Tipu Sultan, konata ankaŭ kiel Tigro de Majsur (naskiĝis la 20-an de novembro 1750 en Devanahalli, Karnatako, mortis la 4-an de majo 1799 en Srirangapatna, Karnatako), la unua filo de Haider Ali kun lia dua edzino Fatima (Fakr un-nissa), estis reganto de la Majsura reĝlando. Post morto de sia patro en 1782 li regis ĝis fino de sia vivo.

Tipu Sultan
Persona informo
Naskiĝo 20-an de novembro 1750 (1750-11-20)
en Devanahalli
Morto 4-an de majo 1799 (1799-05-04) (48-jaraĝa)
en Srirangapatna
Mortis per mortis en batalo vd
Tombo Srirangapatna vd
Religio islamo vd
Lingvoj persaarabakanaramalajalatelugua vd
Loĝloko Karnatako vd
Ŝtataneco Misora reĝlando vd
Familio
Patro Hyder Ali vd
Infanoj Shezada Hyder Ali • Ghulam Muhammad Sultan Sahib • Abdul Khaliq Sultan • Fateh Hyder • Muiz-ud-din • Yasin Sahib • Subhan Sahib • Shukr-ullah • Ghulam Ahmad vd
Profesio
Okupo politikistoverkistoreganto • luktanto por libereco vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tipu estis edukita (li enkondukis lunsunan kalendaron) kaj religia homo, krome talenta militisto. Oni lin konsideris bona poeto kaj eminenta lingvisto. Laŭ peto de francoj li konstruis en Majsur la unuan preĝejon. Kune kun sia patro li venkis britan armeon dum la dua majsura milito negocinte traktaton. Li tamen estis venkita de Brita Orienthinda Kompanio en la tria kaj kvara militoj per kunigitaj fortoj de Britio kun najbaroj de Majsur, kiel Maratha Imperio kaj aliaj. Sultano Tipu pereis dum defendo de sia ĉefurbo Srirangapatna (proksime al Majsur).