Justuloj inter la popoloj

homoj de nejuda deveno, kiuj kontribuis al savo de judoj antaŭ holokaŭsto

Justuloj inter la popoloj (aŭ inter la nacioj) (hebree חסיד אומות העולם, Ĥasid Umot HaOlam) estas termino markanta homojn de nejuda deveno, kiuj kontribuis al savo de judoj antaŭ holokaŭsto. Israelo, konkrete Komisiono por distingado de la justuloj, fondita devene en la jaro 1963 apude monumento Jad Vaŝem kaj gvidata de la israela plej supera juĝejo, donas titolon Justulo inter la popoloj al tiuj, kiuj pruveble praktikis tiun ĉi agadon. Ĝi estis donita al 21.313 homoj (ĝis 1-a de januaro 2006).

La ĝardeno Justuloj inter la popoloj Jad Vaŝem
La diplomo Justuloj inter la popoloj por polino Maria Kotarba

Justaj kristanojJustuloj inter la popoloj estas devene tradicia juda nocio, kiu pritraktis la fakton, ke ankaŭ ekster la juda kredo estis bonaj homoj, direktantaj sin per diaj leĝoj. La komisiono, kiu komencis sian agadon en la jaro 1963, transprenis tiun ĉi markigon kaj donas ĝin laŭ severaj kriterioj; la komisiono uzas dum tio informojn de atestintoj, el publika diskuto kaj historia esploro.

La aprezon akiris ankaŭ homoj kun disputebla pasinteco, inter ili ankaŭ nazio Oskar Schindler kaj lia edzino Emilie aŭ papo Pio la 12-a, kiu, komune kun multaj aliaj, kontribuis al tio, ke la registaro de Hitler akiris diktatorajn leĝpovojn. La komisiono donis al ili la aprezon, ĉar ili rekte meritas pri savo de multaj judoj.

Enhavo de aprezo redakti

La aprezitaj personoj havas pretendon por aparta medalo kun stampita nomo, certikigaĵo kaj ilia nomo estas aldonita en liston sur Muro de honoro en Ĝardeno de justuloj inter la popoloj en monumento de Jad Vaŝem. (Antaŭe ĉi tie ĉiu tenanto de la aprezo ekplantis arbon, tiu ĉi tradicio estis ŝanĝita pro manko de loko.) Se aprezito ne plu vivas, povas postuli pri dono de honora civitaneco in memoriam plej proksima parenco. La aprezo estas transdonata aŭ rekte en Israelo aŭ en lando, kie la aprezito vivas, tiuokaze transdonas ĝin israelaj diplomatoj.

La aprezitoj ankaŭ povas ricevi financan helpon – se ili vivas en Israelo, ili ricevas monatan emeritan salajron en alteco de mezproksima enspezo kaj li havas kuracistan zorgon senpaga. Se la aprezito vivas kie ajn alie en la mondo, okaze de liaj ekonomiaj malfacilaĵoj povas doni al li financan helpon Juda fondaĵo por Justuloj, havanta la sidejon en Novjorko kaj svisaj Fondusoj de Anne Frank okaze de bezono zorgos pri kuracista zorgo.

Jad Vaŝem povas ankaŭ doni honoran civitanecon de ŝtato Israelo.

Portantoj laŭ landoj redakti

al la 1-a de januaro 2017, fonto: Yad Vashem Arkivigite je 2006-02-08 per la retarkivo Wayback Machine*
Pollando   6 706
Nederlando 5 595
Francio 3 995
Ukrainio 2 573
Belgio 1 731
Hungario 844
Litovio 891
Belorusio 641
Slovakio 572
Germanio 601
Italio 682
Grekio 335
Jugoslavio (Serbio) 135
Rusio 204
Ĉeĥio 116
 
Kroatio 115
Latvio 136
Aŭstrio 109
Moldavio 69
Albanio 75
Rumanio   60
Svislando 49
Bosnio kaj Hercegovino 43
Norvegio 67
Danio** 22
Bulgario 20
Granda Britio 22
Svedio 49
Makedonio 10
Armenio 10
 
Slovenio 10
Grekio 10
Hispanio 9
Usono 5
Estonio 3
Portugalio 3
Brazilo 2
Ĉinio 2
Indonezio 2
Irlando 1
Japanio 1
Kubo 1
Salvadoro 1
Peruo 1
Vjetnamio 1
Luksemburgio 1
Montenegro 1
Turkio 1
Egiptio 1
Kartvelio 1

sume 26 513

*laŭ indikoj alireblaj de organizo Yad Vashem
**membroj de dana rezistmovado ne volis esti indikitaj unuope, sed kiel unu grupo

Vidu ankaŭ redakti