Teatro Petőfi (Veszprém)
Teatro Petőfi estas impona konstruaĵo, teatro en urbo Veszprém, en la urbocentro.
Teatro Petőfi (Veszprém) | |||
---|---|---|---|
teatrejo | |||
Bazaj datoj | |||
Tipo | Teatro | ||
Arkitekto | István Medgyaszay vd | ||
Malfermo | 1908 | ||
Adreso | |||
Paĝaro | [1] | ||
Lando | Hungario vd | ||
Situo | Veszprém (urbo), Veszprém, Hungario | ||
Adreso | Óvári Ferenc utca 2, 8200 Veszprém | ||
Situo | |||
Geografia situo | 47° 5′ 31″ N, 17° 54′ 25″ O (mapo)47.09194417.906889Koordinatoj: 47° 5′ 31″ N, 17° 54′ 25″ O (mapo) [+] | ||
| |||
Retejo | http://www.petofiszinhaz.hu/ | ||
Historio
redaktiJam en fine de la 19-a jarcento la urbo havis provizoran scenejon por aktoroj. Tiu ĉi teatro konstruiĝis el ferbetono en 1908 laŭ projekto de István Medgyaszay. En 1920 la teatro estas nomita pri Sándor Petőfi, kiu estis ankaŭ aktoro. Inter 1984–1988 la konstruaĵo renoviĝis kaj la konstruaĵo estas Monumento historia.
Konstruaĵo
redaktiLa konstruaĵo estas impona, kiun faris la tiutempe moderna betona tekniko. Apude parko kaj iama hotelo etendiĝas.
En la teatro aktoradis inter ili Olga Antal, László Bakai, Péter Bálint, Margit Bege, Ferenc Bencze, Mária Bajcsay, Lukács Bicskey, Ferenc Borbiczki, Zsuzsa Csarnóy, Gyöngyvér Demjén, Csongor Ferenczy, Klára Göndör, Adelaida Halas, László Horváth (aktoro, 1943), László Jászai, Tibor Kenderesi, Gabriella Koszta, Eszter Nagy-Kálózy, Ádám Rajhona, Olga Siklós, Tamás Szalma, Ilona Szekeres, Imre Szélyes, Tibor Tánczos, Károly Vajda, László Váradi Balogh. Nepre estas menciinda, ke en la 19-a jarcento tie aktoradis Lujza Blaha kaj Mari Jászai, en la 20-a jarcento la aktororeĝo Zoltán Latinovits, kiu ankaŭ reĝisoradis.
Eternaj membroj de la teatro
redaktiElektitaj teatrestroj
redakti- Albert Szilágyi (1961-1962)
- Ferenc Lendvay (reĝisoro) (1962-1964)
- László Vándorfi (1991-2000)
- Helga Kolti (2000-2005)
- István Bujtor (2008-2009)
- Pál Oberfrank (2010–)
Aliaj membroj de la teatro
redakti- István Horvai, reĝisoro
- György Krámer, koreografo
- Erzsébet Rátkai, kostumisto
- Antal Neogrády (1944), dekoraciisto
- György Pethes, reĝisoro
- Gábor Szigethy, reĝisoro
- Péter Valló, reĝisoro