Blubarbo
Blubarbo estas la ĉefrolulo en samnoma fabelo, devena el Francio.
Blubarbo | |
---|---|
Blubarbo, ilustrita de Gustave Doré | |
literatura verko | |
Verko | Contes de ma mère l'Oye |
Informoj | |
Sekso | vira |
Okupo | nobelo, edzo, murdisto |
Familio | edzino |
La Barba azul o barbe buelu | |||||
---|---|---|---|---|---|
literatura verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Charles Perrault | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | franca lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | januaro 1697 | ||||
Eldonejo | Dr. Grégr a Ferd. Dattel | ||||
Ĝenro | fabelo • rakonto | ||||
| |||||
Charles Perrault publikigis ĝin en sia kolekto Contes de ma mère l'Oye (rakontoj de mia patrino anserino).
S-ro Blubarbo estas nobelo, kies blua barbo timigas homojn; tamen juna virino, impresata de lia riĉeco, edziniĝas kun li. Li donas al ŝi ĉiujn ŝlosilojn de sia kastelo, sed malpermesas uzi unu, oran, kiu malŝlosas certan ĉambron. Dum foresto de la edzo la scivolema edzino tuj malfermas tiun ĉambron kaj trovas la kadavrojn de antaŭaj edzinoj. Ŝi reŝlosas la pordon, sed la ŝlosilo makuliĝis per sango, kiu montriĝas neforigebla kaj perfidas al la edzo ŝian faron.
La edzo intencas mortigi ankaŭ ŝin, sed ŝiaj fratoj lastminute savas ŝin kaj mortigas Blubarbon.
La rakonto baziĝas eble sur la vivo de Gilles de Rais, akuzita pri multaj murdoj, aŭ de Henriko la 8-a (Anglio), sesfoje edziĝis, sesfoje vidviĝis, ne malofte propravole...
La fabelo ne tiom kliŝe aludas pri "natura" scivolemo de virino aŭ "krueleco" de viro, sed ĝi pli ĝuste konsistigas lecionon por knabinoj (ontaj edzinoj) celantan instrui obei viro(j)n. Efektive, ĉio glatas en la paro, ĝis kiam ŝi malobeas. La krueleco de Blubarbo, estas nur absoluta rigoreco. Ja ŝi estis savita, sed far siaj fratoj (ja viroj) kiuj kunportis ŝin. La rezulto de ŝia kulpo "malobei" igas ŝin ne inda plu esti edzino - kies eco estas obeemo - Blubarbo celis maledzinigi ŝin per murdo, la fratoj faris tion per vidvinigo.
Blubarbo en teatroj
redaktiBlubarbo en Esperanto
redaktiTradukoj
redaktiParodioj
redaktiAperis en La KancerKliniko numero 118 bildstria parodio de Blubarbo, fare de Serge Sire (Fakte temas pri parodio de la opero "Ariano kaj Blubarbo" de Paul Dukas, libreto de Maurice Maeterlinck.)
Kovrilpaĝo Paĝo 1 paĝo 2 paĝo 3