Oomoto

Oomoto (大本 "granda principo") estas unu el la mezgrandaj novaj religioj de Japanio. El la japanoj ĉ. 80 procentoj konsideras sin anoj de Budhismo kaj ĉ. 70 procentoj anoj de Ŝintoismo. Eble 15 procentoj estas anoj de la "novaj religioj". Malpli ol du procentoj estas kristanoj. La sumo estas pli granda ol 100 procentoj, ĉar multaj japanoj estas anoj de pluraj religioj.

"Oomoto" estas ankaŭ nomo de esperant-lingva oficiala organo de Oomoto.

La elparolo en japana estas kun longa o je la komenco, ne kun duobla o.

Enhavo

HistorioRedakti

 
Deguĉi Onisaburo

La "novaj religioj" estas pli ol kvarcent religioj, kiuj ekestis post la jaro 1800. Multaj estas "sinkretismaj", kio signifas ke ili povas miksi elementojn de Ŝintoismo, Budhismo, Konfuceismo, Taoismo, la Bahaa Kredo kaj Kristanismo kaj ankaŭ okcidentaj ideologioj kiel, ekzemple, komunismo. Multaj novaj religioj estas fonditaj de virino, kies anoj havas grandan influon al la movado. La novaj religioj plej ofte havas geografian centron, kiu estas templo, templaro aŭ tuta urbo. La plej grandaj novaj religioj estas Tenrikjo kaj Soka Gakkai.

Oomoto fondiĝis en 1892 de malriĉa kamparanino Deguĉi Nao. La "spiritaj gvidantoj" de la movado ĉiam estas virinoj. Ekde 2001 la kvina spirita gvidantino Deguĉi Kurenai estras la movadon. Inter 1900 kaj 1948 tamen ankaŭ unu viro havis gravan postenon. Tiu estis la edzo de la dua gvidantino, Deguĉi Onisaburo, kiu eksciis pri Esperanto kaj enkondukis la lingvon en Oomoto. En 1924 Oomoto komencis eldoni librojn kaj revuojn en Esperanto kaj, de 1925 ĝis 1933, ĝi ankaŭ havis misiejon en Parizo. De tiu loko misiistoj vojaĝis en Eŭropo por propagandi la kredon, ke Deguĉi Onisaburo estas MajtrejoKristo, kiu unuigos la mondon. Komence la japana registaro sendis soldatojn por detrui la templon de Oomonto en Ayabe kaj ankaŭ la tombon de la fondintino. Dum la periodo 1935 - 1942 Oomoto travivis severajn persekutojn en Japanio, kaj tute ne rajtis agadi. Tamen József Major en 1933 por Enciklopedio de Esperanto miskonsideris la persekuton "afero de pasinteco". Ekde 1950 Oomoto denove eldonas sian revuon en Esperanto.

Oomoto havas ĉ. 180 000 membrojn, el kiuj 45 000 estas aktivaj. Preskaŭ ĉiuj Oomotanoj iom studis Esperanton, kaj ĉ. 1000 studis sufiĉe multe por vere uzi la lingvon. Oomoto havas du centrojn en du urboj apud Kioto. En Ajabe estas centro por diservo, kun i.a. la moderna sanktejo Ĉosej-den, konstruita tute el ligno. En Kameoka estas centro por misio. En grandega parko situas oficejoj, gastejoj, lernejoj, presejo, eldonejo kaj sanktejoj.

Arto havas gravan rolon en Oomoto. Oomotanoj volas plibeligi la mondon per arto, kaj opinias ke arto proksimigas homon al dio.

MondkonceptoRedakti

La ekesto de Oomoto pro la profetaĵoj de Deguĉi Nao povas parte esti klarigita kiel reago pro la industriigo kaj la okcidenta influo, kiuj laŭ la profetaĵoj estas la kialo de la mizero inter la malriĉuloj.

Kiam Oomoto komencis sian mision en Esperanto oni opiniis, ke okcidento donas industriigon kaj materian bonon, sed dependas de la pli alta spirita nivelo de la oriento. La sama penso troviĝas ankaŭ en la libro ”Bahá’u’lláh kaj la nova erao”, kiun havis Oomoto jam en 1923. Tiu balanco inter okcidenta materiismo kaj orienta spiritualismo estas interpretata kun bazo en la taoisma instruo pri Jino kaj Jango, bazo, kiun Oomoto uzas por en diversaj situacioj rekomendi ekvilibron inter diversaj fenomenoj. La okcidentan materiismon kaj utiligon de la popoloj en Azio, ĉefe en la formo de koloniismo, oni severe kondamnas. La subpremadon de Afriko kaj de la nigruloj en Usono fare de blankuloj oni kondamnas kelkfoje. La okcidenta materiismo minacas ne nur orienton, sed ankaŭ la pacon en Eŭropo. La ideo pri la aparta rolo de Japanio en la mondo, signifas, ke la oriento, kaj ĉefe Japanio kaj Oomoto, havas la taskon doni al la okcidento spiritualecon, same kiel la okcidento havas la taskon doni al la mondo materian bonon. Japanio havas la unikan rolon samtempe partopreni la orientan spiritualismon kaj la okcidentan materian bonon. Tie la bonaĵoj de oriento kaj okcidento kunfandiĝis. En la sama maniero la kvintesenco de ĉiuj religioj kaj instruoj kunfandiĝis en Oomoto.

Oomoto klopodis ankaŭ konsciigi la okcidentanojn pri la subpremado de aziaj landoj fare de la okcidenta koloniismo, kaj ke la okcidenta nespiritualeco estis la kialo de la unua mondmilito. Oomoto defendis la japanan agadon en Manĉurio, ankaŭ kiam tio renkontis ĝene akran kritikon en okcidento. Japanio estis tro dense loĝata, kaj ĉar nek Usono nek Aŭstralio akceptis japanajn enmigrintojn, japanoj devis elmigri al aliaj landoj en Orientazio, kiel ekzemple Manĉurio, opiniis la tiamaj oomotanoj.

Post la dua mondmilito, la revuo Oomoto ne plu publikigis artikolojn pri politiko, escepte artikolojn, kiuj traktas la kreadon de Monda federacio. Iam oni publikigis artikolojn, kiuj kritikis okcidentan materiismon. Ankaŭ en la metafizika mondkoncepto de Oomoto Jino kaj Jango estas la fundamenta pensokoncepto, kvankam la terminoj ’jin’ kaj ’jang’ ne uziĝas. Oni tamen malakceptas ateisman jin-kaj-jang-instruon kaj diras, ke dio kreis la spiriton kaj la korpon kaj estigis harmonion inter ili por tiel estigi la forton. Nao kaj Onisaburo staras en jin-kaj-jang-rilato, ĉar ili ricevis fluon de la spiritoj Izu kaj Mizu. Okcidento kaj oriento troviĝas en balanca rilato, same kiel la materia kaj la spirita. Ĝis la dua mondmilito oni ofte nomis tiujn ĉi fortojn ’spirito’ kaj ’korpo’; post la dua mondmilito oni ĉiam pli ofte parolis pri Izu kaj Mizu.

La doktrino de Oomoto pri la diversaj mondoj - kiu ŝajnas esti kreitaj laŭ ekzemplo de budhismo, sed ankaŭ laŭ Emmanuel Swedenborg - konsistas unue el la materia mondo kaj due el la spirita mondo, kiu siavice konsistas el Dia regno, Intera regno kaj Infera regno. Oni iam donis detalajn priskribojn pri tiuj ĉi mondoj. Post la morto la homoj alvenas al unu el la tri regnoj el la spirita mondo, depende de kia estis la vivo de la homo sur la tero. Intera regno estas loko kie homo povas resti ĝis maksimume 30 jarojn, atendante pluiron al unu el la ceteraj regnoj. Jam dum la vivo en la materia mondo homoj tamen havas kontakton kun iu el la spiritaj mondoj.

La kredo, ke dirita vorto estas animita kaj tial havas supernaturajn povon estas ofta en Japanio, kaj ĝi estas parto ankaŭ de la doktrino de Oomoto. La plej grava ekzemplo de tia ’vortoanimo’, kiu menciiĝas en la misio en okcidento estas la sankta vorto Kannagara Tamaĉihaemase. Ĝi tradukiĝas ’Tia estu la volo de Dio, kaj favoriĝu la animo’ aŭ ’Kun la bonvolo de Dio mi havu novan forton!”

DikonceptoRedakti

La dikoncepto de Oomoto havas sian bazon en la japana vorto kami, kiu havas multe pli larĝan signifon ol la vorto ’dio’. Tendenco, kiu iom post iom kreskas en la doktrino de Oomoto estas deziro unuigi la dikonceptojn de diversaj religioj. Uŝitora, kiu riveliĝas al Deguĉi Nao post iom da tempo havas sian lokon en panteono, kie la dioj apartenas al tri niveloj, nome:

  1. la supera DIO;
  2. regantaj Dioj de la ĉielo kaj de la tero;
  3. aliaj dioj.

Dinomoj el klasika ŝintoo, budhismo kaj taoismo asociiĝas unu kun la aliaj kaj kuniĝas tiel ke unuflanke Uŝitora kaj Kunitokotaĉi estas konsiderataj kiel identaj dioj en la Mizu-sistemo (jang/jo) kaj aliflanke Hituzisaru, Tojokumonuno, Susano kaj Miroku/Majtrejo estas konsiderataj kiel identaj dioj en la Izu-sistemo (jin/in).

Oomoto tamen evitas priskribi sian dikoncepton en la propagandaj eldonaĵoj de 1925-1935. La citaĵojn el la sanktaj skriboj, kiujn oni publikigas, oni lasas sen komentoj. Kredebla kialo estas ke oni sciis ke okcidentanoj ĝenerale ne volas akcepti politeismon. Pro tio oni ne volis disvolvi sian dikoncepton tro multe. Oomoto, La nova Spirita Movado el 1924 mencias dinomojn kiel Uŝitora-no-konjin kaj Kunitokotaĉi-no-Mikoto, tamen sen priskribi politeisman teologion, dum Kio estas Oomoto? el 1933 ĉiam uzas la vorton Dio. Ebla klarigo estas ke oni rimarkis kritikon pri politeismo, inter tiuj kiuj legis la unue menciitan presaĵon, kaj tial volis montri monoteisman profilon en la postaj presaĵoj de la okcidenta misio. Dio estas la plej ofta dinomo en la revuo Oomoto ankaŭ post la dua mondmilito.

Nur en la postskriboj de la sanktaj skriboj, kiuj komencis aperi en Esperanto en 1997 oni precizeme priskribas la politeismajn aspektojn de la dikoncepto, kaj samtempe priskribas ke la dikoncepto estas ankaŭ monoteisma kaj panteisma. En tiuj ĉi postskriboj oni montras kiel oni dividas siajn diojn en tri diversajn grupojn, por kiuj la vorto ’dio’ skribiĝas en tri diversaj manieroj: DIO, Dio kaj dio. DIO estas la kreinto OkunitokotaĉiAmenominakanusi. Tiu disigis de si mem du Diojn, nome la ĉielan Dion UŝitoraKunitokotaĉi kaj la teran Diinon HicuĵisaruTojokumonuno, kiuj siavice pere de la spiritoj Izu kaj Mizu prenis formojn en Nao kaj Onisaburo. Apud tiuj ekzistas ankaŭ aro da malsuperaj dioj. Tiuj havas kaŝitan rolon en la okcidenta misio de Oomoto. Inter tiuj troviĝas i.a. mortintaj misiistoj kaj la kreinto de Esperanto L. L. Zamenhof.

Por la tri menciitaj DIO kaj Dioj ekzistas ankaŭ la nomo Oomoto sume oomikami, kiu uziĝas en preĝo al tiuj.

HomkonceptoRedakti

La homkoncepto de Oomoto baziĝas sur tio ke oni konsideras la homon kreitaĵo de Dio. Dio kreis la homon kun kombinaĵo de kaj bonaĵoj kaj malbonaĵoj, por ke la homo turniĝu al Dio. La homo havas kaj ’animon’ kaj ’korpon’. La animo devas esti supera en la rilato al la korpo, kio kondukas al la ’animo-super-korp-ismo’. En la mala stato, ’korpo-super-anim-ismo’ la homo vivas en tute materiisma maniero. Scienco ne povas kompreni la homon, se ĝi studas nur la korpan parton. Oomoto atentas aparte la sciencojn, kiuj studas la homon kiel spiritan estaĵon.

La homo havas en sia spirito funkcion, nome ’vic-gard-dio’ aŭ egoismo, kiu estas necesa por vivteni la korpon. ’Justa garddio’ en la homo batalas kontraŭ la malbonaj flankoj de egoismo. Tiuj ĉi du kontraŭaj garddioj, kaj bonaj spiritoj el la ĉielo kaj malbonaj spiritoj el infero kreas ekvilibron en la homo, tiel ke li staras inter ĉielo kaj infero kun emo al ambaŭ. Pro tiu ĉi ekvilibro ekestas libereco de la volo, kiun havas la homo, male al la bestoj kaj kreskaĵoj. Tria spirita funkcio, apud la du supre menciitaj, estas ’vera garddio’, kiu ekfunkcias kiam la spirito vivas en unueco kun la korpo.

Dum la 1990-aj jaroj la intereso de Oomoto pri la spiriteco de la homo esprimiĝis per aktiva agado kontraŭ la nocio "cerba morto" kaj kontraŭ organgrefto de cerbomortaj homoj.

Alia grava nocio estas ’interna fluo’, kiu signifas inspiron de Dio kaj de la superaj spiritoj.

Apud la interna fluo, kiu estas konstanta stato, ekzistas ankaŭ kamigakari aŭ ’diposedo’, kio signifas, ke dio portempe posedas homon. Kaj bonaj kaj malbonaj dioj povas posedi homon.

Saviĝo kaj ŝanĝiĝo de la mondoRedakti

La doktrino de Oomoto enhavas plurajn nociojn, kiuj respondecas al diversaj tipoj de saviĝo. Dum la gvidado de Nao oni opiniis ke ŝanĝiĝo de la mondo per dia interveno estas proksima. Jam en la fruaj skribaĵoj de Nao estis supozita ke la homoj devas prepari sin por tiu ĉi ŝanĝiĝo de la mondo. Dum la gvidado de Onisaburo oni pli multe atentis la vojon de la unuopa homo al saviĝo en Dia regno post la morto. Dum la sama tempo oni supozis ke Onisaburo prezentiĝos kiel Majtrejo kaj fariĝos ĉefo de la mondo. Post 1954 la ideo pri Oomoto kiel ’modelo’ estis la plej grava. Ĉar Oomoto estas ’modelo’ Dia regno disvastiĝas en tiu ĉi mondo. Pluraj el tiuj ĉi ideoj pri ŝanĝiĝo de la mondo estis atentataj en la esperanta misio de Oomoto.

La okcidenta misio 1924-1935 ne donis multajn instrukciojn pri la saviĝo de la unuopa homo. La priskribo kiel mediti aŭ preĝi estis sporada kaj mankohava. Nur en 1935, kiam la Pariza misiejo jam estis fermita, Oomoto Internacia funde priskribas kiel preĝi. La ’meditado ĉinkon-kiŝin’ kiu helpas al la homo i.a. disiĝi de la materia korpo kaj unuiĝi kun la dia spirito je unuopaj okazoj estas priskribita en la presaĵoj de Oomoto. Anstataŭ oni koncentriĝas pri la nocio ’kredo’, kiu priskribiĝas en la presaĵoj el la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj. Oni admonas la legantojn kredi je Onisaburo. Oni iam priskribas ’kredon’ per pli ĝeneralaj vortoj; oni devas kliniĝi kontraŭ dio, purigi sian animon, aŭ turniĝi kontraŭ dio. Oni donas ekzemplojn kiel la kredo povas sanigi homon. Iam tamen malfeliĉoj estas elprovado fare de dio. Kredo povas konduki al ’unuiĝo inter Dio kaj homo’. ’La unuiĝo inter Dio kaj homo’ ekestas per ’interna fluo de dia karaktero’. La unuiĝo okazas se ni kredas je la vera Dio.

Apud la vojo de la unuopa homo al saviĝo estas menciitaj ankaŭ vojoj al la saviĝo de la homaro. Arto havis ĉiam pli gravan rolon en la revuo Oomoto ekde 1954. Post la ekspozicio ”La arto de Onisaburo kaj lia skolo” en 1972 kaj post kiam oni komenci organizi kursojn pri japanaj tradiciaj artoj por okcidentanoj, oni priskribas arton kaj ĝian belecon kiel rimedon por gvidi la homon al Dio, kaj starigi Dian regnon sur la teron, per la manifestigo de la belo el la ĉielo sur la teron.

La rilaton al aliaj religioj ĝis la dua mondmilito karakterizis tendenco priskribi aliajn religiojn kiel antaŭulojn de Oomoto kaj Onisaburon kiel la savanton, kiun atendas la tuta mondo. Samtempe estis emo kunlabori aktive kun novspiritaj movadoj en Azio kaj Eŭropo.

Post la dua mondmilito la kritiko kontraŭ aliaj religioj preskaŭ tute malaperis. Oni opinias ke Oomoto kaj aliaj religioj havas la saman fonton kaj komunan mision kaj aktive laboras por tio per religia dialogo kaj diservado en la sanktejoj unu de la alia. Oni konsideras komunan adoradon - dum kiu reprezentantoj de malsamaj religioj preĝas en la sama diservo - kiel la plej altan formon de tio.

La kredo pri unuigita mondo ekzistas jam en Ofudesaki. Deguĉi Kjotaro opinias ke la unuiĝo de Japanio estas modelo por estonta monda federacio. La opinio kiel efektivigi tion tamen ŝanĝiĝis. Antaŭ la unua mondmilito Oomoto pridubis la klopodojn krei eŭropan federacion kaj obĵetis ke tio povus signifi riskon ke la kontinentoj fariĝus malamikoj. Anstataŭ oni priskribis ke estas bezono de monda federacio kaj ke Esperanto devas esti la unuiganta lingvo. Oni ankaŭ diris ke Onisaburo estos la plej taŭga ĉefo por tia federacio.

Post la dua mondmilito Oomoto daŭre laboras por monda federacio en la mondfederista movado. Oni daŭras labori por Esperanto en tiu ĉi agado kaj mencias ke monda federacio estas necesa por la paco.

Tria vojo al saviĝo estas la mondŝanĝiĝo, kiun antaǔdiris Nao. DEGUĈI Nao kaj Deguĉi Onisaburo estas tre gravaj por la saviĝo. DEGUĈI Nao la tutan tempon estas priskribita kiel virino, kiuj ricevis apartan taskon de Dio, kaj skribis Ofudesaki-n, laŭ la plano de Dio. Oni detale priskribas la asketajn flankojn de ŝia vivo. Ĝis 1935 oni plurajn fojojn mencias ke la funkcio de Nao estis esti antaŭulo de Onisaburo. En la okcidenta propagando oni komparas ilin kun Johano la Baptisto kaj Jesuo Kristo. Post 1954 ŝi havas pli egalrangan rolon en la propagando.

En la okcidenta misio de Oomoto ĝis 1935 oni priskribas Onisaburon kiel mondan savanton, kiun pluraj religioj atendis. Oni ofte nomas lin Kriston. Post la dua mondmilito Onisaburo daŭre havas gravan rolon en la okcidenta misio ĝis 1953. Post tio oni mencias lin malpli ofte.

La apero de Nao kaj Onisaburo estas la komenco de la forta mondŝanĝiĝa atendado, kiu karakterizis Oomoton. En la plej malnovaj skribaĵoj en Oomoto-ŝinju oni uzas la konstruajn terminojn ’malkonstruo’ kaj ’rekonstruo’ por priskribi tion, kio okazos en la mondo. En la misio al la okcidento 1924-1935 oni ofte priskribas la okcidentan materiismon, kiu i.a. dependas de la degenerinta kristanismo, kiel grandan minacon kontraŭ la monda paco. Onisaburo tial klopodas unuigi homojn kaj movadojn en diversaj landoj por eviti finan katastrofon.

La nova mondo, ofte nomita Majtreja-mondo, post 1954 ĉiam pli ofte estas priskribita kiel mondo, kiu efektiviĝas en tiu ĉi mondo, per farado de arto, uzado de Esperanto, komuna adorado kaj per progreso en la vivnivelo.

Apud la Majtreja-mondo, kiun atendas Oomoto, oni opinias ke la Dia regno sur la tero jam efektiviĝis en Oomoto, kiu estas la akso en la sankta plano de Dio, kaj troviĝas en la mezo de la Dia regno sur la tero.

La nocio ’modelo’ malofte uziĝis en presaĵoj en Esperanto 1924-1935. Anstataŭ priskribi la pasivan rolon de Oomoto kiel ’modelon’, oni priskribis ĝian aktivan rolon.

Post 1954 ’modelo’ estas tre grava nocio en la okcidenta misio. La doktrino pri ’modelo’ signifas ke okazaĵoj en la mondo speguliĝas en Oomoto. Tio, kio okazas en Oomoto, poste okazos en la mondo ekstere. Estas tute klare ke ’modelo’ funkcias kaj en la rilatoj inter Oomoto kaj Japanio, same kiel inter Oomoto kaj la mondo.

’Modelo’ funkcias preskaŭ meĥanike. Oomoto tiel estas la akso en la sankta plano de Dio. Tial la oomotoanoj faras sian plejeblon por plibonigi kaj plibeligi la internon de Oomoto, precipe kiam oni rimarkis ke io malbona enspeguliĝas de ekstere. Estas do la tasko de la oomotoanoj realigi Dian regnon unue en Oomoto. La kredo pri ’modelo’ signifas ke oomotoanoj ne dubu ke agadoj, kiujn oni malgrandskale okazigas en Oomoto, ekzemple arto, komuna preĝado kaj uzado de Esperanto, havos grandan signifon por pli grandaj okazaĵoj en la mondo. Tio estas unu el la plej gravaj taskoj, kiujn donis Dio al Oomoto. (La uzo de Esperanto iam ankaŭ estas priskribita kiel ekzemplo de ’vortoanimoj’.)

Metafizike oni klarigas tion ke Oomoto troviĝas en la mezo de Dia regno sur tero kaj estas envolvita en spirita, densa kaj firma atmosfero. Tial okazaĵoj en Oomoto disvastiĝas per ondocirkloj en la mondon en formo de forta spirita energio kaj vere realiĝas en konvenaj lokoj.

IkonografioRedakti

Ankaǔ bildoj havis gravan rolon en la eldonaĵoj en Esperanto de Oomoto, ekzemple: bildoj de la gvidantoj kaj sanktejoj de la religio, grup-bildoj en Esperanto-kongresoj, bildoj de la misiaj vojaĝoj en Eǔropo de la misiistoj, iam desegnaĵoj de naturaj motivoj, de Domo de Homamo kaj kelkaj numeroj la desegnaĵo de dioj faritaj de Onisaburo.

Ekde 1954 oni rimarkas klaran ŝanĝiĝon pri la bildoj en Oomoto. Oni malpli ofte vidas bildojn pri la gvidantoj. Tamen oni pli ofte montras bildojn de kultur-historie interesaj objektoj kaj lokoj, kaj ankaǔ bildojn de tradiciaj japanaj artoj. La nombro de bildoj en la revuo kreskas dum la venontaj jardekoj. Ekde 1981 oni ĉiam publikigas la kovrilon de la revuo en koloro kaj ekde 1984 la motivo de la kovrilo ĉiam estas artaĵo.

GazetojRedakti

Oomoto kaj ĝiaj subfakoj eldonas dekojn da grandaj gazetoj, en kiuj Oomoto propagandas ankaŭ Esperanton. Precipe rimarkinda estas Zinrui Aizen Sinbun, kiu aperas trifoje dum monato en Tokio kaj estas legata de pluraj centmiloj. Dum jaroj Oomoto eldonis tri gazetojn en Esperanto: "Oomoto", "Oomoto Internacia", kaj "Verda Mondo". En 1933 aperis la du lastaj, ambaŭ en rimarkinda amplekso kaj kun varia enhavo.

Post 1999 la oficiala organo kies titolo estas "Oomoto" estas eldonita 1 aŭ 2 fojojn jare, kaj ĝi estas legebla ankaŭ rete.

Esperanto en la Oomoto-movadoRedakti

Esperanto fariĝis tre populara en Japanio en la komenciĝo de la 1900-aj jaroj. Deguĉi Onisaburo akceptis Esperanton ĉar ĝi estis ebleco forigi la lingvan izolitecon de Japanio. Komence la ideoj de KITA Ikki pri Esperanto kiel komunikilo en orientazia japana imperio eble estis la plej granda fonto de inspiro. La grupo ĉirkaŭ la fondintino Nao ne havis intereson pri internaciaj kontaktoj. Esperanto do ne havis larĝan subtenon en Oomoto ĝis la alveno de la bahaanaj vojaĝantaj instruistoj 1922-23, kiam Onisaburo havis fortan decidpovon. Pro la influo de la Bahaa Kredo, Onisaburo opiniis ke la oriento devus kontribui per spiritualismo kaj la okcidento per materia progreso en la mondo. La ilo por tiu ĉi interŝanĝo estis Esperanto. Inter la granda nombro da intelektuloj, kiuj aliĝis al Oomoto, la intereso pri Esperanto rapide kreskis. En 1923 oni komencis intensan laboron organizi Esperanto-kursojn por Oomotoanoj. La unua kurso okazis en 1923 en Ayabe. La kursoj bone progresis, ĉar pro la terura tertremo en Tokio, la Universitato de Tokio devis resti fermita dum pluraj monatoj kaj kelkaj studentoj povis uzi tiun tempon por instrui Esperanton. Oomoto organizis Esperanto-kursojn por siaj membroj 1923-1935 kaj denove ekde 1948.

Esperanto-Propaganda Oficejo estis fondata en 1925 por la praktika disvastigo de E-o en Japanujo. Ĝia centro estas en Kameoka, la direktisto estis Uĉimaru. Ĝi aranĝas kursojn en la tuta lando, propagandas per paroladoj, radioparoladoj, libroj kaj gazetoj. Ĝi eldonas lernolibrojn kaj vortarojn, starigas lernejojn. En 1933 en la oficejo laboris ĉ. 25 ge-esperantistoj,

Aliaj Oomotoanoj opiniis ke la japana devus esti la monda lingvo. Dum kelkaj jaroj post 1930 Onisaburo subtenis tiun opinion, kaj diris ke oni uzu Esperanton por propagando, sed ne kiel mondan lingvon.

La forta rolo de Esperanto en Oomoto dependas de pluraj kialoj. La fortaj eldiroj por Esperanto de Onisaburo estas tre gravaj en la movado. Esperanto estas menciita en Reikai-monogatari, kiu estas unu el la sanktaj skribaĵoj de la movado. Por la Japanoj, Esperanto estas multe pli facila por lerni ol ekzemple la angla. DEGUĈI Hidemaru diris ke japanoj povas lerni Esperanton dum 30-40 % el la tempo, kiun oni bezonas por lerni la anglan. Multaj eldiroj de, ekzemple, Deguti Naohi indikas, ke la uzo de Esperanto en Oomoto estas konsiderata kiel ’modelo’ por la mondo. Tio povas klarigi, kial Oomoto tre necedeme subtenas Esperanton, sed kial multaj Oomotoanoj ne lernas Esperanton sufiĉe bone por povi uzi ĝin praktike. Alia klarigo al tiu ĉi fenomeno estas, ke japanoj ordinare havas tre malgrandan utilon de scio de fremdaj lingvoj. Eldiroj pri Oomoto kiel ’modelo’ pri Esperanto ofte aŭdiĝis, kiam oni planis Esperanto-kongresojn en Japanio aŭ en Kameoka. Oomoto ĉiam rigardis Esperanton ankaŭ kiel praktikan helpilon por misii, kio ne detenis la movadon uzi ankaŭ aliajn lingvojn por la misio, ekz. la anglan kaj la portugalan.

Oomoto ĉiam atentis la rilaton inter Esperanto kaj homaranismo. Oni aktive laboris por igi la mondfederisman movadon kaj la Unuiĝintajn Naciojn akcepti Esperanton kiel oficialan lingvon. Oomoto estis tre fidela al Esperanto en ĝia klasika formo, kaj opiniis ke ĝi evoluas kiel aliaj lingvoj. Oni malakceptis diversajn proponojn pri reformoj en la lingvo ĝis kiam ĝi estas ĝenerala akceptita. Same kiel la Esperanto-movado ĝenerale, oni akceptis ke ŝanĝoj en la lingvo povos esti deciditaj en la estonteco, kiam la lingvo estos ĝenerale akceptita.

Misiaj metodojRedakti

Oomoto, kiu komenciĝis kiel japana sinkretisma movado sur ĉefe ŝintoa fundamento, havas instruojn, kiuj ĉefe temas pri Japanio kaj pri la japana popolo. Tamen jam en Oomoto-ŝinju ekzistas mesaĝoj direktitaj al la tuta mondo. Tio estas la bazo de la eksterlanda misio de Oomoto. La misio tamen inspiriĝis ankaŭ de la kristana misio en Japanio kaj de la eksterlanda misio de Tenrikjo, Konkokjo kaj Joodo Sinŝu. La fina senpera kialo kial Oomoto komencis sian eksterlandan mision en Eŭropo estis la vizito de la bahaaj misiistoj, la enkonduko de Esperanto en Oomoton, kaj la atento, kiun tiu vekis inter la esperantistoj. Universala Homama Asocio estis la misia organizaĵo de Oomoto. Ĝia nomo aludas al la homaranismo de Zamenhof, kaj la instruo, kiun ĝi prezentis, havis alian centron ol la instruo de Oomoto en Japanio. La celo de la Asocio estas „laborado por ideala mondo, per pacaj rimedoj“. U.H.A. ĉiam propagandis la unuigon de la homaro kaj la realigon de la Dia regno sur la tero. La centro de UHA troviĝas en Kameoka, Kioto-hu.

1925-1932Redakti

Oomoto aktive misiis en la okcidento kun la Pariza oficejo kiel bazo, fondita de Koogecu Niŝimura. La celo estis eldoni presaĵojn kaj organizi prelegojn, kaj tiel disvastigi la kredon ke Deguĉi Onisaburo estas savanto kun Dia misio. Oni invitis unuopulojn aliĝi al U.H.A. aŭ al Oomoto, kaj oni klopodis organizi lokajn paroĥojn, ”filiojn”, kaj konstrui sanktejon, ”La Domon de Homamo”. Ĝis 1932 375 personoj en 31 landoj donacis monon al la sanktejo, sed montriĝis ke nur malmultaj eŭropanoj - eble dekkelk - vere opiniis ke ili estas Oomotoanoj. La kaŭzo de tio estis ke mankis komuneco en paroĥoj, dogma scio kaj scio pri kiel observi la ritojn de Oomoto inter la Eŭropanoj kiuj aliĝis al Oomoto. La Eŭropaj Oomotanoj ankaŭ loĝis dise, sen eblecoj havi personan kontakton unu kun la aliaj. La doktrino de Oomoto ne donis alternativon al kristaneco, ĉar ĝi ne donis respondon al la demandoj, kiujn la Eŭropanoj renkontas en kristanismo, ekzemple pri la rilatoj inter Dio kaj homo kaj pri etikaj demandoj. Ĝi ankaŭ ne donis alternativojn al kristanaj ritoj aŭ al kristana paroĥa komuneco. La doktrino de Oomoto anstataŭ tio temis pri la metafizika strukturo de la mondo, politiko kaj ŝanĝiĝo en la mondo, kiu devos komenciĝi en Japanio.


1933 ĝis nunRedakti

 
Centra oficejo de Oomoto en Kameoka kaj monumento "Unu Dio, Unu Mondo, Unu Interlingvo"

Kun interrompo dum la jaroj 1935-1950 - t.e. la jaroj inter la persekutoj dum la dua Oomoto-afero kaj la dua mondmilito - Oomoto daŭre uzis Esperanton en siaj internaciaj kontaktoj. Oni eldonis la revuojn Oomoto kaj/aŭ Oomoto Internacia, multajn librojn kaj ankaŭ regule organizis fakkunsidojn en Universalaj Kongresoj de Esperanto kaj en aliaj aranĝoj, kie Esperanto estas uzata. Post 1954 la priskribo en la revuoj pri Onisaburo kiel savanto preskaŭ tute malaperis kaj ĝenerale humana mesaĝo pri paco, internacia kunlaboro, arto kaj kulturo prenis la ĉefan lokon. Ŝajnas ke Oomoto, ekde 1997, kiam oni komencis eldoni la sanktajn skribaĵojn de Oomoto libroforme en Esperanto kaj en la portugala, denove komencas agi pli aktive por misii. La publikigo ankaŭ estas konsiderata kiel parto de la bona elfluo, kiu devas veni de Oomoto, laŭ la ideo pri Oomoto kiel ’modelo’ por la mondo.

Apartan rolon en la misio de Oomoto havas arto, ĉar Oomoto organizis artajn ekspoziciojn, somerajn seminariojn pri tradiciaj japanaj artoj, pri kiuj ankaŭ Esperanto estis uzata, sed ankaŭ ĉar artaĵoj havis gravan rolon en la revuoj kaj sur la retpaĝo de Oomoto.


Responde al la demando, ĉu Oomoto estas memstara religio aŭ formo de ŝintoo, kelkaj diras "memstara religio", aliaj diras "formo de ŝintoo". Iuj fakuloj opinias ke estas pli bone diri "ŝintodevena memstara religio".

BibliografioRedakti

EsperanteRedakti

AngleRedakti

  • Emily Groszos Ooms: Women and Millenarian Protest in Meiji Japan: Deguchi Nao and Omotokyo. Cornell Univ East Asia Program, 1993 ISBN 978-0939657612
  • Murakami Shigeyoshi: Japanese Religion in the Modern Century. Tokyo, 1980 ISBN 978-0860082606

GermaneRedakti

ReferencojRedakti

Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Oomoto el la Enciklopedio de Esperanto.


Eksteraj ligilojRedakti