Budapeŝta Ŝtata Operejo

La Budapeŝta Ŝtata Operejo estas la plej grava operejo de Budapeŝto situanta laŭ la plej impona avenuo de la ĉefurbo.

Budapeŝta Ŝtata Operejo
Magyar Állami Operaház
operejo
Bazaj datoj
Tipo Teatro
Konstrutempo 18751884
Konstrustilo Novrenesanco vd
Arkitekto Miklós Ybl vd
Estiĝo 1884
Malfermo 1884
Adreso
Paĝaro [1]
Lando Hungario vd
Situo Budapeŝto
Adreso Андрешева авенија бр. 22
Situo
Geografia situo 47° 30′ 10″ N, 19° 3′ 30″ O (mapo)47.5027819.05833Koordinatoj: 47° 30′ 10″ N, 19° 3′ 30″ O (mapo) [+]
Budapeŝta Ŝtata Operejo (Budapeŝto)
Budapeŝta Ŝtata Operejo (Budapeŝto)
DEC
Budapeŝta Ŝtata Operejo
Budapeŝta Ŝtata Operejo
Lokigo de Budapeŝto en Hungario
Situo de Budapeŝta Ŝtata Operejo
Map
Budapeŝta Ŝtata Operejo
Retejo https://www.opera.hu/
vdr
Budapeŝta Ŝtata Operejo
Internaĵo de la operejo
Ornamaĵoj en la operejo

Historio redakti

La unua origina hungara opero estis prezentita en privata teatra trupo de László Kelemen (aktoro) en 1793 en la tiama Pest (urbo). Ekde 1827 estis prezentitaj ankaŭ operoj aŭ muzikaj teatraĵoj en Nacia Teatro de Pest. Ekde 1872 oni okupiĝis pri la memstara operejo. Delegitoj petis permeson de Francisko Jozefo la 1-a pri la konstruado, kiu jesis, kaze de la operejo estos malpli granda, ol tiu domo de Vieno. La inaŭguro okazis en 1884. La imperiestro diris: vere tiu domo estas malpli granda, ol en Vieno, sed pli bela. Dekomence Francisko Jozefo havis apartan niĉon por ĝui la prezentadojn.

La konstruaĵo havas longojn 113 m, larĝojn 59 m, altojn 51 m. La tegmentan strukturon projektis János Feketeházy. En 1896 pretiĝis ankaŭ la metroo, kiu havas tie haltejon. En 1912 trakonstruo okazis laŭ projekto de István Medgyaszay.

Komence la direktoro estis Ferenc Erkel. Inter 18881891 la dirigento estis Gustav Mahler, kiu faris gloran epokon de la operdomo. Komence de la socialismo sukcesa kampanjo estis, sekve ankaŭ simplaj laboristoj vizitadis la prezentaĵojn. Longe estris la operejon Emil Petrovics.

En la 1970-aj jaroj tie kantadis ekzemple Mario del Monaco, Nicolai Gedda, Theo Adam, Grace Bumbry, Montserrat Caballé, Tito Gobbi, Plácido Domingo kaj José Carreras.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de kantistoj en Budapeŝta Operejo.

Baleto redakti

Komence en Magyar Színház, poste en la Operejo funkciis ankaŭ baletistoj, en la frua 20-a jarcento estis videblaj jam ankaŭ altnivelaj baletaj spektakloj helpe de ĉefe eksterlandaj artistoj. Komence Henrik Benkő estis la dirigento. En 1937 en la Operejo ekfunkciis la baleta instituto [2] Arkivigite je 2017-07-16 per la retarkivo Wayback Machine.

Signifaj baletaj estroj estis Gyula Harangozó (1950–1960), Ferenc Nádasi (1960–1961), György Lőrincz (baletisto) (1961–1977), László Seregi (1977–1983), Imre Dózsa (1983–1984), Adél Orosz (baletisto) (1984–1988), Gábor Keveházi (1989–1992), György Szakály (1992-?)

Kelkaj aliaj membroj estis Ágoston Balogh, Irén Bartos, Mária Bérczes, Ede Brada, Federico Campilli, Jan Ciepliński, Erzsébet Dvorszky, Lili Felméry, József Forgách (baletisto), Nicola Guerra, Etelka Kálmán, Mária Kékesi, Krisztina Keveházi, Emília Nirschy, Anna Pallay, Klotild Ugray.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Hungara Dancarta Universitato.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de baletistoj en Budapeŝta Operejo.
 
Interno de la Operejo (desegnaĵo)

Teatrestroj (elekto) redakti

En la Operejo la testrestroj havis plurajn titolojn (intendantoj, ĉefdirektoroj, komisaroj).

Intendantoj redakti

Komisaroj redakti

Ĉefdirektoroj redakti

Aliaj redakti

Elektitaj dirigentoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de elektitaj dirigentoj de Budapeŝta Ŝtata Operejo.

Elektitaj aliaj membroj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti