Burgo de la duko Blubarbo

Burgo de la duko Blubarbo, origine hungare A kékszakállú herceg vára estas unuakta opero de Béla Bartók, Béla Balázs verkis la tekston.

Gilles de Rais, pri kiu oni verkis francan fabelon, poste operon
Emajla bildo pri Burgo de la Blubarbulo fare de Klára Tóbiás

La opero estis kreita en 1911, sed la debuto okazis nur en 1918 en Budapeŝta Ŝtata Operejo. La opero havas nur 2 rolantojn: Blubarbo (baritonobaso) kaj Judit, la nova edzino (sopranomezosoprano). Oni prezentis la operon 8-foje, poste en 1936, poste pli ofte. Oni faris filmojn en 1963 (en Germanio), en 1981 (en Hungario).

Historio redakti

Blubarbo havas novan edzinon, al kiu li prezentas sian burgon. Judit vidas 7 ĉambrojn fermitajn. Ŝi petas la edzon, montru la ĉambrojn. La duko ne volas fari ĝin, tamen pro petego de Judit li montras ilin laŭvice.

  • 1-a ĉambro: aperas ruĝa aŭ sanga kvadrato, tio estas la turmenta ĉambro
  • 2-a ĉambro: flava-ruĝa lumo kun armiloj, sed Judit vidas ankaŭ sangojn sur ilin
  • 3-a ĉambro: orokolora lumo kun sangaj trezoroj
  • 4-a ĉambro: blua-verda kvadrato kun floroj, tamen Judit vidas ankaŭ sangojn
  • 5-a ĉambro: balkono sunlumo, sed Judit vidas la nubojn sangaj
  • 6-a ĉambro: lago de la larmoj
  • 7-a ĉambro: lunlumo kaj eliras la iamaj edzinoj, kiujn Judit sekvas

Por pli bone kompreni la historion vidu la originan historion ĉi tie!

La plej menciindaj kantistoj estis por Blubarbo Mihály Székely, Endre Koréh, Kolos Kováts, László Polgár, György Melis, Sándor Sólyom-Nagy, Dietrich Fischer-Dieskau; por Judit Sylvia Sass, Magda Tiszay, Júlia Várady, Éva Marton, Klára Takács, Birgit Nilsson, Jessye Norman.

Fontoj redakti