Zoltán Latinovits

hungara aktoro

Zoltán LATINOVITS [latinoviĉ], hungare Latinovits Zoltán, konata, kiel aktororeĝo, estis elstara hungara aktoro. Liaj duonfratoj estis Károly Frenreisz kaj István Bujtor.

Zoltán Latinovits
Persona informo
Naskiĝo 9-an de septembro 1931 (1931-09-09)
en Budapeŝto
Morto 4-an de junio 1976 (1976-06-04) (44-jaraĝa)
en Balatonszemes
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Budai Ciszterci Szent Imre Gimnázium • Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Subskribo Zoltán Latinovits
Memorigilo Zoltán Latinovits
Familio
Patrino Katalin Gundel
Frat(in)oj István BujtorKároly Frenreisz
Amkunulo Éva Ruttkai
Parencoj Pál Latinovits
Okupo
Okupo filmaktoro
vdr
Memortabulo pri Zoltán Latinovits
Alia memortabulo pri Zoltán Latinovits

Zoltán Latinovits naskiĝis la 9-an de septembro 1931 en Budapeŝto. Li mortis la 4-an de junio 1976 en Balatonszemes.

Biografio redakti

Zoltán Latinovits frekventis gimnazion en Budapeŝto, poste li eklaboris, kiel simpla laboristo. Inter 1952-1956 li lernis en universitato kaj iĝis diplomita inĝeniero pri konstruado, dume li okupiĝis pri sporto kaj deklamado. Poste li eklaboris en Teatro Csokonai (Debrecen), baldaŭe ankaŭ en aliaj teatroj. Ekde 1959 li rolis ankaŭ en diversaj filmoj. Depost 1971 li havis konflikton kun la komunistoj, tial li estis "ekzilita" al Veszprém, kie li ankaŭ reĝisoradis. Li mortis tragike: trapasis super li trajno. Ankaŭ nun estas diskutoj, ĉu li havis akcidenton, aŭ li mortigis sin?

Li ricevis en 1990 (post la morto) premion Kossuth kaj dum la vivo 2 premiojn.

Memorigiloj redakti

Roloj (elekto) redakti

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio