Karnatako
Karnatako (kanare ಕನಾ೯ಟಕ Karnataka) estas sudokcidenta subŝtato de Barato. Ĝi estis kreita de la Barata registaro en 1956, kiam multaj novaj ŝtatoj estis kreitaj laŭ lingvaj linioj. La oficiala lingvo de Karnatako estas la Kanara lingvo.
Karnatako | |
---|---|
Origina nomo | kanare ಕನಾ೯ಟಕ |
subŝtato de Barato | |
Administrado | |
Statuso | Federacia ŝtato de Barato |
Estas parto de | Barato |
Administra centro | Bengaluro |
Politiko | |
Estro | Siddaramaiah (ekde 20-a de majo 2023) |
Demografio | |
Oficiala lingvo | Kanara lingvo |
Loĝantaro (laŭ la stato de 2011) | 61 130 704 |
Loĝdenso | 319 loĝ./km² |
Geografio | |
Areo | 191 791 km² (19 179 100 ha) |
Karnatako sur la mapo de Barato | |
Geografia situo | 15° 0′ 0″ N, 76° 0′ 0″ O (mapo)1576Koordinatoj: 15° 0′ 0″ N, 76° 0′ 0″ O (mapo) [+] |
Hor-zono | UTC +5:30 |
Kodoj | |
ISO 3166-2 | IN-KA |
Eksteraj paĝoj | |
www | |
La kategorio en la Komunejo | Karnatako [+] |
Pliaj informoj | |
Analfabetismo | 33% |
Laŭ la stato de 2011 en la subŝtato vivis 61 130 704 loĝantoj sur areo de 191 791 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 319 loĝantoj/km². La ĉefurbo estas Bengaluro, unu el la plej gravaj Barataj urboj, kun pli ol 6 milionoj da loĝantoj.
Karnatako estas unu el la plej industriigitaj ŝtatoj en Barato, kaj Bengaluro estas unu el la plej grandaj produktantoj de mensvaroj. Tamen, la plejmulto de la loĝantaro restas ligita al kamparaj aktivaĵoj.
Grandaj Urboj
redakti(Stato: Popolnombrado 2011)
Urbo | Loĝantoj |
---|---|
Bangalore | 8 495 492 |
Majsuro | 998 550 |
Hubli-Dharwad | 950 788 |
Gulbarga | 847 045 |
Mangaloro | 627 000 |
Belagavi | 614 487 |
Davangere | 434 971 |
Ballari | 410 445 |
Vijayapura | 327 427 |
Ŝivamogga | 322 650 |
Tumakuru | 302 143 |
Rajĉur | 234 043 |
Mahadevapura | 226 847 |
Bidar | 216 020 |
Udupi | 215 500 |
Hosapete | 206 167 |
Kriŝnaraĝapura | 187 453 |
Gadag-Betigeri | 172 612 |
Robertsonpet | 162 230 |
Hassan | 155 006 |
Bhadravati (Karnatako) | 151 102 |
Ĉitradurga | 145 853 |
Kolar | 138 462 |
Mandya | 137 358 |
Ĉikkamagaluru | 118 401 |
Gangavati | 114 642 |
Bagalkot | 111 933 |
Ranibennur | 106 406 |
Arsikere | 103 304 |
Geografio
redaktiLingvoj
redakti- kannada lingvo - 66.3%
- urduo - 10.5%
- teluga lingvo - 7.0%
- marata lingvo - 3.6%
- tamila lingvo - 3.6%
- tulua - 2.8%
- hindia lingvo - 2.6%
- konkani - 1.5%
- malajala lingvo - 1.3%
- aliaj lingvoj - 0.8%
Demografio
redaktiLaŭ statistikaj donitaĵoj (de 2001) vivas tie 52 milionoj 850 562 loĝantoj.
Sur km² estas 275.6 personoj, 33.98% loĝas en urboj.
83% konfesas hinduismon, 11% islamon, 4% kristanismon, 0.78% - ĝajnismon, 0.73% - tibetan budhismon
Vizitindaj lokoj
redakti- Devenantaj de la 14-a jarcento ruinoj de urbo Hampi, troviĝanta en la Monda heredaĵo de Unesko
- Setlejoj de tibetaj rifuĝintoj (establitaj en la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento) kun temploj troveblaj nur en norda Barato kaj Tibeto
- Grandiozaj konstruaĵoj en urboj de la norda subŝtato (Bijapur, Bidar kaj Gulbarga)
- Ĉannapatna, urbo de ludiloj
- Nacia Parko Bandipur
Kulturo
redaktiKonindaj personoj
redakti- Wanda Dynowska, pola-barata teozofino, popularigantino de hinduismo kaj tibeta budhismo