Malfermi la ĉefan menuon

Peter USTINOV, plennome: Petrus Alexandrus VON USTINOV (naskiĝis la 16-an de aprilo 1921 en Londono, Britio, mortis la 28-an de marto 2004 en Genolier, Kantono Vaŭdo , Svislando) estis aktoro, reĝisoro, scenaristo, produktoro, verkisto kaj desegnisto. Krome li estis mondfederisto kaj ambasadoro por la organizaĵoj UNESCO kaj UNICEF. Li denaske havis la britan ŝtatanecon kaj fine de la 1960-aj jaroj ankaŭ alprenis svisan civitanecon, sed krome ankaŭ havis rusajn, francajn, germanajn, italajn kaj etiopiajn familiajn radikojn.

Peter Ustinov
Sir Peter Ustinov Allan Warren.jpg
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aprilo 1921 (1921-04-16)
en London Borough of Camden
Morto 28-an de marto 2004 (2004-03-28) (82-jara)
en Genolier
Mortokialo kora malsufiĉo
Tombo Bursins
Lingvoj angla lingvofranca lingvohispana lingvoitala lingvogermana lingvorusa lingvo
Loĝloko Bursins
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando
Alma mater Westminster School
Familio
Patro Jona von Ustinov
Patrino Nadia Benois
Edz(in)o Isolde Denham • Suzanne Cloutier • Hélène du Lau d'Allemans
Infanoj Igor Ustinov • Pavla Ustinov • Andrea Ustinov • Tamara Ustinov
Profesio
Profesio aktororeĝisoroverkisto • televida prezentisto • scenaristo • dramaturgoproduktoro • aŭtobiografo • komikisto • televida aktoro
Information icon.svg
vdr
Peter Ustinov

Kiel aktoro li brilas ĉefe en malgrandaj roloj, sed ankaŭ en la rolo de la detektivo Hercule Poirot, la protagonisto de pluraj filmigitaj romanoj de Agatha Christie, li estas neforgesebla. La literaturaj verkoj de Peter Ustinov ĉefe temas pri generaciaj kaj etnaj konfliktoj.

Listo de verkojRedakti

  • House of Regrets (dramo, 1943)
  • The Love of Four Colonels (komedio, 1951)
  • The Moment of Truth (dramo, 1953)
  • Romanoff and Juliet (dramo, 1956)
  • Photo Finish (dramo, 1962)
  • God and the State Railways (rakontoj, 1966)
  • Halfway up the Tree (komedio, 1967)
  • Dear me (membiografio, 1978)
  • Overheard (komedio, 1981)
  • Beethoven's Tenth (komedio, 1983)
  • The Old Man and Mr. Smith (romano, 1990)

Listo de filmojRedakti

  • Quo vadis (Usono, 1951)
  • We're no Angels (Usono, 1955)
  • Lola Montez (Francio/Germanio, 1955)
  • Spartacus (Usono, 1960)
  • Topkapi (Usono, 1963)
  • Logan's Run (Usono, 1976)
  • Death on the Nile (Britio, 1977)
  • Evil under the Sun (Britio, 1982)
  • Appointment with Death (Usono, 1987)
  • Lorenzo's Oil (Usono, 1992)

Listo de PremiojRedakti