Vodevilo[1] estas stilo de teatro. Laŭ la origina senco, kiu ekuziĝis en Francio ĉirkaŭ la jaro 1715, vodevilo estas komedio sen psikologiaj aŭ moralaj intencoj, bazita sur la komedio de situacioj. En la kinejo kaj en literaturo ĝi estas, analoge, filmo aŭ komika romano, proksima al vodevilteatro. Ĝi estis origine ĝenro de drama kunmetaĵo aŭ malpeza poezio, kutime komedio, intermetita kun kantoj aŭ baletoj.

varba afiŝo por la prezentaĵo Sandow Trocadero Vaudevilles de 1894

Ekde la fino de la 19-a jarcento, vodevilo en Francio iĝis teatra ĝenro karakterizita de ago plena de tordoj kaj turnoj, ofte malafablaj. La plej karikatura eco de vodevilo estas sceno en kunteksto de adulto: la tri esencaj roluloj, kiuj estas la edzo, la edzino kaj la amanto, sinsekvas rapide sur la scenejo, transiras sen vidi unu la alian, kaj la tensio kreskas ĉar la publiko imagas kio okazos kiam ili tamen ekvidos unu la alian.

La origino de la termino estas obskura, sed la termino estas ofte konsiderata koruptaĵo de la franca esprimo "voix de ville", aŭ "voĉo de la urbo". Alia kredebla etimologio estas tio, ke ĝi estas koruptaĵo de la franca Vau de Vire, valo en Normandio notinda pro stilo de kantoj kun topikaj temoj. La originalo de ĉi tiu stilo de amuzaĵo komenciĝis en Parizo ĉirkaŭ 1715.

La teatra stilo, ankaŭ konata kiel varieteo, aparte floris en Usono el la 1880-aj jaroj pro la 1920-aj. La populareco altiĝis en paŝo kun la altigado de industrio kaj la kreskado de usonaj urboj dum ĉi tiu periodo. Ĝi malgrandiĝis kun la enkonduko de sonaj filmoj kaj radio. La unuaj ekadoj de vodevila tipo de teatro en Usono ekiĝis de impresario Tony Pastor en Manhatano, Nov-Jorkio, Usono, en 1865. Benjamin Franklin Keith fondis la plej gravan rondiron de teatroj en vodevila historio. Vodevilaj teatroj prezentis scenartistojn de variaj tipoj: muziko, komedio, magio, bestaj agoj, novecaj agoj, akrobataĵoj kaj gimnastikaĵoj, kaj famulaj prelego-rondvojaĝoj. Multaj fruaj filmaj kaj radiaj artistoj, inter ili W. C. Fields, Buster Keaton, la fratoj Marx, Edgar Bergen kaj la triopo The Three Stooges, komencis en vodevilo.

Ne estis tranĉa finiĝo de vodevilo. La komenco de radio kaj de la kino en la malfruaj 1920-aj jaroj ekis la malgrandiĝadon. La malgrandigado kontinuis en la frua 1930-aj jaroj helpanta de la Granda depresio. La fermiĝo de la prestiĝa Palaca Teatro en Nov-Jorko en 1932 estas rigardata kiel grava punkto en la mortado de vodevilo. La malfacilaĵoj en civila transportado dum la Dua mondmilito kaj la sekvanta leviĝo de televido helpis fini kion restas de la maljunaj vodevilaj rondoj.

La televida formato varieca programo ŝuldis multan al vodevilo, kaj multaj vodevilaj ludistoj faris la transiron al televido. Ekvivalenta formo de teatro en Britio ĉe la sama tempo estis alludanta kiel "Muzika Halo", kaj en Britio la termino "vodevilo" signifas tion, kio en Usono nomiĝas "burlesko", tio estas, pli filistra formo kun emfazo sur striptizo kaj erotika danco.

Vodevilo en Usono ankaŭ markis la enkondukon de granda komerco en la mondo de populara distraĵo. Pluaj rondiloj de teatroj estis konstruata de KEITH & ALBEE, SULLIVAN & CONSODINE, ALEXANDER PANTAGES, MARCUS LOEW, kaj aliaj. Ĉi tiuj komercistoj dungis plentempajn vojaĝantojn-ludistojn, difinis severajn regulojn pri la specoj de programoj permesataj en siaj teatroj, kaj konkuris furore inter si por la plebonaj montraĵoj. KEITH & ALBEE aparte klopodis subteni altajn normojn por siaj programoj, kaj ne permesis ĉion malĉastan aŭ eĉ sugestan sur siaj scenejoj. Eĉ "legitimaj" teatraj aktoroj simila, al Sarah Bernhardt iom kompletigis sian enspezon per aperoj en tiaj programoj.

Vodevilo estas preskaŭ tute malaperinta el la scenejo, kun la escepto de malgrandaj (sed popularaj) retro-agoj kiel Triple Espresso.

Notindaj vodevilaj artistoj redakti

Fontoj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Vaudeville en la angla Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. artikolo vodevilo en PIV 2020, de franca vorto vaudeville, pli da klarigo en la teksto