Meiĵi-reformo

(Alidirektita el Meiji)

La Meiĵi-reformo, -restarigado-renovigado, ankaŭ nomata Reformo, Restarig(ad)oRenovig(ad)o Meiĵi kaj foje ankaŭ esperantigata per la vorto Mejĝi (japane 明治維新 [meiĵi-iŝin], anglalingva literumo: Meiji) estas reforma periodo en Japanio de la 19-a jarcento, pli konkrete — ekde la jaro 1868, en kiu sekvis la detronigo de la ŝogunoj, la restaŭrado de imperiismo kaj la modernigo de la ŝtato, kiu ekde la jaro 1868 nomatas Japana Imperio. La nova registaro estas nun nomata Meiĵi-registaroRegistaro de Meiĵi (明治政府 [meiĵi-seifu]).


Historio de Japanio

La imperiestro Meiĵi en jaro 1873

La Restarigado Meiĵi (明治維新 Meiji iŝin?) estas termino kiu referencas al serio de okazaĵoj kiuj kondukis al ŝanĝo en la strukturo kaj politika kaj socia de Japanio en la periodo el 1868 ĝis 1912[1] kiu enhavas parton de la periodo Edo nomita malfrua Tokugava ŝogunlando kaj la komenco de la Erao Meiĵi.

La formado en 1866 de la alianco "Satĉo" inter Saigo Takamori, estro de la feŭdo Sacuma kaj Kido Takaĝoŝi, estro de la feŭdo Ĉoŝu, markas la komenco de la restaŭro Meiĝi. Tiuj du estroj apogis la imperiestron kaj laboris kun Sakamoto Rĵoma por finigi la regadon de la Tokugava ŝogunlando (finigita en 1867) kaj restaŭri la povon de la imperiestro.

En Januaro 1868 en la Boŝin-militoMilito de la jaro de la drako[2] Ĉoŝu kaj Sacuma venkis super la armeo de la antaŭa ŝoguno. Reale oni ne redonis la povojn al la imperistro ses la povo pasis de la venkita ŝoguno al oligarkio de daimioj. Ekis la erao Meiĵi, en kiu estis abolitaj la specialaj privilegioj de la samurajoj, kaj oni donis al la loĝantaro la eblon porti familinomon (privilegio ĝis tiam ekskluzivo de la aristokrataro, dum la popolo uzis nur la nomon de sia profesio, por ekzemplo, la kapitano de ŝipo estis nomita "Anĵin" - "kapitano" -). Tiuj ŝanĝoj okazigis la nestabilecon de la lando en la komienco de la erao Meiĵi. Estis multaj ribeloj, inter kiuj menciindas Saigo Takamori, kiuj integris la triopon iŝin, amiko kaj kunulo de Okubo Toŝimiĉi. Saigo estis venkita de Ōkubo kaj, laŭ kelkaj fontoj, memmortigis sin per la ceremonia harakiro (seppuku).[3] La erao Meiĵi sukcesis la totalan stabilecon post kvar jardekoj.

Kultura kunteksto redakti

 
Adoleska imperiestro Meiĵi kun eksterlandaj reprezentantoj fine de la Boŝin-milito, 1868-1870.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Bakumacu.

La Restaŭrado Meiĵi (fino de la ŝoguna reĝimo) reprezentis la falon de la despota reĝimo en Japanio. Tiu reĝimo estis bazita sur modelo tre simila al la eŭropea feŭdismo; la imperiestro, kiu estis kredata descendinta de la dioj, ne havis la realan povon sed dependis de la daimio, nome la plej grava feŭda senjoro. Tiu ricevis la titolon "ŝōgun", kiu estas la plej alta rango kiun daimio povis atingi. Pro tio la politika reĝimo estis nomita ŝogunlandobakufu. Tamen, Japanio ĝis 1853 estis izolita de la cetero de la landoj kaj ekonomie kaj politike, escepto por Ĉinio kaj Nederlando. En tiu jaro 1853, alvenis usona armita floto, sub la regado de Matthew C. Perry, cele al peto, aŭ postulo, de traktato de komerco. Tiu fakto estas konata kiel "Kuro-fune raikō" (la alveno de la nigraj ŝipoj). Ĉar Japanio ne havis ŝiparmeon por fronti, ĝi devis akcepti la traktaton, kio montris la malfortecon de la lando.

En Februaro 1867, Mucuhito, tiam dekkvinjaraĝa, sukcedis sian patron, la imperiestro Kōmei kaj proklamiĝis nova erao de Meiĵi (kiu signifas "kulton al regulo").[4] La restaŭrado Meiĵi de 1868 finigis 256 jarojn de feŭdismo de la Tokugava ŝogunlando.

Altklasa revolucio redakti

 
Toŝimiĉi Okubo kiel juna samurajo.

Tiu revolucio havis unikan partikularecon en la historio; la reganta klaso mem (la aristokrataro) estis kiu vidis la neceson de ŝanĝoj kaj de rezigno el siaj specialaj rajtoj. Pro tio ili estis dividitaj en du partioj: nome la Iŝin Ŝiŝi unuflanke kaj la partianoj de la ŝogunlando. La terposedantoj (daimioj) kiuj estis kontraŭ la ŝogunlando estris la Iŝin Ŝiŝi. Inter ili elstaris tri estroj, nome la nomita Iŝin no sankecu (nome la triopo Iŝin), kies integrantoj estis Toŝimiĉi Okubo, Saigo Takamori kaj Kido Takaĝoŝi.[5]

La partianoj de la ŝogunlando disponis el diversaj fortoj por fronti tiujn revoluciulojn; inter ili la Ŝinsengumi (nome forto paramilita-polica kun sidejo en Kioto). Ĉirkaŭ 1867 la revolucia movado estis sukcesinta gravan avancon kaj la imperiestro Meiĵi (kiu ne havis realan povon) ordonis la dissolvon de la bakufu (ŝogunlando). Sed la ŝoguno Tokugaŭa Joŝinobu ne volis lasi la povon en manoj de la Iŝin Ŝiŝi kaj en 1868 okazis kvin bataloj pliaj, konataj per la nomo de Boŝin-milito (per kronologia ordo estis jenaj: Toba-Fuŝimi, Monte Ueno, Nagoaka, Aizu kaj Hakodate).

Poste la samurajoj, post la radikalaj ŝanĝoj faritaj de la imperiestro, ribeliĝis kontraŭ tiu, formante armeon. La malamiko estis la imperiestro kiu estis abolinta la privilegiojn de la samuraja klaso. La batalantoj estis la ĵus fondita polickorpuso, formita grandparte de samurajoj je la servo de la imperiestro kaj samurajoj de la klanoj venkintoj en la Boŝin-militoj: nome Sacuma kaj Ĉozu.

La rezultoj de la kvin militoj estis definitivaj kaj la ŝoguno kunvokis al konsilo la iŝin Saigo Takamori, en kiu estis ankaŭ la estro de la floto ŝoguna, nome Kacu Kaiŝu. La rezulto de tiu konsilio estis la kapitulaco de la ŝogunlando.

Aliancoj kaj fidelecoj redakti

 
Alegorio de la Novo luktante kontraŭ la Malnovo, de komenco de la Japanio Meiĵi, ĉirkaŭ la jaro 1870.

La formado en 1866 de la alianco Sacuma-Ĉoŝu inter Saigo Takamori, la estro de la teritorio Sacuma kaj Kido Takaĝoŝi, la estro de la teritorio Ĉoŝu, konstruis la fundamentojn de la restaŭrado Meiĵi. Tiuj du estroj apogis la imperiestron Komei (patro de la imperiestro Meiĵi) kaj alianciĝis kun Sakamoto Rjoma cele al ŝanĝo de la registaro de la Tokugava ŝogunlando (bakufu) kaj al redono de la povo al la imperiestro. La 3an de Februaro 1867, la imperiestro Meiĵi surtroniĝis[6] post la morto de la imperiestro Kōmei. Tiu periodo estis granda ŝanĝo en Japanio, kiu evoluis el feŭdisma socio al kapitalisma ekonomio, per forta okcidenta influo.

Eventoj rilataj al Restarigado Mejĝi redakti

Kiam Sakoku finiĝis kaj la kontakto de Japanio kun la okcidento en 19-a jarcento intensiĝis, la nestabileco de la ŝogunatoj kaj ties regadsistemo iĝis evidenta.

Radikaluloj (倒幕派 [Tōbaku-ha]) kaj precipe junaj samurajoj de la orientaj feŭdoj konsideris la rekonstruadon de imperia regado kiel elturniĝon el la krizo.

 
Tokugaŭa Joŝinobu en ceremonia vesto.

La formala konfrontado inter la reformistaj kaj la ŝogunoj kulminis en intercivitana milito, la Boŝin-milito. La 3-an de oktobro 1867 la ribelanto Tosa-Krano postulis abdikon de la ŝoguno Tokugaŭa Joŝinobu. Li konsentis principe la 9-an de novembro 1867 (14-an de oktobro, en la 3-a jaro de Keio laŭ lunosuna kalendaro). Oni konsideras, ke la abdiko estas plej grava evento de Restarigado Mejĝi. Poste la radikaluloj kaj ŝogunregnaj lojaluloj batalis en Kioto kaj proklamis la restaŭradon de imperiismo sub la juna imperiestro Mejĝi inter la 3-a kaj la 6-a de januaro 1868 (Batalo de Toba-Fuŝimi). Sekvis la pacema kapitulaco la 27-an de junio 1869 post la batalo ĉe Fortikaĵo Gorjokaku. La intercivitana milito finiĝis.

En 1877 ribelis la samurajoj de Kjuŝuo, ĉar ili estis malgravaj kaj sen influo (Seinan-Milito).

Restarigado en politiko redakti

La nova regado sub Saigo Takamori, Okubo Toshimichi, Kido Takayoshi administris la konfiskajn feŭdbienojn (25% de regnobieno) kaj ekstenzis tiele sian influsferon en Japanio.

En 1869 imperiestro translokis sian kortegon de Kioto al Edo kiu iĝis alinomata Tokio. Oni konsideras ke ekde la transloko ĉefurbo de Japanio estas Tokio.

Restarigado en socia sistemo redakti

La militservodevo kaj lernejodevo iĝis leĝa, okcidentaj ekspertoj estis alvokata pro konstrui ferovojojn, industriojn, la floton kaj armeon.

En 1873, la registaro de Mejĝi aprobis la Gregorian kalendaron.

Ekde 1889 valida aŭtoritata konstitucio, la konstitucio de Mejĝi establiĝis. Tamen la potenco troviĝis ankoraŭ en manoj de la oligarĥia nobelaro kiu agis parte kontraŭ la nova parlamento kaj staris super la konstitucio.

Gravuloj redakti

  • Enryō Inoue, unu el la plej influaj budhanoj de Mejĝi-reformo. Li provis redifini budhisman religion helpe de okcidenta filozofio.

Notoj redakti

  1. Beasley, William G. (1972). The Meiji restoration (en angla). Stanford University Press. p. 247. ISBN 0804779902.
  2. Boshin (戊辰?) estas la nomo de la kvina jaro de la sesdekjara ciklo en la aziaj orientaj kalendaroj. 戊辰 estas legebla ankaŭ kiel "cuĉinoe-tacu" en japana, laŭvorte "Plej aĝa frato de la Drako de la Tero". En la ĉina terminaro, ĝi estis tradukebla kiel "Drako de la Tero Jango", asocia kun tiu jaro partikulare en la sesdekjara ciklo. Etimologie, 戊 y 辰 havas nenion komuna kun "drako" aŭ "Plej aĝa frato de la Tero", kaj tiel, la kompreno de "cuĉinoe-tacu" estas konsiderata kiel tipo de kun'ĝomi asocia. En terminoj de la erao, la konflikto ekis en la kvara jaro de la Erao Keiō, kiu estis ankaŭ la unua jaro de Meiĝi en Oktobro samjare, kaj finis la dua jaro de Meiĵi.
  3. Andrew M. Beierle (eld.). «The Real Last Samurai». Emory Magazine (en angla). Konsultita la 18an de Majo 2013.
  4. Junqueras y Vies et al. 2011, p. 219.
  5. Junqueras y Vies et al. 2011, p. 222-223.
  6. L'Enciclopèdia.cat (eld.). «Época Meiji» (katalune). Konsultita la 8an de Majo 2013.