Jarosław Iwaszkiewicz

Jarosław Leon Iwaszkiewicz (esperante: Jaroslavo Ivaŝkjeviĉo; naskiĝis la 20-an de februaro 1894, mortis la 2-an de marto 1980) estis pola verkisto. Li uzis ankaŭ la kromnomon Eleuter.

Jarosław Iwaszkiewicz
Jaroslaw Iwaszkiewicz.jpg
Persona informo
Jarosław Iwaszkiewicz
Naskiĝo 20-an de februaro 1894 (1894-02-20)
en Gubernio Kievo
Morto 2-an de marto 1980 (1980-03-02) (86-jara)
en Varsovio
Religio Katolika Latina Eklezio [#]
Lingvoj pola [#]
Ŝtataneco Pollando [#]
Alma mater Kijiva Universitato [#]
Familio
Edz(in)o Anna Iwaszkiewicz [#]
Infanoj Maria Iwaszkiewicz [#]
Profesio
Alia nomo Eleuter [#]
Okupo verkisto • poeto • eseisto • dramaturgotradukisto • muzikologo • libretisto • taglibristo • scenaristodiplomato [#]
Laborkampo beletro [#]
Verkado
Verkoj Fraŭlinoj el Vilko [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Iwaszkiewicz naskiĝis en Kalnik (nuntempe Ukrainio. En 1918 li ekloĝis en Varsovio. Sian verkistan agadon li komencis per la verkado de liriko, kunfondis i.a. la avangardisman grupon Skamander. Pli malfrue li verkis ankaŭ prozaĵojn, krome li tradukis.

Apud sia literatura agado li en la 1930-aj jaroj estis ambasadoro en Danio kaj Belgio. Post la 2-a mondmilito li iĝis ano de la pola parlamento kaj prezidanto de la pola verkista asocio. Li mortis apud Varsovio.

Li skribis libreton de opero Reĝo Roger de komponisto Karol Szymanowski. Tiu estis lia kuzo kaj onidire ili estis en rilato samseksema.

Kovrilpaĝo de Jaroslavo Ivaŝkjeviĉo: La kvarteto de Mendelssohn, PEA, 1982

Inter siaj verkoj li skribis ankaŭ gravan biografion pri Ŝopeno. Liaj rakontoj igis bazo por fari kelkajn filmadaptojn i.a.: Fraŭlinoj el Vilko, Patrino Johana de Anĝeloj, Betularbaro kaj Vespero ĉe Abdono.

En Esperanto aperisRedakti

La kvarteto de Mendelssohn kaj aliaj rakontoj / esperantigis Jerzy Grum. Antaŭparolo de Andrzej Pettyn. - Warszawa: Polski Zwiazek Esperantystów, 1982.