Bidar

urbo en Barato

Bidar, kanare ಬೀದರ estas urbego, sidejo de la samnoma distrikto Bidar en subŝtato Karnatako en meza-suda Barato.

Larĝa panoramo pri fortikaĵo de Bidar
Larĝa panoramo pri fortikaĵo de Bidar
Bidar
urbo
Administrado
Poŝtkodo 585401
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 172 298  (2001) [+]
Loĝdenso 4 007 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 17° 54′ N, 77° 33′ O (mapo)17.977.55Koordinatoj: 17° 54′ N, 77° 33′ O (mapo) [+]
Alto 614 m [+]
Areo 43 km² (4 300 ha) [+]
Horzono UTC + 05:30
Bidar (Karnatako)
Bidar (Karnatako)
DEC
Bidar
Bidar
Situo de Bidar
Bidar (Barato)
Bidar (Barato)
DEC
Bidar
Bidar
Situo de Bidar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bidar [+]
vdr
Fortikaĵo de Bidar (parto)

Geografio redakti

Bidar situas sur Dekkana Altebenaĵo en alteco 710 metrojn de la marnivelo. Gulbarga troviĝas 96, Nanded 140, Solapur 173, Mumbajo 509, subŝtata ĉefurbo Bengaluro 549, tutlanda ĉefurbo Delhio 1192, Kolkato 1244 kilometrojn (aere) [1].

Demografio redakti

En 2011 populacio de Bidar estis 216 020.

Historio redakti

Fortikaĵo de Bidar estis konstruita 1294, poste ĝi havis gravan lokon en la historio. Sultanlando dominis de la 14-a jarcento. En 1686 Bidar estis integrigita al la Mogola Imperio kaj en 1724 al imperio de Hajderabado. Dum la brita kolonia periodo Hajderabado estis sendependa princa ŝtato sub brita rego. En 1853 Hajderabado cedis Bidar al la britoj, sed en 1860 ĝi estis redonita. Ekde 1956 tiu areo apartenis al subŝtato de Majsuro (renomita Karnatako en 1973 laŭ la lingvaj limoj de kanara.

Ekonomio redakti

En Bidar estas manfaritaĵoj (hejmindustrio), krome muelejoj funkcias. Menciindas la fremdultrafiko.

Lingvoj redakti

En Bidar la plej ofta lingvo en 2011 estis la kanara (kiel oficiala lingvo kaj gepatra lingvo en proporcio 50%), sed la urdua (35%) estas ofta inter islamanoj.

Instruado redakti

En Bidar veterinara universitato, medicinaj institutoj, kolegioj kaj aerarmea altlernejo funkcias.

Religio redakti

Laŭ la barata censo en 2001 la hinduismo estas la plimulta religio en Bidar kun 55%. Islamo estas dua plej populara religio kun 35%, kristanismo 7% kaj budhismo 2%.

 
la fortikaĵa moskeo

Trafiko redakti

Bidar estas fervoje atingebla, same voje per 6 vojoj. Ĉe la urbego milita flughaveno funkcias, sed laŭ nova plano akceptos civilajn flugojn.

Klimato redakti

En Bidar jare pluvas averaĝe po 938 mm. Inter junio-oktobro pli ofte pluvas, inter decembro kaj februaro apenaŭ pluvas. La averaĝa jara temperaturo varias inter 19-32 °C.

 
La fortikaĵa muzeo

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans