Deguĉi Onisaburo

DEGUĈI Onisaburo [deguĉi onisaburō] 出口王仁三郎 ĉefo de Oomoto. Naskiĝnomo: Ueda Kisaburo. Li naskiĝis en Kiota prefektujo, en Anao vilaĝo(nun Kameoka) je 12-a de julio 4-a jaro de Meiji t.e. 6-a de oktobro 1871. 1892 li ekpartoprenis Oomoton. 1923, li eklernis E-n kaj enkondukis ĝin en O-ismon. 1924, li fondis Esperanto-Propaganda Asocio(EPA) Li forpasis je 19-a de januaro 1948.

Deguĉi Onisaburo
Onisaburo Deguchi 2.jpg
Persona informo
Naskonomo 上田喜三郎
Naskiĝo 21-an de aŭgusto 1871 (1871-08-21)
en Tamba Province
Morto 19-an de januaro 1948 (1948-01-19) (76-jara)
Lingvoj Esperantojapana lingvo
Ŝtataneco Japanio
Alma mater Kōten Kōkyūjo
Familio
Edz(in)o Sumiko Deguchi
Infano Naohi Deguchi
Parencoj Nao Deguchi
Hidemaru Deguchi
Uchimaru Deguchi
Okupo
Okupo religiestro • esperantisto • ceramikisto • tankaisto
Verkoj Q11660748
Q11660681
Q11640594
Information icon.svg
vdr

El Enciklopedio de Esperanto - D (EdE-D):
Onisabro DEGUĈI, japano, ĉefo de Oomoto-ismo, prez. de Universala Homama Asocio. Naskiĝis en la 12-a de julio 1871 en vilaĝo Anao, Kyoto-hu. Eklernis E-n en 1923, kaj samtempe enkondukis ĝin en O-ismon, kiel la ĉefan lingvon por eksterlanda propagando de O. 1924 fondis E-n Propagandan Asocion en Kameoka. Verkis : Poemetarojn (por facila memorigo de E-aj vortoj); 1924.

Premio Deguĉi estis starigita en la Jubilea Jaro 1987 per donaco de Oomoto por ĉiujare premii agadon, kiu pere de Esperanto antaŭenigas internacian amikecon kaj solidarecon en la spirito de L.L. Zamenhof kaj Onisaburo Deguĉi. En 2004 la Premio (2000 eŭroj) estis aljuĝita al la Esperanta poetino Marjorie Boulton, kiu en grandioza maniero esprimis la idealojn de la Premio en sia originala verkaro kaj dum pluraj jardekoj organizis someran Esperanto-Lernejon en Barlastono.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.