Karol Szymanowski
Karol Maciej Szymanowski (naskiĝis la 3-an de oktobro 1882 en Tymoszówka, en la nuntempa Ukraino, mortis la 29-an de marto 1937 en Laŭzano) estis pola komponisto, pianisto, pedagogiisto, muzik-kritikisto kaj verkisto.
Karol Szymanowski | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Карлъ Матвѣй Шимановскій |
Naskiĝo | 3-an de oktobro 1882 en Tymoshivka |
Morto | 29-an de marto 1937 (54-jaraĝa) en Laŭzano |
Mortokialo | Tuberkulozo |
Tombo | Crypt of Merit at Skałka (en) |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Rusia Imperio Dua Pola Respubliko |
Alma mater | Єлисаветградське земське реальне училище (en) |
Familio | |
Patro | Stanisław Bonawentura Marian Korwin-Szymanowski (en) |
Patrino | Anna Dominika Teodora Taube (en) |
Amkunulo | Boris Kochno (mul) Jarosław Iwaszkiewicz Aleksander Szymielewicz (en) Witold Conti (en) |
Parencoj | Шимановский, Мартин Феликсович (en) (onklo) |
Okupo | |
Okupo | komponisto pianisto universitata instruisto muzikinstruisto aŭtoro |
Verkoj | 3 Paganini Caprices Symphony No. 3 |
Li apartenis al la Młoda Polska (pola modernismo) kune kun Grzegorz Fitelberg, Ludomir Różycki, Apolinary Szeluto. Kune kun Fryderyk Chopin kaj Witold Lutosławski oni konsideras lin kiel plej granda pola komponisto.
Vivo
redaktiEdukado kaj unuaj sukcesoj - epoko romantika
redaktiSzymanowski naskiĝis en Tymoszówka, en domo de pola nobela familio. Havante sep jarojn oni komencis domen edukigi lin. Plej grava fako estis tie muziko kiun li lernis unue ĉe sia patro, poste (de 1892) ĉe Gustav Neuhaus en lia lernejo en Elizavetgrado. Neuhaus estis populara tie instruisto de piano. Lia filo, Harry Neuhaus (granda pianisto kaj ŝopenologo) poste amikiĝis kun Karol kiam li estis grava komponisto. Gustav Neuhaus malkovris dum la instruado gravajn lertecojn por komponi en Karol. Post fino de tiu instruado, Szymanowski komencis studi en Varsovio en 1901 jaro. Harmonion li studis ĉe Marek Zawirski kaj kontrapunkton kaj komponon ĉe Zygmunt Noskowski (grava pola komponisto). Dum tiu tempo li konis Paweł Kochański (pianisto), Artur Rubinstein (opiniata kiel plej genia pianisto de 20-a jarcento), Stanisław Ignacy Witkiewicz (verkisto, pentristo) kaj Stefan Żeromski (verkisto). Dum 1903 jaro li venis al Berlin kie li konis Richard Strauss, kiu estiĝis lia majstro dum plej proksima tempo. Ĝis tiu tempo li komponis nur kelkaj kantoj al poemoj de Jan Kasprowicz, Wacław Berent kaj Tadeusz Miciński tamen nun li komencis komponi siajn unuajn verkojn orkestrajn. En 1905 jaro kune kun Stanisław Ignacy Witkiewicz (nomata populare Witkacy) li vojaĝis per unua fojo al Italio. Post fino de studoj kune kun Ludomir Różycki kaj Apolinary Szeluto li fondis Asocio de Eldono por Junaj Komponistoj Polaj- organizo grava por propagi modernan komponaĵon de juna kompono pola. Jam en 1906 jaro per tiu Asocio kelkaj junaj komponistoj koncertis en Berlin kaj Varsovio. Mem Szymanowski koncertis en tiuj jaroj en Berlin kaj Leipzig. En 1908 jaro li vojaĝis nove al Italio. Poste, en 1912 li lokiĝis en Vieno kaj Universal Edition, firmao muzika, faris kun li kontrakton por dek jaroj. En tiu epoko plej gravaj komponaĵoj de Szymanowski estis sendube kantoj kaj unua simfonio e minor op.15 kaj dua simfonio B maior op.19. Romantikeco kaj influoj de ekspresionisma muziko de Strauss estas tie videbla. Krom Strauss lia dua majstro muzika estis Fryderyk Chopin, kies muziko influadis sur Szymanowski dum ĉia sia vivo.
Dum sendependiĝo de Pollando; epoko impresionisma
redaktiKarol Szymanowski malkovris orientalismon ankoraŭ dum siaj unuaj vojaĝoj al Italio. Centro de lia intereso estis nun, en 1913, la mistikismo. Lia unua provo esprimi tiun valoron de arto estis opero Hagith, kiun li finverkis en 1914. Unue li trapasis plej gravan vojaĝon en sia tuta artistika vivo - la vojaĝo al Italio, Sicilio kaj Afriko (arabaj landoj). Post tiu vojaĝo Szymanowski skribis jam tute alian muzikon ol ekspresionisman. Jam estante en Parizo li ekkonis bone kun muziko de Claude Debussy. Revenante al Tymoszówka li kreis siajn plej gravajn verkojn por piano- Metopy, Maski, Mity (Metopoj, Maskoj kaj Mitoj)- hodiaŭ opiniataj kiel plej geniaj komponaĵoj de monda impresionismo. Por mencio meritas sendube "Kantoj de princino de fabelo" kun vortoj de Zofia Szymanowska kaj "Kvar Kantoj" kun vortoj de Rabindranath Tagore. Post sanga Revolucio de Bolŝevikoj en oktobro 1917, Szymanowski lasis domon en Tymoszówka kaj post mallonga loĝado en Elizavetgrado li hejmiĝis en Varsovio. Li skribis tiam unu el plej interesan komponaĵon sub influo de araba kulturo- "Pieśni muezina szalonego" (Kantoj de malsaĝa muezzin). Post granda influo de araba, malnova greka, malnova slava kaj ortodoksa kulturoj li komencis skribi sian plej grandan verkon- opero "Król Roger" (Reĝo Roger). Libreto skribis unu el plej grandaj polaj verkistoj de Młoda Polska kaj lia kuzo- Jarosław Iwaszkiewicz. Szymanowski komponis ĝin tre longe ĉar de 1918 ĝis 1924. Dum tiu tempo Szymanowski venis kun Artur Rubinstein al Usono farante grandajn sukcesojn. Plej grava sukceso koncerta estis tamen en Parizo, en majo 1922. En tiu jaro li venis ankaŭ al Zakopane kie tre gravan impreson faris sur li longe ne aŭskultata muziko montana, kiu estis ja tre proksima al li dum lia infaneco. En 1924 Szymanowski skribis romanon "Efebos" omaĝante ĝin al dekkvina Boris Kochno - postea grava rusa poeto. Tiu romano estis esprimo de amo por juna knabo. Romano tiu estus pove unu el plej grandaj verkoj de samseksema literaturo se Szymanowski ne brulus ĝin. Nur post morto de li, Jarosław Iwaszkiewicz publikis kelkajn fragmentojn. En la sama jaro, en junio estis premiera de "Król Roger" en Varsovio. Opero tiu estas grava kunigo- Szymanowski kreis tie kunigon de partoj ekspresionismaj, orientalismaj, romantikismaj kaj modernismaj. La opero hodiaŭ estas opiniata kiel unu el plej geniaj verkoj de tiu tempo inter "Turandot" de Giacomo Puccini kaj "Elektra" de Richard Strauss. Ĝi tamen ne estas konata pro "tre malfacila muziko en percepto" (kiel opinias J.Kański) aŭ pro ĝia malbona unua ricevo de aŭskultantoj. Nur hodiaŭ opero tiu revenas al plej grandaj domoj operaj (en Britio, Usono, Francio kaj Germanio; ekzemple en 2009 Polo- Krzysztof Warlikowski preparos ĝin en Pariza Opero).
Lastaj jaroj - epoko de pola muziko
redaktiEn 1926 Szymanowski forĵetis propozicion estiĝi estro de Kaira Konservatorio de Muziko. Li tamen estiĝis estro de Varsovia Konservatorio kaj poste li estis rektoro de Akademio Muzika en Varsovio. Tiam li loĝis en sia legenda domo en Zakopane - "Atma". Dum tiu tempo li skribis "Kvar Kantoj" kun vortoj de James Joyce. Mirigita per pola kulturo li komencis skribi inspirante per muziko popola kaj malnova. Tiel li kreis Stabat Mater. Ĝi estis unua komponaĵo de tiu motivo en lingvo nacia. Ĝi estas ankaŭ rekviemo, ĉar homo kiu mendis tiun komponaĵon esperis komponaĵon en ĝuste tia speco. Ekde 1925 li komponadis ankaŭ balteon- "Harnasie". La popola muziko de Montanoj, partoj de tenoro kaj motivo popola en moderna stilo de komponado de Szymanowski montras hodiaŭ al muzikologoj unu el plej geniajn verkojn de popola epoko en muziko moderna. Kune kun "Król Roger" kaj "Stabat Mater" ĝuste "Harnasie" estas opiniata kiel plej grava komponaĵo de Karol Szymanowski. En 1935 li renkontis Witold Lutosławski. Problemoj kun sano emigis lin por saniĝadi en sanatorioj en Francio. Karol Szymanowski mortis subite en Laŭzanio en 1937.
La jaro 2007 estas en Pollando la jaro de Karol Szymanowski, Stanisław Wyspiański kaj Joseph Conrad.
Komponaĵoj
redaktiJaroj de komponado | Titolo | Formo muzika |
---|---|---|
1899-1900 | Dziewięć preludiów na fortepian, Op. 1 | Miniaturoj fortepianaj |
1900-1902 | Sześć pieśni, Op. 2 | kantoj por voĉo kaj fortepiano |
1901-1903 | Wariacja b-moll, Op. 3 | fortepiana variacio |
1900-1902 | Cztery etiudy, Op. 4 | miniaturo fortepiana |
1902 | Trzy fragmenty z poematów Jana Kasprowicza op.5 | Kantoj por voĉo kaj piano |
1904 | Salome, Op. 6 (sł. Jan Kasprowicz) | Kanto por voĉo kaj fortepiano |
1904 | Łabędź, Op. 7 (sł. Wacław Berent) | Kanto por voĉo kaj fortepiano |
1903-1904 | Sonata fortepianowa nr. 1 c-moll, Op. 8 | Sonato |
1904 | Sonata d-moll na skrzypce I fortepian, Op. 9 | Sonato |
1900-1904 | Wariacje na polski temat ludowy h-moll, Op. 10 | fortepiana variacio |
1904-1905 | Cztery pieśni, Op. 11 (sł. Tadeusz Miciński) | Kantoj por voĉo kaj fortepiano |
1904-1905 | Uwertura koncertowa E-dur, Op. 12 | Komponaĵo orkestra |
1905-1907 | Pięć pieśni, Op. 13 | Kantoj por voĉo kaj fortepiano |
1905-1907 | Fantazja, Op. 14 | miniaturo fortepiana |
1906-1907 | Symfonia nr 1 f-moll, Op. 15 | Simfonio |
1907 | Trio, Op. 16 | Trio instrumentala (fortepiano, violono, violonĉelo) |
1907 | Dwanaście pieśni, Op. 17 | Kantoj por voĉo kaj fortepiano |
1908 | Pięć pieśni, Op. 18 | Kantoj por voĉo kaj fortepiano |
1905-1909 | Preludium I fuga cis-mol | Miniaturo fortepiana |
1908-1909 | Loteria na mężów | Opereto |
1909-1910 | Symfonia nr 2 B-dur, Op. 19 | Simfonio |
1909 | Sześć pieśni, Op. 20 (sł. Tadeusz Miciński) | Kantoj por voĉo kaj fortepiano |
1910-1911 | Sonata fortepianowa nr 2 A-dur, Op. 21 | Sonato |
1910 | Barwne pieśni, Op. 22 | Kantoj por voĉo kaj fortepiano |
1910 | Romans D-dur, Op. 23 | Dueto por violono kaj fortepiano |
1911 | Pieśni miłosne Hafiza, Op. 24 | Kanto por voĉo kaj fortepiano |
1912-1913 | Hagith, Op. 25 | Opero |
1914 | Pieśni miłosne Hafiza, Op. 26 | Kanto por voĉo kaj orkestro |
1914-1916 | Symfonia nr 3 "Pieśń o nocy", Op. 27 | Simfonio |
1915 | Nokturn i tarantela, Op. 28 | miniaturo muzika por violono kaj fortepiano |
1915 | Metopy, Op. 29 | miniaruro fortepiana |
1915 | Mity, Op. 30 | miniaruro por violono kaj fortepiano |
1915 | Pieśni księżniczki z baśni, Op.31 | Kantoj por voĉo kaj fortepiano |
1915 | Trzy pieśni, Op. 32 (sł. Dymitr Dawydow) | Kantoj por voĉo kaj fortepiano |
1915-1916 | Dwanaście etiud, Op. 33 | miniaturo fortepiana |
1916 | Maski, Op. 34 | miniaturo fortepiana |
1917 | Koncert skrzypcowy nr 1, Op. 35 | Koncerto violona |
1917 | Sonata fortepianowa nr 3, Op. 36 | Sonato |
1917 | Kwartet smyczkowy nr 1, Op 37 | Kvarteto arĉa |
1917 | Demeter, Op 37 bis | Kanto por alto, koro ina kaj orkestro |
1917 | Agawe, Op. 38 | Kanto por alto, koro ina kaj orkestro |
1918 | Trzy kaprysy Paganiniego, Op. 40 | miniaturo por violono kaj fortepiano |
1918 | Cztery pieśni, Op. 41 (sł. Rabindranath Tagore) | Kantoj por voĉo kaj fortepiano |
1918 | Pieśń meuzina szalonego, Op. 42 | Kantoj por voĉo kaj fortepiano |
1920 | Mandragora, Op. 43 | Baleto |
1925 | Marsz uroczysty | Marŝo por orkestro |
1925 | Dwie pieśni baskijskie, Op. 44 | Kantoj por voĉo kaj fortepiano |
1918-1924 | Król Roger, Op. 46 | Opero |
1921 | Słopiewnie, Op. 46 bis (sł. Julian Tuwim) | Kantoj por voĉo kaj fortepiano |
1922 | Trzy kołysanki, Op. 48 | Kantoj por voĉo kaj fortepiano |
1922-1923 | Rymy dziecięce, Op. 49 (sł. Kazimiera Iłłakowiczówna) | Kantoj por voĉo kaj fortepiano |
1924-1925 | Dwanaście mazurków, Op. 50 | miniaruro fortepiana |
1924 | Idom se siuhaje dołu, śpiewający | Kanzono montana por voĉo kaj fortepiano |
1925 | Kniaź Patiomkin, Op. 51
|
Komponaĵo orkestra |
1925 | Kołysanka (La bereceuse d'atacho enia), Op. 52 | Dueto por violono kaj fortepiano |
1925-1926 | 'Stabat mater, op. 53 | Komponaĵo por voĉoj solaj, koro kaj orkestro |
1926 | Cztery pieśni, Op. 54 (sł. James Joyce) | Kantoj por voĉo kaj fortepiano |
1923-1931 | Harnasie, Op. 55 | Baleto |
1927 | Kwartet smyczkowy nr 2, Op. 56 | Kvarteto arĉa |
1928 | Vocalise-Etude | Kanto |
1928-1929 | Sześć pieśni kurpiowski | Kanto por koro a cappella |
1930 | Veni creator, Op. 57 | Komponaĵo por soprano, koro, orgenoj kaj orkestro |
1930-1932 | Pieśni kurpiowskie, Op. 58 | Kantoj por voĉo kaj fortepiano |
1930-1933 | Litania do Marii Panny, Op. 59 | Kanto por soprano, koro kaj orkestro |
1932 | Symfonia nr 4, (Symphonie concertante), Op. 60 | Simfonio |
1932-1933 | Koncert skrzypcowy nr 2, Op. 61 | Koncerto violona |
1933-1934 | Dwa mazurki, Op. 62 | Miniaruro fortepiana |