Celle

komunumo en Malsupra Saksio, Germanio

Celle estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la samnoma distrikto Celle de la federacia lando Malsupra Saksio kaj estas la administra centro de la distrikto. Fine de decembro 2022 la urbo havis 70 138 loĝantojn. Celle situas borde de la rivero Aller.

Celle
Blazono
Celle (Germanio)
Celle (Germanio)
DEC

Map

Flago
granda sendependa urbo de Malsupra Saksio • rezidejo • urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio
Administrado
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Celle
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 05141 kaj aliaj
Poŝtkodo 29221–29229
Aŭtomobila kodo CE
Oficiala Municipokodo 03351006
Subdivido 17 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Dirk-Ulrich Mende
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Helmuth-Hörstmann-
Weg 1
Demografio
Loĝantaro 70138 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)]
Geografio
Geografia situo 52° 38′ N, 10° 5′ O (mapo)52.62555555555610.0825Koordinatoj: 52° 38′ N, 10° 5′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 40 m
Areo 176,05 km²
Oficiala retejo https://www.celle.de/
vdr
la urba kastelo

Industrio redakti

La urbo estas loko de pluraj produktbranĉoj. Gravas antaŭ ĉio la maŝinkonstruado, la produktado de elektraj iloj, koloroj, nutrigiloj kaj la prilaborado de nafto.

Vindindaĵoj redakti

Posedas la urbo bonege konservitan urbokernon kun multaj framskeletaj domoj, vastaj verdaj zonoj (kiel la t.n. Francan Ĝardenon) kaj unu el la plej grandaj ĝardenoj de kuracplantoj en Eŭropo.

La plej konata konstruaĵo estas kastelo el la 13-a jarcento, kiu alikonstruitis poste renesancstile. Kontraŭe al la kastelo troviĝas la famekonata kaj antaŭ nelonge nove aranĝita Bomann-muzeo kun kolektoj variaj pri popolartaĵoj el tuta Malsupra Saksio.

Multajn vizitantojn allogas ĉiun jaron aŭtune ĉevala parado de la Landa Ĉevalbredejo de Malsupra Saksio. En Wietze, malmultajn kilometrojn okcidente de Celle, estas la Germana Naftomuzeo sur la grundo de en 1963 fermita ekspluatejo, kiu de malproksime videblas pro la drilturo.

Historio redakti

La je la fino de la 10-a jarcento unuafoje dokumente menciita komunumo novkonstruitis en 1292 je kelkaj kilometroj pli oriente kaj ricevis la urbajn rajtojn en 1301. Pro la kreskanta graveco kiel navigacia centro por la rivero Aller la urbo rapide grandiĝis. De 1371 ĝis 1705 Celle estis la rezidejo de la princolando Lüneburg. Kiam sur aliaj riveroj (i.a. Elbo kaj Weser estis ŝipitaj pli kaj pli multe da varoj, ekis ekonomia malfloreto de Celle.

Famuloj redakti

Ĝemelurboj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti