Lunsuna kalendaro

(Alidirektita el Lunosuna kalendaro)

Lunsuna kalendaro (aŭ lunasolar-kalendaro, de la latinaj vortoj luna = luno kaj sol = suno) respektive ligita luna kalendaro kial kalendaraj monatoj enhavas proksimumajn lunajn monatojn, kiel kalendara jaro tamen funkciaas proksimigo al la suna jaro.

Lunaj kalendaraj monaroj kun alterne 29 kaj 30 tagoj sufiĉe bone proksimiĝas al la vera luna monato de 29,53059 tagoj. La lunsuna kalendara jaro havas plejparte 12 aŭ 13 lunajn kalendarajn monatojn en difinitaj alternoj, tiel ke tra pluraj jaroj la averaĝo de la jara daŭro preskaŭ identas al la vera suna jaro de 365,24219 tagoj.

Senco de lunsuna kalendaro redakti

La plej antikvaj kalendaroj estis lunaj kalendaroj, ĉar ili orientiĝis je la sekure kaj precize observeblaj lunaj fazoj, do la alterno inter plenluno kaj novluno. Por lunsuna kalendarosuna kalendaro oni devas precize identigi la multe malpli facile oberveblajn sunajn fazojn, ekzemple la ekvinoksojn aŭ la solsticojn. Kiam oni sukcesis precize fiksi tiujn, unue ekestis lunsunaj kalendaroj, en kiuj la malnova tradicio de lunaj monatoj ankoraŭ pluvivis, kaj nur poste sunaj kalendaroj, kiuj difinis "monatojn" simple kiel dekduono de la suna jaro kaj rezignis pri akordigo al la lunaj fazoj.

Lunsuna kalendaro sekvas la sunan jaron kun maksimuma diferenco de 2 troaj aŭ maltroaj semajnoj; sekve ĝiaj monatoj respegulas la sezonojn, kiuj difinas la praktikan ĉiutagon aparte en la agrikulturo. Pura luna kalendaro ne havas ligon al la suna jaro kaj al la jaraj sezonoj. Ĝi en ĉiu suna jaro plidiferenciĝas je proksimume 11 tagoj, kaj do sekvas tute propran ritmon.

Astronomiaj bazoj redakti

La longtempa akordigo en lunsuna kalendaro inter monatoj kaj jaroj eblas ĉiujn 19 jarojn, ĉar 19 sunaj jaroj estas kontentige ekzakte kompareble longaj kiom 235 lunaj monatoj. Tiu periodo de 6940 tagoj nomatas la Meton-periodo, la ekestanta ciklo la Meton-ciklo.

Kiam klariĝis, ke 6940 tagoj por 19 sunaj jaroj proksimume kvaronan tagon tro longas, la periodo kvarobliĝis kaj definiĝis al 27.759 tagoj - do ĉiun 76-an jaron forprenigis unu tago el la Meton-ciklo. Tiun 76-jaran periodon oni nomis la Kalipa ciklo.

Apliko de lunsunaj kalendaroj redakti

La plej multaj popoloj utiligis aŭ purajn lunajn kalendarojnsunajn kalendarojn, dum la ĉina kalendaro, atika kalendaro (greka), juda kalendaro kaj romia kalendaro (ĝis la enkonduko de la julia kalendaro dum la jaro 46 a.K. uzis lunsunajn kalendarojn.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • L. E. Dogett: Calendars en Explanatory Supplement to the Astronomical Almanac, University Science Books, Sausalito, Kalifornio (angle)
  • B. L. van la Waerden: Greek Astronomical Calendars, II. Callippos and his Calendar, Archive for History of Exact Sciences 29 (2), 1984, paĝoj 115–124 (same angle)