kvodlibeto (lat. ‚kiel plaĉas‘) estas muzikaĵo, en kiu melodioj estas polifonie kombinitaj, kiuj origine ne rilatis unu kun la aliaj kaj samtempe sonas kune. Tiu formo estas la malnova formo; Kvodlibeto ankaŭ povas esti muzikaĵo kombinita el pluraj laŭplaĉaj melodioj, kiuj eksonas unu post la alia.

La malnova formo de kvodlibeto redakti

La unuaj plurvoĉaj voĉkantaj komponaĵoj, kiuj celis ŝercan efikon per intenca sinsekvigo de ne interrilataj teksteroj kaj melodieroj, datiĝas el la jaro 1544 („Guter, selzamer, und künstlicher teutscher Gesang, sonderlich ettliche künstliche Quodlibet“ = Bona, stranga kaj arta germanlingva kantado, aparte kelkaj artaj kvodlibetoj). La kompontekniko de kvodlibeto tamen estas pli antikva, kiel dokumentas la Kodekso Montpellier (14-a jarcento) per diversaj kvodlibetecaj verkoj. Ankaŭ kelkaj motetoj el la 13-a jarcento surmontras kvodlibetecajn elementojn, ĉar ili kombinas diversajn antaŭekzistajn melodiojn.[1]

En la glogaŭa kantaro el Germanio ekzistas tri kvodlibetoj pri O rosa bella de John Dunstable (1390–1453), kiuj konservas la originan kanton, kontrapunktatan en la tenoro kun komencaĵoj de diversaj germanaj popolkantoj. La unua kvodlibeto citas ne malpli ol 22 amkantojn.

Renesanca muziko redakti

Kiel distra kantformo la kvodlibeto estis tre ŝatata en la renesanco kaj baroko. Unuafoje Wolfgang Schmeltzl (ĉ. 1505–1564) nomis ilin kvodlibeto.

En Francio kaj Hispanio dum la renesanco evoluis memstaraj formoj de la kvodlibeto: fricassée kaj ensalada.

Baroka kaj klasikisma muzikoj redakti

Ankaŭ Johann Sebastian Bach komponis kelkajn kvodlibetojn, ekz. BWV 524 okaze de la geedziĝfesto de Johann Friedrich aŭ la finmovimenton de la goldbergaj variaĵoj. En la familio Bach onidire dum kunvenoj estis improvizataj ankaŭ kvodlibetoj.

Mozart verkis en 1766 kvodlibeton titolitan Galimathias Musicum (fr. Galimathias‚ sensenca babilaĉo, sensencaĵo‘) kun 18 numeroj por orkestro (KV 32), en kiu li kompilis konatajn kantojn siatempajn laŭ maniero de la tiam disvastiĝinta suito kaj krome eksperimentis per fugaj teknikoj. Li uzis en la fina fugo kiel temon la melodion de la nederlanda himno Willem van Nassau. Okazo estis la surtroniĝo de la princo Vilhelmo la 5-a en marto en Hago, kiun ĉeestis familio Mozart.

Romantisma muziko redakti

Carl Maria von Weber verkis kvodlibeton por 2 konatvoĉoj kaj piano (op. 54 n-o 2, 1817) So geht es in Schnützelputz-Häusel kaj kvodlibeton atribuitan al li kiel dramomuziko por Das österreichische Feldlager de Heinrich Schmidt laŭ Friedrich Schiller) okaze de la festado de la venko dum la batalo ĉe Lepsiko en 1813.

Dum la bidermajro la kvodlibeto estis reekprenata de la komponistoj de la viena popolkomedio kaj precipe en la pecoj de Johann Nestroy adaptitaj kiel scena kantoserio.

Albert Lortzing verkis kvodlibetojn pri Der Kapellmeister von Venedig de L. Breitenstein, la magia farso Der verkaufte Schlaf de Karl Haffner (1844) samkiel Einen Jux will er sich machen (Freunde, kommt zu Tische, 1842) de Johann Nestroy.

El la opero Rienzi de Richard Wagner Josef Schantl aranĝis kvodlibeton.

Nova Muziko redakti

De Kurt Weill ekzistas kvodlibeto op. 9, suito por orkestro el la pantomimo Zaubernacht op. 4 (1923).

De John Cage ekzistas kvodlibeto el la jaro 1949, minimumisme ŝanĝbrila movimento el la 5-a arĉkvarteto de Philip Glass.

La moderna kvodlibeto redakti

La moderna kvodlibeto distingiĝas de la malnova formo per tio, ke citaĵoj de konataj melodioj eksonas unu post la alia, dum kiam ĉe la malnova formo diversaj melodioj povas eksoni samtempe. Regionaj variaĵoj de tiaj sinsekvoj de melodioj esta la jam menciitaj fricassée en Francio kaj la ensalada en Hispanio. La francaj „comédies en vaudevilles“ de la pariza jarfoiro en la 17-a kaj 18-a jarcentoj estis iaspeca novtipa kvodlibeto. Ekde ĉ. 1800 ankaŭ fariĝis kutime, kompili teatrajn uverturojn el konataj melodioj.

Komponistoj kiel Grieg, SibeliusĈajkovskij uzis la nocion por sinsekvo de malgrandaj pecoj, kiuj estas ligitaj per komuna temo. Aranĝistoj ofte ligis la konatajn melodiojn kaj temojn operoj kaj operetoj en novajn viciĝojn, por plaĉi al vasta publiko. Grandajn stilkontrastojn oni ofte povis uzi por parodiaj efektoj.

Fontoj redakti

  1. Dolores Pesce: Beyond Glossing: The Old Made New in Mout me fu grief/Robin m'aime/Portare. En: Dolores Pesce (eld.): Hearing the Motet: Essays on the Motet of the Middle Ages and Renaissance. Stanford 1997, p. 28-51.