Eddie Foy

usona aktoro

Edwin FITZGERALD, bone konata kiel Eddie FOY (naskiĝis la 9-an de marto 1856, en Nov-Jorko (Nov-Jorkio), mortis la 15-an de februaro 1928) estis usona vodevila aktoro kaj komediisto.

Eddie Foy
Persona informo
Naskonomo Edwin Fitzgerald
Naskiĝo 9-an de marto 1856 (1856-03-09)
en Greenwich Village
Morto 16-an de februaro 1928 (1928-02-16) (71-jaraĝa)
en Kansasurbo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Holy Sepulchre Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Familio
Edz(in)o Rose Howland • Lola Sefton • Madeline Morando vd
Infanoj Bryan Foy • Eddie Foy, Jr. • Mary Foy • Irving Foy • Charley Foy • Madeline Foy • Richard Foy vd
Profesio
Okupo aktoro • teatra aktoro • sindikatisto • vaudeville performer • komikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Foy kreskis en Ĉikago (Ilinojo). Lia patro mortis en 1862 kaj li devis helpi subteni la familion. Foy kantis kaj dancis. En 1870, Foy kuniĝis kun Jack Finnegan por formi duopon. Li ŝangis sian nomon el Fitzgerald al Foy por mallongigi la nomon de la duopo. Finnegan kaj Foy ludis en Ĉikago, kiam la granda fajro okazis en 1871. En la 1880-aj jaroj Foy rondvojaĝis tra la meza okcidento de Usono kiel sol-prezentisto kaj kun nombro da produktaĵoj.

Foy edziĝis tri fojojn. La unua edzeco finiĝis en divorco kaj ambaŭ infanoj mortis junaj. Lia dua edzino mortis en 1896 lasante neniujn infanojn. El sia tria edziĝo Foy havis sep geknabojn kaj ili ludis kun li kiel La sep malgrandaj Foy-oj. Tio estas lia plej granda sukceso. La plej fama el la geknaboj estis aktoro Eddie Foy la 2-a (19051983).

Bob Hope portretis Foy-on en plenlongeca filmo.

Foy estas notinda kiel travivanto de la fajro de la 30-a de decembro 1903, kiu ekflamis en Teatro Iroquois en Ĉikago (Ilinojo) kaj postulis la vivojn de pli ol 600 homoj. Foy estis stelulo en la teatra trupo ludanta Mr. Bluebeard, Jr. (Sinjoro Blubarbo la 2-a) en tiu tempo. Li savis plurajn homojn el la fajro.