Ádám Rajhona
RAJHONA Ádám estis hungara aktoro, voĉoaktoro naskiĝinta en Marosvásárhely la 4-an de decembro 1943, mortinta en Budapeŝto la 20-an de majo 2016.
Ádám Rajhona | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de decembro 1943 en Târgu Mureș |
Morto | 20-an de majo 2016 (72-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Színművészeti Egyetem Szentgyörgyi István Tagozat (–1966) |
Okupo | |
Okupo | aktoro voĉaktoro |
Lia kariero
redaktiÁdám Rajhona ricevis diplomon en teatra instituto en sia naskiĝurbo en 1966, poste ĝis 1974 li estis ano de la teatro Temesvári Állami Csiky Gergely Színház de Temeŝvaro. En decembro 1974 li translokiĝis en Hungarujon kaj ekde 1975 ĝis 1982 li ludis en Teatro Csiky Gergely (Kaposvár), inter 1982 kaj 1989 en la Teatro Katona József, en 1990–91 en Teatro Petőfi (Veszprém), ekde 1991 en Teatro de Kecskemét. Li ludis ankaŭ en pluraj filmoj. Li estis hungara voĉo ekzemple de Robert Mitchum, Kirk Douglas, Henry Fonda, Marlon Brando, Charles Bronson, Vittorio Gassman, Anthony Hopkins, Johnny Hallyday, Mickey Rourke, Peter Ustinov, Walter Matthau, Ben Kingsley, Jean-Paul Belmondo, Gene Hackman, Tommy Lee Jones.
Premioj, distingoj
redakti- Jászai Mari-premio (1979) kaj diversaj premioj inter 1978-2014
El liaj roloj
redakti- Paul (Wesker: A konyha);
- Kálvin János (Sütő A.: Csillag a máglyán);
- Ivanov (Ĉeĥov); Don Juan (Molière);
- Kondor (Bereményi G.: Halmi);
- Teddy (Pinter: Hazatérés);
- Arnolphe (Molière: A nők iskolája);
- Rikardo la 3-a (Shakespeare);
- Szerebrjakov (Ĉeĥov: A manó);
- Vendég (Karinthy F.: Dunakanyar);
- Rogowski (Spiró Gy.: Az imposztor);
- Nicolas (Harold Pinter: Az utolsó pohár);
- Menenius Agrippa (Shakespeare: Coriolanus);
- Postamester (Gogol: A revizor);
- Bánk bán (Katona J.);
- A színész (Molnár F.: A testőr).
- hungaraj voĉoj ekzemple de Kirk Douglas, Henry Fonda, Marlon Brando, Charles Bronson, Anthony Hopkins, Johnny Hallyday, Walter Matthau, Jean-Paul Belmondo
Eksteraj ligiloj
redakti- Spektakloj pluaj[1]