Mondfederaciistoj
publikigita versio estis patrolita je 8 apr. 2023. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 8 apr. 2023.
Mondfederaciistoj aŭ mondfederistoj estas homoj, kiuj deziras mondan ordon laŭ federaciaj principoj. La baza ideo estas, ke la naciaj ŝtatoj rezignu sian absolutan suverenecon favore al tutmondaj organoj kiel monda parlamento, monda registaro kaj monda tribunalo. Nuntempe multaj mondfederistoj celas - kiel unuan ŝtupon - starigi Parlamenton ĉe la Unuiĝintaj Nacioj.
Mondfederaciistoj | ||
---|---|---|
World Federalist Movement/Institute for Global Policy, Ltd. | ||
ne-registara organizaĵo | ||
Dum | 1947 – | |
Fondodato | 1947 | |
Sidejo | Novjorko | |
Lando | Usono | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | organizaĵo laŭ 501(c)(3) | |
Argumentoj por monda federacioRedakti
En sia libro "Monda Federacio?", Ronald J. Glossop emfazas, ke monda federacio estas bezonata
- por ŝanĝi la internacian arenon de militosistemo al pacosistemo
- por estri la tutglobe interdependan mond-ekonomion
- por eviti ekologian katastrofon
- por leĝdoni pri tiuj regionoj de la mondo aktuale ekster la rego de landaj registaroj
- por trakti seriozajn atencojn kontraŭ homaj rajtoj
- por regi internaciajn krimojn
- por subteni kaj prosperigi la senton de monda komunumeco
Mondfederista MovadoRedakti
En 1947 fondiĝis la Mondfederacista Movado (World Federalist Movement) kiel internacia neregistara organizo. Ĝi ne havas esperantan sekcion. Tamen aktivas en ĝi ankaŭ kelkaj esperantistoj, kaj en 2002 ĝi akceptis rezolucion, laŭ kiu ĝi "kuraĝigu siajn membrojn lerni la nenacian lingvon Esperanton".
Mondfederistoj kaj EsperantoRedakti
La unua grava mondfederista organizo de esperantistoj estis Universala Ligo, kiu aktivis de 1942 ĝis ĉ. 1996.
Nuntempe kelkaj esperantistaj organizoj kiel la Esperanta Civito kaj UNU MONDO okupiĝas pri la ideo de mondfederaciismo. La religio Oomoto alstrebas mondfederaciismon i.a. pere de Esperanto.
Famaj mondfederacistojRedakti
Mondfederistoj estis i.a.: Yehudi Menuhin, Thor Heyerdahl, Peter Ustinov, Albert Einstein, Thomas Mann, Herbert George Wells kaj Clarence K. Streit.
Ankaŭ Papo Benedikto la 16-a povas esti nomata mondfederisto, ĉar en sia encikliko Caritas in veritate li skribis:
"(...) urĝe necesas vera monda aŭtoritato, kiel indikis jam mia antaŭulo, la beata Papo Johano la 23-a. Tia aŭtoritato subigu sin al la juro, persiste obeu la principojn de subsidueco kaj solidareco, ĝi celu al la publika bono (...)"
Konataj esperantistaj mondfederistojRedakti
Edmond Privat, Andreo Cseh, Julia Isbrücker, Ronald J. Glossop, Miyoshi Etsuo
Vidu ankaŭRedakti
LiteraturoRedakti
Dragan Bunić : La monda federacio. Tradukis el la serba lingvo: Zlatoje Martinov. Reviziis : Mireille Grosjean, Rob Moerbeek, Vilhelmo Lutermano. MAS, 2016, 62 p., ISBN 978-2-36960-070-1. Rege konsultebla La monda federacio (PDF)
Ronald J. Glossop: Monda Federacio? Ampleksa Analizo de Federacia Mondregistaro. Tradukis Johano Rapley, Jennings, 2001
Edmond Privat: Federala Sperto. Universala Ligo, Hago 1958
Eksteraj ligilojRedakti
- Mondfederista Movado (anglalingva)
- Rezolucio de la Mondfederista Movado por Esperanto Arkivigite je 2010-06-13 per la retarkivo Wayback Machine
- Mondfederacistoj ne fondas Esperanto-sekcion (HeKo)