Elek Nopcsa
NOPCSA Elek, barono [pr. nopĉa] estis hungara politikisto naskiĝinta en Vieno la 24-an de oktobro 1848 kaj mortinta en Arad la 7-an de marto 1918.
Elek Nopcsa | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de oktobro 1848 en Vieno |
Morto | 7-an de marto 1918 (69-jaraĝa) en Aradu Nou |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Ferenc Nopcsa |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Lia kariero Redakti
Elek Nopcsa estis barono kaj post milita kaj poste politika agado fariĝis komisaro ekde 1894 kaj ekde oktobro de 1896 ĝis novembro de 1897 li estis intendanto de la ŝtataj teatroj. Dum lia agado okazis multe da skandaloj, ĉar li misuzis sian ofican povon. Dum tiu tempo la Budapeŝta Ŝtata Operejo havis okulfrape multe da praspektakloj.
Fonto Redakti
- Magyar Színházművészeti Lexikon