Simfonio

longa muzika kompozicio por orkestro

Simfonio estas muzika komponaĵo, ofte longa kaj kutime por orkestro. La termino "simfonio" ne devigas specifan formaton. Kvankam multaj simfonioj prezentas certan tonalon en kvar movimentoj, kun la unua en sonata formato, kaj tio estas ofte konsiderata de muzikaj teoriistoj kiel klasika strukturo de simfonio, eĉ kelkaj simfonioj de majstroj kiel Haydn, Mozart kaj Beethoven ne sin prezentas laŭ tia modelo.

Prezento de la Oka Simfonio de Gustav Mahler en la Kölner Philharmonie de la Sinfonieorchester Wuppertal dirigenta fare de Heinz Walter Florin.

La frua formo redakti

 
Claudio Monteverdi estis unu el la unuaj komponistoj kiuj uzis la terminon aŭ koncepton "simfonio".

En la unua opero de Jacopo Peri, Euridice, prezentita en 1600, estas "simfonio" por 3 flutoj. Monteverdi verkis muzikaĵojn por orkestro, kiel malfermaĵo al opero, kaj nomis ilin "simfonioj". Kadre de la germana baroko, en 1650 Schütz verkis Symphoniae sacrae [religiaj simfonioj] por voĉoj kun muzikaj instrumentoj. Johann Sebastian Bach ankaŭ donis ĉi tiun nomon al siaj trivoĉaj invencioj, kaj jen kaj jen al la malfermitaĵoj de instrumentaj verkoj (Inventionen und Sinfonien), kiel unu el la klavicenaj partituroj. Antonio Vivaldi, en lia "Printempa" konĉerto de "La Kvar Sezonoj", pruntas kapmovimentojn de Simphonio en la unua akto de sia opero Il Giustino, kiu estis komponita tiun jaron kun "La Kvar Sezonoj".

La nomo "Simfonio" algluiĝis al muzikaĵoj kiuj kutime estis luditaj kaj integrigitaj en teatraĵo, oratoriokantato en la 17-a jarcento, kaj eĉ en la 18-a jarcento. Tiam la nomo "antaŭopera simfonio" estas ankaŭ ofta kiel sinonimo por la malfermo. Samtempe, dum ĉi tiu periodo ili komencis distingi al ĝi la karakterizan formon de la itala malfermo de tri epizodoj: rapida, malrapida, kaj rapida. Tiu estas kontraŭe al la franc-stilaj simfonioj en la formato de tri movimentoj: malrapida, rapida, malrapida.

Haydn nomis siajn unuajn simfoniojn simple "malfermo", kaj ili estas kompleksaj, kiel liaj sonatoj de tri ĉapitroj: rapida, malrapida kaj rapida. La malfruaj simfonioj de Haydn preskaŭ ĉiuj malfermiĝas kun malrapida enkonduko, kaj nur post tio venas la "Allegro" (La Rapida Ĉapitro), asociita kun ĉi tiu enkonduko. La "malferma simfonio" estis kutime prezentita en kordorkestro. Foje estis aldonitaj ankaŭ blovinstrumentoj por plifortigi la orkestron kaj plifortigi nur ĝiajn sonojn, sen konsideri iujn ajn ombrodiferencojn. La triosonato kaj simfonio estas similaj, kaj la diferenco inter ili estas la naturo de la prezento: triosonato estas destinita por pluraj solinstrumentoj, dum la simfonio estas destinita por orkestro.

La komponado de fruaj simfonioj centriĝis ĉe Milano, Vieno, kaj Mannheim. Elstara membroj de la milana skolo estis Giovanni Battista Sammartini, kaj Antonio Brioschi, Ferdinando Galimberti kaj Giovanni Battista Lampugnani. Inter la fruaj komponistoj en la formo en Vieno estis Georg Christoph Wagenseil, Wenzel Raimund Birck kaj Georg Matthias Monn. Postaj gravaj Vienaj simfonio-komponistoj estis Johann Baptist Wanhal, Karl Ditters von Dittersdorf kaj Leopold Hoffmann. Membro de la mannheim-a skolo estis Johann Stamitz.[1]

La 18-a jarcento redakti

 
Eble Joseph Haydn fiksis la koncepton de "simfonio".

Dum la 18a jarcento, "la simfonio kultiviĝis kun eksterordinara intenseco".[2] Ĝi ludis rolon en multaj partoj de publika vivo, inkluzive de ekleziaj diservoj,[3] sed precipe forta fonto de subteno por simfonia ludado estis la nobelaro. En Vieno, eble la plej grava loko en Eŭropo por la komponado de simfonioj, "senmetafore centoj da noblaj familioj subtenis muzikajn organizojn, ĝenerale dividantaj la tempon inter Vieno kaj iliaj familiaj bienoj [aliloke en la Imperio]".[4] Pro la tipa malgrando de la tiama orkestro, multaj el ĉi tiuj kortumaj organizoj povis ludi simfoniojn. La juna Joseph Haydn, je la akcepto de sia unua posteno kiel muzikestro en 1757 por la familio Morzin, trovis, ke dum la ĉeesto en Vieno de la domanaro Morzin, sia orkestro estis nur parto de viva kaj konkurencema muzika medio, kun pluraj aristokratoj, kiuj subtenis koncertojn de la propraj ensembloj.[5][6]

LaRue, Bonds, Walsh, kaj Wilson[7] montras la iom-post-ioma pligrandiĝo de la simfonia orkestro dum la 18a jarcento. Komence, simfonioj estis simfonioj de kord-instrumentoj, verkitaj en nur kvar partoj: unua violono, dua violono, aldviolono, kaj baso. La basa parto ludiĝis de violonĉeloj, kontrabasoj, kiuj ludis la basan parton je oktavo sub ili, kaj eble ankaŭ fagoto. Foje la fruaj simfonistoj eĉ en inkluzivis aldviolonan parton, kaj tiel kreis tri-partajn simfoniojn. Baso kontinua parto, kun fagoto kune kun klaviceno aŭ alia instrumento, kiu povas ludi agordojn, ankaŭ eble ĉeestis.[7]

La unuaj aldonoj al ĉi-tiu simpla ensemblo estis paro da kornoj, poste kune kun hobojoj. Dum la jarcento, aliaj instrumentoj aldonigis al la klasika orkestro: flutoj, kiuj foje anstataŭis la hobojojn, apartaj partoj por fagotoj, klarnetoj, trumpetoj, kaj timbaloj. Verkoj utilis multajn kombinaĵojn el ĉi tiuj aldonaj instrumentoj. La plena klasika orkestro, je la fino de la jarcento por la plej grandskalaj simfonioj, enhavas la norman kordinstrument-ensemblon, kiu menciiĝis supre, parojn da lignaj blovinstrumentoj (flutoj, hobojoj, klarnetoj, kaj fagotoj), paron da kornoj, kaj timbalojn. Klavaro instrumento, kiu ludis la kontinuan basan parton, ankoraŭ disponeblis.

La "Itala" simfonio-stilo, ofte uzita kiel uverturo kaj interakto en operejoj, iĝis norma tri-movimenta formo: rapida movimento, malrapida movimento, kaj alia rapida movimento. Dum la 18a jarcento iĝis kutima verki kvar-movimentajn simfoniojn,[8] laŭ la linioj priskribataj en la sekva paragrafo. La tri-movimenta simfonio malrapide formortis; preskaŭ la duono el la simfonioj de Haydn havis nur tri movimentojn;[9] kaj por la juna Mozarto, la tri-movimenta simfonio estis tipa, eble pro la influo de lia amiko Johann Christian Bach.[10] Elstara malfrua ekzemplo de tri-movimenta Klasika simfonio estas la Simfonio N-ro 38 de Mozarto (Simfonio "Prago"), de 1787.

Elstaraj komponistoj redakti

 
Wolfgang Amadeus Mozart geniulis per siaj simfonioj.

La plej gravaj simfoni-verkistoj de la posta parto de la 18a jarcento estas Haydn, kiu verkis almenaŭ 107 simfoniojn dum 36 jaroj,[11] kaj Mozarto, kiu verkis almenaŭ 47 simfoniojn dum 24 jaroj.[12]

  • Joseph Haydn: Famkonata kiel la "Patro de la Simfonioj"; En liaj 104 simfonioj estas konstanta traktado de la evoluo de la formo kaj strukturo de la simfonio, kaj kultivado, kiu neniam ĉesas de eksperimentoj kaj rafinadoj en la kampo de dinamiko kaj orkestra diverseco. Aparte, Haydn havas grandan gravecon en la kampo de muzikaj motivoj.
  • Wolfgang Amadeus Mozart: En Mozart, kiel en Haydn, estas kondukita linio de evoluo kaj perfekteco. Rimarkeblas la influo de Bach, kiu precipe evidentiĝas en la polifonia strukturo en la evoluo de la motivoj. Progreso estas videbla en la kampo de orkestrado. Ĉiu instrumento venas por aldoni nuancojn al la ĝenerala efiko.

La klasika strukturo redakti

La ĉapitroj de la simfonio estis konstruitaj en konvenciaj strukturoj: la unua movimento estas la formo de sonato allegro, bazita sur harmoniaj rilatoj kiuj determinas la longon de la movimento kaj kiel ĝi evoluas. Ĉapitro en strukturo A-B-A, Rondo (A-B-A-C-A-D, ktp.), variacioj, fugo, ktp.

La strukturo de la klasika simfonio estas la jeno (tiel ĝi aperis en kelkaj el la simfonioj de Haydn, Mozart kaj Beethoven):

  1. Unua ĉapitro, Malfermo: Komenca sonato aŭ alegro. Malrapida.
    1. Ekspozicio: Prezentado de la unua temo, ponto al la dua temo, dua temo, finaĵo.
    2. Tralaborado: Enkonduko, Koro, Ritornelo, Pedaltono.
    3. Reekprenado: Simile en strukturo al la ekspozicio, sed kondukas la ĉapitron al ĝia konkludo.
    4. Kodo: Fermas la ĉapitron.
  2. Dua ĉapitro: malrapida kaj trankvila movimento, ekzemple adaĝo.
  3. Tria ĉapitro: Triobla peza danco (Menueto) aŭ skerco kun trio, kiu evoluis al skerco, pli rapida kaj pli kompleksa kaj kutime strukturita A-B-A.
  4. Lasta ĉapitro: Alegro, rondo, aŭ sonato, preskaŭ ĉiam estas la plej rapida kaj plej virtuoza epizodo, kun rondelo aŭ sonata formo.

Komponistoj ofte ŝanĝis ĉi tiun planon, ekzemple per reordigo de la mezaj movimentoj, aŭ per aldono de malrapida komenco al la unua moviment. Haydn, Mozarto, kaj ilia samtempuloj uzis kvar-movimentan formon nur en orkestra aŭ plurinstrumenta ĉambro-muziko, ekzemple kvartetoj, malgraŭ ke post Beethoven solo-sonatojn verkiĝas tiom ofte en kvar, kiom en tri movimentoj. [13]

Jen pliaj detaloj kaj komentarioj pri kvar ĉapitrojn de la simfonio, en ĝia plej evoluita formo de la 18-a jarcento:

  • Unua ĉapitro: La plej grava kaj evoluinta, estas tio kio determinas la karakteron de la tuta simfonio. Ĝi estas skribita en la formo de sonato, kaj estas ofte akompanita per malrapida enkonduko.
  • Dua ĉapitro: Malrapida kaj Lirika. En sia formo ĝi estas pli libera, kaj la aŭtoro povas uzi la ĝustan formon de la sonato, sed ankaŭ eviti ĝin. Aliaj tipaj formoj estas la neevoluinta sonata formo, kaj temo kun variacioj.
  • Tria ĉapitro: Plejparte danco. El la suito estis pruntita al ĉi tie la menueton. Beethoven estis la unua se temas pri anstataŭigi la menueton en skerco, kiu komenciĝis kiel rapida menueto kaj iĝis sendependa ĝenro.
  • Kvara (kaj Lasta) ĉapitro: Rapida kaj ĝia karaktero estas kutime facila kaj distra. Ankaŭ ĉi tie la komponisto ne estas limigita kaj povas egaligi al ĉi tiu ĉapitro formon de sonato aŭ variacioj. Ĉiukaze, la plej ofta formo estas la rondo-sonata formo, kiu estas subtipo de la ordinara sonata formo; la unua temo estas kutime mallonga, simetria kaj danciga, kaj estas ripetita denove antaŭ evoluo tiel ke strukturo rememoriga pri la rondostrukturo estas akirita. Ĝis la fino de la klasika periodo la lasta movimento estis plejparte la plej mallonga kaj malpeza (la simfonio "Jupitero" de Mozart estas unu el la plej rekoneblaj): inter la karakterizaĵoj de la Romantika periodo estis la drama emfazoŝanĝo de la unua movimento al la lasta.

Jam en la unua simfonio de Beethoven oni emas movi la pezocentron al la lasta movimento, kaj la deziro doni al ĝi solvon al la ideoj, kiuj aperis en antaŭaj ĉapitroj. Dum la Romantika periodo la simfonio alprenas pli individuan karakteron, depende de la spirito de la periodo. Speciala branĉo de simfonia arto estas simfonia poemo, kiu apartenas al la klara ĝenro de programa muziko.

La 19-a jarcento redakti

En la 19-a jarcento la simfonio estis iom post iom liberigita, simile al la formo de la sonato ĝenerale, de sia regula klasika formo.

Beethoven redakti

 
La Simfonioj de Beethoven estas la plej popularaj kaj konataj.

Komence de la 19a jarcento, Beethoven plialtiĝis la simfonion el ĉiutaga ĝenro produktita en grandaj kvantoj al suprema formo en kiu komponistoj sukcesis atingi la plej altajn eblojn de muziko en nur kelkaj verkoj.[14] Beethoven levis la simfonion al la plej altaj niveloj, kaj tiamaniere ke li evoluis ĝin laŭ sia kreiva potenco, povis verŝi kaj miksi en ĝi abundon da melodia kaj harmonia materialo, kiu estas konsiderata tre altkvalita en klasika muziko. Tio estas ege profundaj kaj dramaj homaj emocioj ĝis fatala tragedio. Aldone al kompleksa instrumenta tekniko; riĉa dinamiko kun altaj streĉiĝoj, kiu estas precipe evidenta en la procezoj de evoluigado de liaj motivoj. Interalie, Beethoven evoluigis (kvankam tiu ĉi tekniko jam ekzistas en Haydn) la kontinuan transiron inter epizodoj, tekniko pruntita de la opero kaj aldonanta dramon kaj suspenson al la muziko. Tiel, ekzemple, en la Kvina Simfonio la tria movimento estas senĉese kunligita al la kvara, kaj en la Sesa Simfonio la lastaj tri movimentoj estas kunligitaj.

Beethoven komencis per du verkoj rekte konkurencante kun siaj modeloj Mozart kaj Haydn, poste sep pliaj simfonioj, starte per la Tria Simfonio ("Eroica") kiu pliampleksigis la rigardon kaj ambicion de la ĝenro. Lia 5-a simfonio estas eble la plej fama simfonio iam verkita; ties transiro el la emociplena ŝtormeca malferma movimento en C-minoro al triumfa ĉefa finalo havigis modelon adoptitan poste de simfoniistoj kiaj Brahms[15] kaj Mahler. Lia Simfonio n-ro. 6 estas programa verko, kiu montras instrumentajn imitaĵojn de birdotriloj kaj ŝtormon; kaj, malkonvencie, kvinan movementon (simfonioj kutime havis ĉefe kvar movementojn). Lia Simfonio n-ro 9 inkludas partojn por voĉaj soloistoj kaj ĥoron en la lasta movemento, kio faras ĝin ĥora simfonio.La Naŭa de Beethoven ne estis la unua ĥora simfonio, kvankam ĝi estas certe la plej celebrata. Beethoven estis antaŭita de la Batal-Simfonio de Peter von Winter, kiu inkludas finan ĥoron kaj estis verkita en 1814, dek jaroj antaŭ la Naŭa de Beethoven.[16]

Post Beethoven redakti

Brahms plejparte sekvis la vojon de Beethoven kaj kelkaj eĉ nomis lian unuan simfonion kiel la Deka Simfonio de Beethoven, multe al la malkontento de la komponisto. Schubert kaj aliaj plejparte konservis la strukturon de la klasika simfonio, sed tiu strukturo formiĝis, ŝanĝante formon kaj karakteron. Brahms kaj Schumann (sekvita de Cesar Frank) eksperimentis kun mezaj ĉapitroj kombinantaj la malrapidan ĉapitron kaj la ĉapitron de skerco. La fantazia simfonio (france: Symphonie Fantastique) de Hector Berlioz estas programa verko, kies strukturo estas tute malsama ol la strukturo de la klasika simfonio. Saint-Saens verkis orgensimfonion (lia tria) kaj la "Simfonio Hispana" de Édouard Lalo estas fakte violonkonĉerto.

La nura simfonio de Cesar Frank estas verkita en cikla strukturo, kun la sama temo revenanta en ĉiu el siaj tri ĉapitroj. Direkte al la fino de la jarcento Gustav Mahler verkis sian duan simfonion, kiu inkludas solistan kantadon en sia kvara movimento kaj koruson kun solistaj kantistoj en la fina movimento (simila al kion Beethoven faris en sia naŭa, korussimfonio) kaj ĝia tuta strukturo estas noviga kaj libera de la strukturo de la klasika simfonio. Tiel li daŭre integrigis koruson aŭ solistojn en siaj Tria kaj Kvara Simfonioj.

 
Gustav Mahler modernigis la koncepton de "simfonioj".

Mahler opiniis, ke la simfonio "estas kiel la mondo: ĝi devas ampleksi ĉion" kaj efektive liaj simfonioj estis intencitaj esprimi profundajn filozofiajn ideojn kaj orkestrajn instrumentojn, ĝis tiam ne viditajn en la koncert-orkestro, kiel mandolino kaj gitaro, aldone al solista kaj koruso kantado en siaj verkoj. Ĉirkaŭ la fino de la 19-a jarcento, Gustav Mahler ekkomponis longajn kaj grandskalajn simfoniojn kiujn li plue komponis ĝis komenco de la 20-a jarcento. Lia 3-a simfonio, finkompletigita en 1896, estas unu de la plej longaj simfonioj luditaj regule, enhavanta ĉirkaŭ cent minutojn en la plej granda parto de ludokazoj. La 8-a simfonio estis komponita en 1906 kaj ricevas la kromnomon "Milsimfonio" pro la granda kvanto de voĉoj necesaj por ĝia ludado.

La 20-a jarcento redakti

La dudeka jarcento kunportis la rompon de ĉiuj konvencioj kaj strukturoj, ĉefe por la artoj. La samo estas vera pri muzikkomponaĵoj ĝenerale kaj simfonioj aparte. Kvankam ekzistas modernaj simfonioj kiuj respektas la romantikan strukturon, verkoj de Ŝostakoviĉ, Strauss kaj aliaj, tamen ekzistas ankaŭ multaj simfonioj kiuj estis verkitaj tielmaniere ke ili ne obeas al la reguloj.

En la 20-a jarcento okazis pli granda diversigo en la stilo kaj enhavo de la verkoj kiujn la komponistoj mem nomis "simfonioj".[17]​ Kelkaj komponistoj, kiel Dmitrij Ŝostakoviĉ, Sergej Raĥmaninov kaj Carl Nielsen, plue verkis laŭ la tradicia formo de kvar movimentoj, dum aliaj komponistoj adoptis diferencajn fokusojn: la Sepa Simfonio de Jean Sibelius, nome lia lasta, konsistas el nur unu movimento; ankaŭ la Alposimfonio de Richard Strauss, konsistas el nur unu movimento sed dividita en 22 partoj ĝi detaligas dekunuhoran supreniron tra montaro, kaj la Naŭa Simfonio de Alan Hovhaness, nome Saint Vartan — origine opus 80, poste opus 180: komponita en 1949-1950, konsistas el 24 movimentoj.[18]​ Oni povas observi ankaŭ similan variecon en la daŭrado de la simfonioj: Gustav Mahler plue komponis enormajn verkojn kiuj postulas pli ol unu horo por sia ludado, dum aliaj kiel Havergal Brian, kies Unua Simfonio «Gotika», kompletigita en 1927, daŭras preskaŭ du horojn. Alipinte de la gamo, ludado de la Malgranda Simfonio n.° 1 de Darius Milhaud, komponita en 1917, daŭras nur tri minutojn kaj duonon.

Jam fine de la 19-a jarcento estis aperinta priokupo por la unuigo de la tradicia kvarmovimenta simfonio en ununura unika forma koncepto ĝenerala, kiu estis nomita «dudimensia simfonia formo», kaj trovis sian aksan ŝlosilan punkton en la Kamersimfonio n.° 1 de Arnold Schönberg, opus 9 (1909), kiu estis sekvita en la 1920-aj jaroj per aliaj elstaraj germanaj simfonioj de unusola movimento, kiel la Unua Simfonio de Kurt Weill (1921), la Kamersimfonio de Max Butting, opus 25 (1923), kaj la Simfonio de Paul Dessau de 1926.[19]

Paralele al tia eksperimentado, aliaj simfonioj de la 20-a jarcento klopodis intence elvokis la origenoj de la ĝenro en la 18-a jarcento, laŭ terminoj de formo kaj eĉe de muzika stilo, per elstaraj ekzemploj kiel la «Klasika» Simfonio de Sergej Prokofjev de 1916-17 kaj la Simfonio en C de Stravinski de 1938-1940. Igor Stravinski verkis la Psalman Simfonion por Orkestro kaj Koruso, en tri ĉapitroj en minimumisma stilo, kombinante antikvan eklezian muzikon kun sovaĝeco en la stilo de La konsekro de la printempo. La Tria Simfonio de Leonard Bernstein, "Kaddiŝ", por orkestro, miksita koruso, infana koruso, soprankantisto kaj rakontanto, estas kreita kiel defio de homo al lia Dio.

Tamen, pludaŭris kelkaj tendencoj. La nomigo de muzika verko kiel «simfonio» ankoraŭ havis kelkajn gradojn de prilaborado kaj celseriozeco. La vorto «sinfonietta» estis enkonsukita po referenci verkon pli mallongan, de pli modestaj celoj aŭ «pli malpeza» ol vera simfonio, kiel la "Sinfonietta" por orkesto de Prokofjev.[20][21]

En la unua duono de la jarcento, modernistaj komponistoj kiel Edward Elgar, Gustav Mahler, Jean Sibelius, Carl Nielsen, Igor Stravinski, Bohuslav Martinů, Roger Sessions, Sergej Prokofjev, Rued Langgaard kaj Dmitrij Ŝostakoviĉ komponis simfoniojn «eksterordinaraj laŭ atingo, riĉeco, originaleco kaj esprimurĝo».[22] Mezuro de la signifo de simfonio estas la grado laŭ kiu ĝi montras konceptojn de la tempoformojn proprajn de la epoko en kiu ĝi estis kreita. Kvin komponistoj de la 20-a jarcento kiuj plenumas tiun konsideron estas Sibelius, Stravinski, Luciano Berio (en lia Simfonio, 1968-1969), Elliott Carter (en lia Triorkesta Simfonio, 1976) kaj Pelle Gudmundsen-Holmgreen (en Simfonio/Antifonio, 1980).[23]

Ekde mezo de la 20-a jarcento ĝis la 21-a jarcento estis realtigo de la intereso por la simfonio fare de multaj komponistoj de postmodernismo kiu esence aldoniĝis al la kanono, ĉefe en Britio: nome Peter Maxwell Davies (10),[24]​ Robin Holloway (1),[25]​ David Matthews (9),[26]​ James MacMillan (4),[27]​ Peter Seabourne (4)[28] kaj Philip Sawyers (3).[29]

Kelkaj tre konataj kaj popularaj simfonioj redakti

5-a simfonio de Beethoven redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo 5-a simfonio (Beethoven).
 
Kapmotivo de la 5-a simfonio.

La 5-a simfonio en C-minoro, op. 67 de Ludwig van Beethoven apartenas al la plej famaj simfonioj de Beethoven kaj estas unu el la plej popularaj verkoj de la klasika muziko. Kadre de la romantisma kompreno de Beethoven, kiu daŭris ĝis en la 20-a jarcento, oni interpretis la "Kvinan" de Beethoven kiel „muzike objektivigita rakonto pri malvenko kaj triumfo, pri eterna homa sortolukto, pri sufero kaj savado“. Simile al la 9-a simfonio, kiu komenciĝas triste en D-minoro kaj finiĝas kun brile entuziasma himno „Odo al Ĝojo“ en D-maĵoro, ankaŭ la 5-a simfonio de sia "malhela", "stresita" kaj "ĉagrena" komenco en C-minoro ĝis la heroisma finalo en C-maĵoro dramece simboligas ian vojon de malhela nokto al la lumo. Kvankam ĉi tiu patosa interpretado en la nuntempo cedis al pli objektiva vidmaniero, oni tamen povas konstati, ke la kvina simfonio de Beethoven kune kun la 3-a simfonio kaj eĉ pli kun la 9-a simfonio esence influis la simfonian verkadon de la 19-a jarcento – ekde Johannes Brahms trans Pjotr Ĉajkovskij kaj Anton Bruckner ĝis Gustav Mahler.

Simfonio n-ro 9 de Beethoven redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Simfonio n-ro 9 (Beethoven).

La 9-a simfonio en D-minoro op. 125 estas la lasta finfarita simfonio de la komponisto Ludwig van Beethoven. Ĝi prezentas cezuron en la muzikhistorio kaj influis la postsekvajn generaciojn de muzikistoj. Samtempe ĝi markas kulminon de la simfoniaro kaj estas nun tutmonde unu el la plej popularaj verkoj de klasika muziko. Unuafoje en sukcesa simfonio la verko postulas en la finalmovimento krome kantsoloiston kaj miksitan ĥoron. Kiel teksto Beethoven elektis la odon An die Freude de Friedrich Schiller. En 1972 oni oficiale destinis la ĉeftemon de la lasta movimento kiel eŭropa himno, kaj en 1985 Eŭropa Komunumo akceptis ĝin kiel sian oficialan himnon. Ĝi argumentis: Ĝi simbolas la valorojn, kiujn ĉiuj konsentas, samkiel la unuecon en la varieco.

Simfonio n-ro 94 de Haydn redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo 94-a simfonio (Haydn).
 
Haydn, ĉirkaŭ 1791, nome epoko de la komponado de la Simfonio n-ro 94.

La simfonion no 94 G-maĵoran Joseph Haydn komponis en la jaro 1791. La verko ekestis kadre de la unua turneo en Londono kaj estis antaŭprezentata la 23-an de marto 1792. La granda konateco de la simfonio koncernas unualinie la 2-an movimenton. Ĉi tiu disvastiĝis ankaŭ en aliaj instrumentadoj kaj aranĝoj, el kiuj la plimulto ekestis jam en la unuaj jaroj post la unua prezentado. I.a. temas pri tekstigoj de la ĉefa melodio kaj parte ankaŭ de kelkaj variacioj en diversajn lingvojn. Unu el la plej fruaj aranĝaĵoj por piano kaj kantado estas angla- resp. itallingva kun la tekstoj „Hither com ye blooming fair“ resp. Per compenso offir non sò“. La menueton oni publikis en Bonn en 1811 kiel parto de kvodlibeto nomita „Rochus Pumpernickl“. En ĝi la melodio estas ŝanĝita kaj kunmetita kun fremda trio.[30] Ankaŭ Haydn mem aranĝis la movimenton: en la ario de sia en 1801 komponita oratorio „Die Jahreszeiten“ li fajfigas la melodion de ĉi tiu movimento per la terkultivisto sur la kampo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Anonymous, "Mannheim School", Encyclopedia Britannica, http://www.britannica.com/EBchecked/topic/362596/Mannheim-school 
  2. LaRue 2001 §I.2 citas du klerulajn katalogojn, kiuj listigas pli ol 13,000 apartajn verkojn: LaRue 1959 and 1988
  3. Jan LaRue; Mark Evan Bonds; Stephen Walsh; Charles Wilson (2001), "Symphony", in Stanley Sadie kaj John Tyrrell, The New Grove Dictionary of Music and Musicians (Second ed.), London: Macmillan Publishers 
  4. LaRue 2001,§I.10
  5. (Carpani 1823, 66, citita en Gotwals 1968).
  6. Le Haydine, ovvero Lettere su la vita e le opere del celebre maestro Giuseppe Haydn, de Giuseppe Carpani, 1823, dua eldono, p. 66
  7. 7,0 7,1 LaRue 2001,§I.4
  8. Hepokoski, James. (2006) Elements of Sonata Theory : Norms, Types, and Deformations in the Late-Eighteenth-Century Sonata. Oxford University Press. ISBN 0198033451.
  9. Kalkulo el Graham Parkes, "The symphonic structure of Also sprach Zarathustra: a preliminary outline," in Luchte, James. (2011) Nietzsche's Thus Spoke Zarathustra: Before Sunrise. Bloomsbury Publishing. ISBN 1441118454.. Elĉerpiĝoj disponeblaj ĉe [1].
  10. La supozo pri la tri-movimenta prefero de la infana Mozarto fariĝis de Gärtner, kiu atentigas, ke la patro de Mozarto, Leopold Mozart kaj aliaj pli aĝaj komponistoj jam preferis kvar movimentojn. Vidu Gärtner, Heinz. (1994) John Christian Bach: Mozart's Friend and Mentor. Hal Leonard Corporation. ISBN 0931340799. Elĉerpaĵoj elŝuteblaj ĉe [2].
  11. Webster, James; Feder, Georg (2001), "Haydn, (Franz) Joseph", in Stanley Sadie kajJohn Tyrrell, The New Grove Dictionary of Music and Musicians (Second ed.), London: Macmillan Publishers 
  12. Eisen, Cliff; Sadie, Stanley (2001), "Mozart (3): (Johann Chrysostum) Wolfgang Amadeus Mozart", in Stanley Sadie kaj John Tyrrell, The New Grove Dictionary of Music and Musicians (Second ed.), London: Macmillan Publishers 
  13. Prout, Ebenezer. (1895) Applied Forms: A Sequel to 'Musical Form', 9183‑a eldono, AMS Press, 1971. ISBN 0-404-05138-3.
  14. Dahlhaus, Carl (1989). Nineteenth-Century Music. Tradukita de Robinson, J. Bradford. Berkeley: University of California Press. p. 265. ISBN 978-0-520-07644-0. OCLC 17951591.
  15. Libbey, Theodore (1999). The NPR Guide to Building a Classical CD Collection (Second ed.). New York: Workman Publishing. p. 40. ISBN 978-0761104872.
  16. Jan LaRue et al. (n.d.) "Symphony," in the New Grove Dictionary of Music and Musicians (reta eldono).
  17. Anon., 2008.
  18. Tawa, 2001, p. 352.
  19. Vande Moortele, 2013, 269, 284n9.
  20. Kennedy, 2006.
  21. Temperley, 2001.
  22. Steinberg, 1995, 404.
  23. Grimley, 2013, p. 287.
  24. Whittall, Arnold (14a de marto 2016). «Contemporary Composer – Sir Peter Maxwell Davies». Gramophone. Konsultita la 12an de julio 2020.
  25. «Prom 27: Robin Holloway, Strauss & Brahms». BBC. 4a de Aŭgusto 2011. Konsultita la 12an de julio 2020.
  26. Bratby, Richard (17a de majo 2018). «Natural selection». The Spectator. Konsultita la 12n de julio 2020.
  27. Ashley, Tim (4a de aŭgusto 2015). «BBCSSO/Runnicles review – MacMillan premiere and the raw power of Mahler». The Guardian. Konsultita la 12an de julio 2020.
  28. «Peter Seabourne's Symphony of Roses is given a triumphant world premiere by the Biel Solothurn Theatre Orchestra, Switzerland conducted by Kaspar Zehnder». theclassicalreviewer.blogspot.com. The Classical Reviewer. 13a de julio 2016. Konsultita la 12an de julio 2020.
  29. Rickards, Guy. «Sawyers Symphony No 3. Songs of Loss and Regret». Gramophone. Konsultita la 12an de julio 2020.
  30. M. L. Martinez-Göllner (1979): Joseph Haydn – Symphonie Nr. 94 (Paukenschlag). Wilhelm Fink Verlag München, 37 S. + Anhang

Bibliografio redakti

  • Anon. n.d. «Mannheim School». Brita Enciklopedio. Konsultita la 27an de januaro 2015.
  • Grimley, Daniel M. (2013). «Symphony/Antiphony: Formal Strategies in the Twentieth-Century Symphony». En Julian Horton, eld. The Cambridge Companion to the Symphony. Cambridge Companions to Music. Cambridge kaj Novjorko: Cambridge University Press. pp. 285–310. ISBN 9781107469709.
  • Kennedy, Michael (2006). «Sinfonietta». En Joyce Bourne, eld. The Oxford Dictionary of Music (2a eldono). Oxford kaj Novjorko: Oxford University Press.
  • LaRue, Jan (1959). «A Union Thematic Catalogue of 18th Century Symphonies». Fontes Artis Musicae. p. 6:18-20.
  • LaRue, Jan (1988). A Catalogue of 18th-Century Symphonies, i: Thematic Identifier. Bloomington, Indiana: Indiana University Press. ISBN 9780253313638.
  • LaRue, Jan; Bonds, Mark Evan; Walsh, Stephen; Wilson, Charles (2001). «Symphony». En Stanley Sadie kaj John Tyrrell, eld. The New Grove Dictionary of Music and Musicians (2a eldono). Londono: Macmillan Publishers.
  • Steinberg, Michael (1995). The Symphony: A Listener's Guide. Oxford kaj Novjorko: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-506177-2. Konsultita la 27an de januaro 2015.
  • Tawa, Nicholas E. (2001). From Psalm to Symphony: A History of Music in New England. Boston: Northeastern University Press. ISBN 978-1-55553-491-2.
  • Temperley, Nicholas (2001). «Sinfonietta». En Stanley Sadie kaj John Tyrrell, eld. The New Grove Dictionary of Music and Musicians (2a eldono). Londono: Macmillan Publishers.
  • Vande Moortele, Steven (2013). «'Two-dimensional' Symphonic Forms: Schoenberg's Chamber Symphony, Before and After». En Julian Horton, eld. The Cambridge Companion to the Symphony. Cambridge Companions to Music. Cambridge kaj Novjorko: Cambridge University Press. pp. 268–284. ISBN 9781107469709.

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sinfonía en la hispana Vikipedio.