Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Kanado aŭ Kanario.

La kanara,[1] karnata[1]kannada lingvo[2] (kanare ಕನ್ನಡ [ˈkʌnːəɖɑː]) estas dravida lingvo parolata plejparte de la kanaroj en Barato, ĉefe en la gubernio de Karnatako. Kanaraj parolantoj estas signifaj lingvaj malplimultoj ankaŭ en la gubernioj de Andrapradeŝo, Telangano, Tamilnado, Maharaŝtro, Keralo kaj Goao. En 2001 estis ĉirkaŭ 38 milionoj da denaskaj parolantoj de la kanara.[3] La kanara estas unu el la oficialaj lingvoj de Barato kaj la oficiala kaj administra lingvo de Karnatako.

kanara
ಕನ್ನಡ
Disvastiĝo de la Kanara
Disvastiĝo de la Kanara
natura lingvomoderna lingvo
dialektoj de kannada lingvo
Parolata en  Barato (Karnatako)
Parolantoj 43 600 000
Denaskaj parolantoj >41 milionoj
Fremdlingvo / dua lingvo por 11 milionoj
Skribo Kanara skribo
Lingvistika klasifiko

Dravidaj lingvoj
Suda
Tamilo-Kanara lingvaro
Kannada
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Karnatako
Reguligita de Diversaj akademioj kaj la Registaro de Karnataka
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 kn
  ISO 639-2 kan
  ISO 639-3 kan
  SIL KAN
  Glottolog nucl1305
Angla nomo Kannada
Franca nomo kannada
Vikipedio
vdr

La kanara lingvo estas skribata per la kanara skribo kiu evoluiĝis de la skribsistemo Kadamba de la 5a jarcento K. E., kiu mem devenas de la abugida skribsistemo, la Brahmio. La kanara havas literaturan historion de pli ol mil jaroj. Pluraj kanaraj verkistoj jam gajnis la premion Gjanpith. En 2008 la barata registaro deklaris la kanaran kiel unu el la klasikaj lingvoj de Barato.[4]

Lerniloj redakti

Galerio redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Laŭ la libreto "Germana-Esperanta-Pola etvortaro pri Lingvo kaj Komunikado", paĝo 65
  2. NPIV, paĝo 523
  3. http://www.censusindia.gov.in/Census_Data_2001/Census_Data_Online/Language/Statement5.aspx
  4. http://pib.nic.in/newsite/erelease.aspx?relid=44340

Eksteraj ligiloj redakti