Malfermi ĉefmenuon

PEN-klubo internacia

Emblemo de PEN Club

PEN-klubo internacia estas internacia verkista asocio de verkistoj, fondita en 1921 de Catherine Amy Dawson Scott. Ĝi estas unu el la dek plej ne-registaraj organizaĵoj (NROj) kun plej alta statuso ĉe Unuiĝintaj Nacioj[1].

P.E.N. estas la tri komencliteroj de diversaj verkfakoj, kiuj angle formas la vorton "Pen", kiu signifas plumo: P = Poets, Playwrights; E = Essayists, Editors; N = Novelists, Non-fiction authors (do koncize Poetoj, Eseistoj kaj Novelistoj).

La PEN-klubo internacia kiu ne reprezentas ŝtatojn sed literaturojn, havas Esperanto-branĉon, la Esperanta PEN-Centro, kiu reprezentas la Esperanto-literaturon.

PEN Internacia aŭspiciis kolokvon pri la esperanta tradukarto, en Malago meze de oktobro 2014. Ĝin malfermis per ĉefprelego la prezidanto de la Komitato pri tradukarto kaj lingvaj rajtoj de PEN Internacia, prof. Josep Terricabras[2].

PEN Internacia ankaŭ publikigis feminan manifeston, kiu ankaŭ aperis en Esperanto.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

ReferencojRedakti

  1. G. Silfer, Eŭropa kulturo - eŭropaj kulturoj ?, Literatura Foiro, nr- 210, p. 181, jaro 35, aŭgusto 2004.
  2. PEN-kolokvo pri tradukarto en oktobro 2014, El Popola Ĉinio, la 24-an de septembro 2013.