István Medgyaszay

István Medgyaszay [iŝtvAn medjasai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Medgyaszay István estis hungara arkitekto, profesoro. Lia origina nomo estis Benkó István ĝis 1906. En liaj projektoj speguliĝas la popola arkitekto, ĉefe la transilvania arkitekto.

István Medgyaszay [1] naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1877 en Budapeŝto. Li mortis la 29-an de aprilo 1959 en Budapeŝto.

Memortabulo pri István Medgyaszay

Biografio redakti

István Medgyaszay lernis en arkitekta mezlernejo, poste li laboris en arkitekta firmao unu jaron, en 1898 li abiturientis en sia naskiĝurbo. En la sekva jaro li laboris unu jaron en Vieno, poste en la sama urbo li frekventis artan akademion kaj teknikan altlernejon. Ekde 1902 li daŭris la lernadon en Reĝa Teknika Universitato József jam en Budapeŝto, kie li akiris diplomon en 1904, fine li studis la ferbetonon en Parizo. Li studvojaĝis al Germanio kaj Svislando, ankaŭ hejme en Transilvanio. En 1906 li ricevis oran medalon en Milano pri la hungara ekspozicia ĉambro. Tiutempe laŭ lia projekto estis konstruita la unua hungara teatro el ferbetonoj. En 1910 lia patento pri ferbetona plafono estis akceptita. En 1911 li studvojaĝis al Egipto kaj Sudano. Dum la 1-a mondmilito li estis memservanto, en 1915 li edziĝis baldaŭe havanta 3 filinojn.

En la sekvaj jaroj kaj jardekoj li projektis ekzemple loĝdomojn, kirkojn, elvidejon, hotelon. En 1927 li estis nomumita privata profesoro, en 1939 publika eksterordinara profesoro. En 1932 li studvojaĝis al Indio, kie li konstruigis palacon kaj teatron en Bombay. Dum la socialismo li multe suferis, ĉar li ne sekvis la oficialan politikon. En 1910 li ricevis postmortan premion.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Egy-egy székely házról, faluról (1905)
  • VASBETON MŰVÉSZI FORMÁJA (1908, 1983)
  • A hun-magyar ókori művészet (1927)
  • Művészet és népművészet (1942)
  • Templomstílusok (1993) ISBN 963-7208-36-4

Elektitaj projektoj redakti

 
Teatro Petőfi

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti