Hans Pleschinski

germana ĵurnalisto

Hans PLESCHINSKI (naskiĝinta la 23-an de majo 1956 en Celle) estas germana verkisto kiu furoris pro la romanoj Bildnis eines Unsichtbaren kaj Königsallee. Ekster tio li verkas eseojn, rakontojn, novelojn, radidramojn kaj eldonadas franclingvajn fontojn. Li ekz. tradukis la leterinterŝanĝon kaj la rememorojn de Frederiko la 2-a (Prusio), Voltaire, Madame de Pompadour kaj Else Sohn-Rethel.

Hans Pleschinski
Persona informo
Hans Pleschinski
Naskiĝo 23-an de majo 1956 (1956-05-23) (67-jaraĝa)
en Celle
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto vd
Aktiva en Munkeno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La germana verkisto Hans Pleschinski en Erlangen, 2018

Vivo redakti

Hans Pleschinski pasigis la junulajn jarojn en la malsuprasaksia urbo Wittingen "en la engermanlanda landlimzono" (tia la subtitolo de la libro Ostsucht). Li studis germanistikon, romanistikon kaj teatrajn sciencojn en Munkeno laborante paralele por galerioj, la Bavaria ŝtata opero kaj filmproduktantoj. Inter 1984 kaj 2020 li estis sendependa kunlaboranto de Bayerischer Rundfunk. Pleschinski vivas kiel liberprofesiulo en Munkeno. En 2004 li estis urba skribisto en Amano, en 2008 rezidenta skribisto ĉe Miami-altlernejo en Oxford (Ohio). Li membras ĉe PEN-klubo. Inter 2015 kaj 2018 li direktoris ĉe Bavaria akademio de bela artoj.[1]

Literatura agado redakti

Hans Pleschinski unuafoje publike verkistis en 1984 per tri verkoj, la satiroj Frühstückshörnchen, Gabi Lenz. Werden & Wollen kaj Nach Ägyppten (kun la subtitolo "Moderna romano"). Per tiaj pariodiaĵoj li ribelis kontraŭ la tiutempe moda nova subjektiveco. Kontraŭe li substrekis sian apartenon al la literatura postmoderneco plena de rakontemo, distremo kaj ordodetruemo.[2]

En la mezepoko-romano Pest und Moor (1985) unuafoje senteblis lia intereso je historiaĵoj. Membiografia estas la en 1993 aperinta romano Ostsucht, kie temas pri la junulaj jaroj pasigitaj ĉe la landlimo inter diktatura GDRo kaj Federacia Respubliko Germanio, kaj Bildnis eines Unsichtbaren (2002), kie temas pri liaj propraj travivaĵoj en la munkena bohemio kaj komunumaro de samseksemuloj dum la ekapero de Aidoso kiel ankaŭ pri la funebro pri la tiam mortinta koramiko Volker Kinnius. Stile li aludas vanec-motivojn el la baroktempa literaturo laŭdeganta la vivoĝojon ĝuste pro la ĉieprezenta mortodanĝero.[3] Ankaŭ la longegaj romanoj Brabant (1995) kaj Ludwigshöhe (2008) okupiĝas pri la ŝajna malkongruo inter ekstera pompo ka interna kaduko. Ekz. ĉe Brabant ĉ. 50 personoj de eŭropa kultursocieto surborde de korveto ekŝipumadas al Usono por sendi signalon kanonan kontraŭ la Pentagono kaj manifestacii kontrau la amerika hegemonio kultura. Ĉe Ludwigshöhe kolektiĝas lacegaj personoj memmortigemaj en vilao en la urborando de Munkeno por retrovi la vojon al la vivo. En la ampleksaj romanoj Königsallee (2013) kaj Wiesenstein (2018) temas pri epizodoj el la vivo de du germanaj nobelpremiituloj, pri Thomas Mann kaj Gerhart Hauptmann.[4] Ambaŭkaze Pleschinski plilarĝigas la perspektivon de la verkistoj fronte al la beloj kaj malbeloj de sia gloro en la postmilita epoko. Li ekz. skribis ĉe Königsallee pri elpensita revido inter Thomas Mann kaj Klaus Heuser, viro kiun Mann ekamis en 1927 feriumante en Sylt. Ĉe Wiesenstein temas prila okupo de la samnoma silezia vilao de Gerhart Hauptmann fare de la Ruĝa Armeo.[5] Malgraŭ iliaj diversaj temoj la romanoj ĉiam metis sur podion la motivon fundamentan de kreiva pluralismo kaj multkultura moviĝemo en la plej bona senco de la vorto.[6]Jens Bisky laŭdis lian malegoismon enverkaran kaj la analitikan komprenon de la socio.[7]

Pleschinski centrigas la nacisocialismon kaj la sekvojn enverkare kaj krome aliajn pli fruajn evoluojn de la eŭropa kaj germana historioj. Okaze de la 60-datreveno naskiĝitaga li emfazis ne voli esti reduktiĝi je la Tria Regno.[8]

Eldonista agado redakti

Hans Pleschinski, ege interesiĝante pri historio kaj kulturhistorio, la reciprokaj efektoj inter spirito kaj potencoj, la franca kulturo (por li ĝi estas stile, elegantece, sprite la unua tutmonde), ja kontribuas al la tradono de ĉio tia per tradukado. Do li dediĉis sin al la leterinterŝanĝo inter Frederiko la Granda kaj Voltero (1992), al la leteroj de Madame de Pompadour (1999) kaj al la sekreta taglibro de la duko de Croÿ (2011). Krome li eldonis elektitajn rakontojn de E.T.A. Hoffmann kaj la rememorojn de Else Sohn-Rethel.

Verkoj redakti

verkiste redakti

  • Frühstückshörnchen, Siegen 1984.
  • Gabi Lenz, Zürich 1984.
  • Nach Ägyppten, Zürich 1984, ISBN 3-251-00043-8.
  • Pest und Moor, Zürich 1985.
  • Der Holzvulkan, Zürich 1986, ISBN 3-251-00082-9.
  • Ostsucht, München 1993.
  • Die Wunder von Glogau, München 1993.
  • Brabant, Frankfurt am Main 1995.
  • Byzantiner und andere Falschmünzer, Frankfurt am Main 1997.
  • Zerstreuung, Zürich 2000.
  • Bildnis eines Unsichtbaren, München [u. a.] 2002.
  • Leichtes Licht, München 2005.
  • Verbot der Nüchternheit. Kleines Brevier für ein besseres Leben, München 2007.
  • Ludwigshöhe, Roman, München 2008.
  • Königsallee, Roman, Beck, München 2013, ISBN 978-3-406-65387-2.
  • Wiesenstein, Roman, Beck, München 2018 (nomo de la Hauptmann-vilao en Jagniątków)

eldoniste redakti

  • Aus dem Briefwechsel Voltaire – Friedrich der Große, Zürich 1992.
  • Jeanne Antoinette Poisson de Pompadour: Briefe, München 1999.
  • Jeanne Antoinette Poisson de Pompadour: Seien Sie immer heiter, wenn Sie immer schön bleiben wollen, München 1999.
  • E. T. A. Hoffmann: E. T. A. Hoffmanns Erzählungen, München 2000.
  • „Ich war glücklich, ob es regnete oder nicht.“ Else Sohn-Rethel – Lebenserinnerungen. C. H. Beck, München 2016, ISBN 978-3-406-69165-2.

tradukiste redakti

  • Marc David: Farinelli. München 1996.
  • pluse eldoniste: Nie war es herrlicher zu leben. Das geheime Tagebuch des Herzogs von Croÿ. C.H. Beck, München 2011, ISBN 978-3-406-62170-3.[9]
  • Philippe Besson: Hör auf zu lügen. C. Bertelsmann Verlag, München 2018, ISBN 978-3-570-10341-8.

Premioj redakti

  • 1984: Hungertuch-Preis por Gabi Lenz
  • 1986: Bayerischer Kunstförderpreis
  • 1986: Literaturförderpreis des Landes Niedersachsen
  • 1995: Tukan-Preis por Brabant
  • 2002: Tukan-Preis por Bildnis eines Unsichtbaren
  • 2006: Hannelore-Greve-Literaturpreis
  • 2008: Nicolas-Born-Preis
  • 2012: Ernst-Hoferichter-Preis
  • 2012: Orda membreco en la literatursekcio de Bavaria akademio pri belaj artoj
  • 2012: Chevalier dans l’ordre des Arts et des Lettres
  • 2014: Literaturpreis der Landeshauptstadt München
  • 2014: Niederrheinischer Literaturpreis
  • 2020: Literaturpremio de la Konrad-Adenauer-fondaĵo

Referencoj redakti

  1. Membrolisto akademia
  2. Intervjuo kun DLF La aŭtoro en intervjuo radifonia[rompita ligilo]
  3. Friedrich Vollhardt: "Der Herzog, die Künste und das Leben. Hans Pleschinski und die deutsche Barockliteratur", ĉe: Eleganz und Eigensinn, eldonis La ura Schütz kaj Kay Wolfinger. München 2019
  4. Recenzo ĉe Die Zeit, 25.7.2013
  5. kp. la artikolo "Pleschinski, Hans." Ĉe: Munzinger Online/Personen – Internationales Biographisches Archiv, URL: http://www.munzinger.de/document/00000024076.
  6. Hans-Rüdiger Schwab: "Hans Pleschinski". Ĉe: Kritisches Lexikon zur deutschsprac higen Gegenwartsliteratur/KLG.
  7. Jens Bisky okaze de la aljuĝo de la Munkena literaturpremio, laŭ SZ/8.4.2014
  8. Radiintervjuo por DLF
  9. "Pardon, aber meistens bin ich hier der einzige König!"

Literaturo redakti

  • Karl Michael Armer: "Pest und Moor", che: Das Science Fiction Jahr 1987 (Bd. 2), eldonis Wolfgang Jeschke. Wilhelm Heyne Verlag, München 1987, ISBN 3-453-31365-8, p. 608–609.
  • Roswitha Schieb: Risse. Dreissig Deutsche Lebensläufe, Lukas Verlag, Berlin 2019, ISBN 978-3-86732-324-6, p. 288–298
  • Laura Schütz, Kay Wolfinger (eld.): Eleganz und Eigensinn. Studien zum Werk von Hans Pleschinski, Verlag Königshausen & Neumann, Würzburg 2019, ISBN 978-3-8260-6696-2

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hans Pleschinski en la germana Vikipedio.