752-1807) filologo pri antikvaj lingvoj kaj lingvisto
- Johann Heinrich Besser (1775-1826) eldonisto
- Johann Christoph Friedrich GutsMuths (1759-1839) "patro" de la germana gimnastikado
- Carl Ritter (1779-1859) fondinto de la scienca geografio
- Julius Wolff (1824-1910) Ehrenbürger, poeto kaj aŭtoro
- Dr. Gustav Brecht (1830-1905), honora civitano de la urbo
- Robert Bosse (1832-1901), honora civitano, prusa ministro pri kulturo
- Albert Becker (1834-1899), komponisto
- Fritz Graßhoff (1913-1997), poeto, pentristo, ŝlagrotekstisto
- Richard Anders (*1928) skulptisto
- Leander Haußmann (*1959) filmreĝisoro (i. a. "Sonnenallee", "Herr Lehmann", "NVA")
- Regina Ziegler (*1944), filmproduktistino